Sabotado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sabotado estas intenca difektado de maŝino aŭ ilaro, fuŝado de tasko, ks, por malgrandigi la profitojn aŭ potencon de la mastro, de la reganta klaso aŭ ŝtato, aŭ de malamika armeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lignoŝuo (franclingve «sabot») estis simbole uzita de la anarĥiistoj dum la 19a jarcento (ideo disvolvita ĉefe de Émile Pouget dum la batalo por la okhora labortago) kaj komence de la 20a jarcento (kvankam ĉi tiu simbolo ne plu estas uzata nun).

La franca vorto  «sabot » estas verŝajne la radiko de la vorto «saboti», ĉar la laboristoj kiuj deziris ferion aŭ volis batali kontraŭ la mastro por malpli multaj laborhoroj eble ĵetis lignoŝuon en la maŝinojn de fabrikofarmo, tiel difektante la ilon, kiu ne plu funkciis ĝis kiam la maŝino estos riparita. Ĉi tiu agado embarasis la mastron.

Pli verŝajne, ĉi tiu simbolo referencas al la lignoŝuo uzita de la frothaltigistoj aŭ sabotistoj, kiuj oportune metis lignan aŭ metalan kojnon sur fervojo por malrapidigi vagonojn kiuj malsupreniris el la apartigejo.

Milita signifo[redakti | redakti fonton]

En la milita terminaro, la vorto uziĝas por priskribi la agadon de individuo aŭ grupo sendependaj (ekzemple eksterlanda aganto aŭ rezistanto), aparte kiam la sabotado provokas la detruon aŭ difekton de produkta aŭ ĉefa celo, kiel ekipaĵoj, fabrikoj, publikaj servoj aŭ stokejo.

Male al la terorismaj agoj, la sabotado ne unue celas mortigi homojn. La sabotistoj estas kutime konsiderataj kiel kontraŭleĝaj malamikaj batalantoj, ekzemple pola heroo de la greka rezistomovado Jerzy Iwanow-Szajnowicz.

Sabotado en laborejo[redakti | redakti fonton]

Sabotado en laborejo okazas kiam laboristoj detruas aŭ difektas sian labormaterialon, aŭ iel malebligas la glatan disvolviĝon de la laborado. Tio povas esti parto de grupa agado, aŭ iniciato de unu aŭ kelkaj laboristoj reage al personaj atakoj. Radikalaj laboristaj unuiĝoj kiel la Industriaj Laboristoj Tutmondaj (ILT/IWW) foje defendas sabotadon kiel rimedon por memdefendo aŭ rekta agado kontraŭ neakcepteblaj laborkondiĉoj.

La ILT-anojn influis la laborsindikataj ideoj de Vilĉjo Hajvudo (Big Bill Haywood), kiu en 1910 konatiĝis kun sabotado vizitante Eŭropon.

La eksperimento, kiu havis la plej daŭran influon al Hajvudo estis lia observo de ĝenerala striko de francaj fervojistoj. Lacigitaj atendi de la parlamento respondon al iliaj demandoj, fervojistoj forlasis siajn laborpostenojn ĉie en la lando. La registaro respondis per la sendo de armea taĉmento kontraŭ la strikantoj kaj ordonis al ili ree labori. Ne malkuraĝigitaj, la laboristoj translokis la strikon al la laborejo. Subite, ili ne plu kapablis taŭge plenumi iun ajn taskon. Difektiĝeblaj varoj forgesiĝis dum semajnoj sur flankvojoj. Sendaĵoj al Parizo estis erare direktitaj al LionoMarsejlo.

Ĉi tiu batalmetodo, kiun la francoj nomis «sabotado» montriĝis tiam sukcesa, kaj impresis Hajvudon.

En 1915, Ralph Chaplin kreis la bildon de batalpreta nigra kato, kiu iĝis la simbolo de ILT por sabotado.

Por la ILT-anoj, sabotado signifis ia ajnajn malpliigon de efikeco, inkluzive de malrapidigo, strikado aŭ inventema fuŝado de labortaskoj.

Sabotado serve al la medio[redakti | redakti fonton]

Iuj grupoj nun orientiĝas al detruado de posedaĵoj por tuj ĉesigi median detruon aŭ por videbligi siajn protestojn kontraŭ modernaj teĥnologiaĵoj, kiujn ili taksas malutilaj al la tero kaj al ties loĝantoj. La usona agentejo FBI kaj aliaj uzas la terminon «eko-terorismo» por nomi la tiucelan damaĝadon de privataj posedaĵoj. Defendantoj de ĉi tiu agadrimedo opinias ke posedaĵoj ne povas esti timigitaj, kaj ke pli ĝuste estus nomi tion sabotado. Kontraŭuloj, male, opinias ke posedantoj ja povas estas teruritaj.

Konindaj sabostistoj[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

En Filadelfio, ekzistas anarĥiisma librejo nomiĝanta Wooden Shoe (lignoŝuo en la angla).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Stanislavo Belov (2019-06-04) “Sabotisto” (Saboteur): Alfred Hitchcock kiel propagandisto (esperante). Blogger. Alirita 2019-06-15.