José Mujica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

José Alberto Mujica Cordano (elp. ĥoSE muĤIka) (Montevideo, 20-a de majo de 1935), estas urugvaja politikisto. En la prezidentaj elektoj de novembro 2009 estis elektita nova prezidento de la Respubliko por la periodo 2010-2015.

Komenca politika kariero[redakti | redakti fonton]

En lia junaĝo, Mujica anis en la Nacia Partio.

En la 1960-aj jaroj li integriĝis en la Movado de Nacia Liberigo pli konata kiel Tupamaroj. Kiel membro de tiu organizo, Mujica partoprenis en gerilaj aktivadoj, kaj ĝi devas sin rifuĝi en la klandestineco. Li partoprenis en sturmoj, kidnapoj kaj en la t.n. Preno de Pando en 1969, inter aliaj tupamaraj agadoj.[1]

En alfrontoj armitaj Mujica estis vundita per ses pafoj. Li estis malliberigita kvar fojojn kaj, en du okazoj, li fuĝis el la malliberejo. Entute, Mujica pasis preskaŭ 15 jarojn de sia vivo en malliberejo. Lia lasta periodo de aresto daŭris dek tri jarojn, inter 1972 kaj 1985, kaj estis aparte malmola. Li estis unu el la estroj de la tupamaroj kiujn la diktatora registaro de Urugvajo (1973-1985) prenis kiel «ostaĝoj», kio signifis ke ili estus ekzekutitaj en la kazo ke lia organizo reprenus la armitajn agojn. En tiu kondiĉo, pligravigita de la izolado kaj la malmolaj kondiĉoj de aresto, Mujica restis dek unu jarojn. Inter la ostaĝoj ankaŭ troviĝis Eleuterio Fernández Huidobro, nuntempa senatano por la Ampleksa Fronto, kaj la ĉefo kaj fondinto de la Tupamaroj, Raúl Sendic.[2]

José Mujica (maldekstre) kun la brazila prezidento Lula, kadre de la prezidenta kampanjo.

Post la reveno al la demokratio, li eliris en liberecon, profitante de la leĝo 15.737 de la 8 de marto de 1985, kiu dekretis la amnestion de ĉiuj politikaj deliktoj faritaj de la 1-a de januaro de 1962.

Post iuj jaroj de demokratia malfermo li kreis, kune kun aliaj ĉefoj de la MLN kaj aliaj partioj de maldekstro, la Movado de Popola Partopreno (MPP), ene de la Ampleksa Fronto. En la ĝeneralaj elektoj de 1994 li estis elektita deputito en la distrikto de Montevideo; li manifestis ke li sin sentis «kiel florujo» ĉe la komenco de sia parlamenta aktiveco.[3] Tamen, lia ĉeesto en la politika areno vokis la atenton de la homoj, kaj Mujica sciis kiel atenti la civitanan malkontenton. En la elektoj de 1999 li estis elektita senatano, posteno kiun li okupas de tiam.

En la prezidantaj elektoj de 2004 lia movado akiris pli ol 300.000 voĉdonojn (la plej altan balotadon de la lando), kio signifis gravan procenton ene de la Ampleksa Fronto, solidiĝante tiel kiel la unua forto ene de la partio de registaro.

Agado en la registaro[redakti | redakti fonton]

José Mujica kunvenas kun la prezidento Tabaré Vázquez kaj parto de la registaro.

La 1-an de marto de 2005, la prezidanto de la Respubliko Tabaré Vázquez, lin nomis kiel ministro de Brutbredado, Agrikulturo kaj Fiŝkaptado. Lia popolisma aktivado donis al li grandan famon.

Mujica forlasas la postenon la 3-an de marto de 2008, kaj revenas al sia loko en la Senato. Li montras malfermajn aspirojn por la kandidateco al la prezidanteco de la lando. Interalie, li faris kontestatan viziton al la geedzoj Kirchner en Argentino, en momento en kiu ambaŭ landoj spertis politikan krizon.

La Eksterordinara Kongreso de decembro de 2008, proklamis lin kiel la oficiala kandidato de la Ampleksa Fronto por la internaj elektoj de la jaro 2009, kvankam permesis al la aliaj kvar kandidatoj proponitaj (Danilo Astori, Daniel Martínez, Marcos Carámbula kaj Enrique Rubio) partopreni en egaleco de kondiĉoj.[4][5]

La 28-an de junio de tiu sama jaro, post la internaj elektoj, li rezultas elektita kiel sola kandidato al la prezidanteco per la koalicio, post venko al siaj konkurantoj kun ĉirkaŭ 52,02% de la tutaj voĉdonoj.

Prezidenta kandidateco[redakti | redakti fonton]

En la unua fazo de la prezidentaj elektoj la 25-an de oktobro de 2009, Mujica akiris balotadon proksiman al la duono de la tuto de validaj voĉdonoj, kio devigis al dua baloto kontraŭ Luis Alberto Lacalle la 29-an de novembro. Tiun tagon li estis elektita prezidanto de la urugvajanoj kun procento proksima al la 52% de la voĉdonoj[6].

La usona ĵurnalo The Washington Post elstaris ke, kvankam li estas homo kiu sin sentas pli komforta stirante traktoron ol trairante salonojn de marmoro, li samtempe estas preta al la serĉo de konsentoj kaj al daŭrigado de politikoj de sia antaŭulo.[7]

Balotaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Rezulto de la unua fazo de la balotado de 2009 por la prezidanteco de la Respubliko.

Kandidato Partio Voĉdonoj Rezulto
José Mujica Ampleksa Fronto 1.105.262 (47,96%) Dua fazo
Luis Alberto Lacalle Nacia Partio 669.942 (29,07%) Dua fazo
Pedro Bordaberry Ruĝa Partio 392.307 (17,02%)
Pablo Mieres Sendependa Partio 57.360 (2,49%)
Raúl Rodríguez da Silva Populara Asembleo 15.428 (0,67%)

Rezulto de la dua fazo de la prezidantaj elektoj de 2009 por la prezidanteco de la Respubliko.

Kandidato Partio Voĉdonoj Rezulto
José Mujica Ampleksa Fronto 1.183.503 (52,6%) Elektita
Luis Alberto Lacalle Nacia Partio 974.857 (42,3%)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]