Partizano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sovetiaj partizanoj en Belorusio en la jaro 1943

Partizano estas gerilano, t. e. batalanto ne-armea, civila, kiu en milito agas en malgranda grupo, ofte en teritorio okupata de konkerinta malamiko.

Preferataj taktikaj rimedoj de partizanoj estas sabotoj, embuskoj kaj surprizaj atakoj (gerila batalado). Partizanoj povas agi en areoj, el kiuj regulaj trupoj estis forpelitaj, aŭ kien ili ne povis penetri. Ili ofte estas loĝantoj de la koncerna areo kaj kaŝas sin helpe de la ne-batalanta loĝantaro.

Ĉar partizano ne estas (per uniformo aŭ insigno) rekonebla kiel batalanto, li ne havas la statuson de batalanto. Ĉar malamikaj soldatoj ne povas distingi lin de paca civilulo, li dum atako ĝuas la avantaĝon de surprizo, sed riskas, ke la malamiko ataku ankaŭ pacajn civilulojn.

Zamenhof uzis la vorton en la figura senco "(verva) partiano"; tiu uzo jam ne estas kutima.