Armilo
Armilo aŭ batalilo estas permana aŭ maŝina ilo por defendi sin aŭ ataki iun. Oni uzas armilojn en bataloj inter homoj, kaj ankaŭ en la ĉasado de bestoj.
Oni povas paroli pri bat-armilo, tranĉ-armilo, kiujn oni uzas unu- aŭ dumane (ekz. madzo, glavo). La lanco, pafarko, ŝtonĵetilo funkcias same per homa forto, sed efikas pli disten. La streĉado de arbalesto kaj la katapulto bezonas ankaŭ meĥanikan sistemon. Per kemia forto funkcias la raketoj, kanonoj, pafiloj, fusiloj ks.
La armiloj povas efiki tra movenergio (pafaĵo) aŭ per kemia energio (eksplodo de bombo aŭ grenado). Netradiciaj armiloj estas la nukleaj armiloj – atombombo, hidrogenbombo –, sed ankaŭ la kemiaj kaj biologiaj armiloj.
Enhavo |
[redakti] Specoj de armiloj
- blanka armo (tranĉarmo) specoj de tranĉarmiloj:
- - bajoneto
- - frameo
- - lanco (pikstango)
- - francisko
- - glavo
- - halebardo
- - milita falĉilo
- - ponardo
- - svingoĵetilo
- pafa armo Specoj de pafarmiloj:
- - pistolo
- -- rotacia pistolo - revolvero
- - fusilo
- - aŭtomata fusilo
- - maŝinpafilo
- - mitralo
- - mitraleto (pistolo-mitralo)
- - nadloprajma fusilo
ankaŭ:
- - dumdumo
- aliaj personaj kaj transporteblaj armoj
- - mangrenadoj
- - grenadĵetiloj
- - flamĵetiloj
...
- minarmo Sortoj de minarmoj:
- - flosantaj minoj
- - kontraŭinfanteriaj minoj
- - kontraŭpersonaj minoj
- - kontraŭtankaj minoj
- - signalaj minoj
- artilerio specoj de artileriaĵoj:
- - kanonoj (Trenaj kanonoj)
- (kanonoj kaj haŭbizoj)
- - minĵetiloj ?
- - memveturantaj kanonoj
- - reakcia artilerio
- tankoj kaj kirasaŭtoj
- - bazaj bataltankoj
- - malpezaj tankoj
- - pezaj tankoj
- - kirasaŭtoj
- - kirastransportiloj ?
- - batalaj maŝinoj de infanterio
- raketarmo
- - balistikaj strategiaj raketoj
- - taktikaj raketoj
- nuklea armo
- - atoma bombo
- - hidrogena bomba
- - neŭtrona ...
- aliaj armoj
- - psikotrona armo
- - sisma armo
- - lasera armo
- - ...
aliaj specoj de armiloj:
- kontraŭtanka armo
- aerdefenda armo
- bomboj
- gasarmo (kemia armo)
- brulbotelo
[redakti] Historio de armiloj
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Proverbo
Ekzistas proverbo pri armilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|
« Ne servas larmo anstataŭ armo. »
|