Socio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Socio - en larĝa senco ĝi estas aro de historie fariĝintaj formoj de la moderna agado de homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havantaj komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn.

La grava karaktero de la homa socio estas ĝia organizo laŭ teritoria (Landoj, Urboj), etno-kultura (Etno, Religio, Lingvo, Raso) aŭ socio-ekonomika (Socia grupo, Ekonomiko) vidpunktoj.

En alia, pli mallarĝa senco ĝi estas historia konkreta tipo de socia sistemo, difinita formo de sociaj rilatoj (ekz. feŭda socio, kapitalisma socio, ktp.).

Pri la studo de la fenomenoj kaj leĝoj de socia vivo okupiĝas sociaj kaj kulturaj sciencoj - Sociologio, Psikologio, Socio-Ekonomia Geografio, Antropologio, Etnografio kaj multaj aliaj.

En la biologiaj sciencoj kiel ekologiobiogeografio, oni konas la fitosociologion, aŭ sciencon pri la vegetaĵaj kunaĵoj, pli speciale asocioj (PIV2).


Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Homo kaj Socio
[H]: Universo ~ Homo ~ Kulturo ~ Scienco ~ Politiko ~ Ekonomiko

Wikiquote-logo-en.png
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.
Vidu Socio.

[redakti] Vidu ankaŭ jenon: