Laboristo
Laboristo aŭ laboristino estas persono kiu je sufiĉa laŭleĝa aĝo, kaj volonte pruntedonas sian servon kontraŭ salajro. Se tiu ne havas la sufiĉan aĝon, tio estas konsiderata kiel Infanlaboro. Se tiu ne donas sain servon volonte, tio estas konsiderata kiel Sklaveco.
Tiun servon oni donas ĉu ene de organizo kaj sub regado de alia fizika persono aŭ jurpersono, nomita dungisto aŭ entreprenisto; ĉu kiel sendependa kunlaboristo aŭ sendependa laboristo, kiu estas sia propra dungisto.
La laboristo estas tio, kiam la dungo okazas pere de kontrakto, ĉu laŭleĝa ĉu ne, ĉu enhavante bonajn laborkondiĉojn ĉu ne.
La laboristoj ekprenas klaskonscion laŭlonge de la 19a jarcento kaj ĉefe fine de tiu per organizado en sindikatoj. Tiuj laboras por plibonigadon de laborkondiĉojn kaj ofte por pli bona mondo aŭ socia situacio ĝenerale.