Fuzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La deŭterio-tricia (D-T) kunfanda reakcio estas konsiderata kiel la plej promesanta por produktado de enegrio
La deŭterio-tricia kunfanda reakcio plirapidiĝas rapide kun temperaturo ĝis maksimumo je proksimume 70 keV (800 milionoj kelvinoj) kaj poste malplirapidiĝas
Nuklea kunfando en la Suno

Fuzio, aŭ nuklea kunfandiĝo, estas la kuniĝo de nukleoj por formi pli grandajn nukleojn. Kiam fuzio okazas al nukleoj pli malgrandaj ol la fero-nukleo, la maso malpligrandiĝas en la reakcio, kaj konvertiĝas al elradianta energio. Por nukleoj pli grandaj ol la fera, energio estas forprenita el la ĉirkaŭo kaj konvertita al maso. Ĉi-lasta rakcio nature nur okazas en la varmega kaj densega interno de steloj.

Normale la nukleeroj (protonoj kaj neŭtronoj) emas disiĝi kiel pilkoj kiuj kolizias kaj reforiras. Ekzistas do kvazaŭ barilego kiu malhelpas ĉiujn kuniĝojn. Tamen tiuj kuniĝoj ekzistas. Ili eblas nur kiam eksteraj kondiĉoj puŝpremegas la kernerojn tiom forte unu kontraŭ la aliaj ke la nukleeroj havas nur eblecon transiri ties barilegon. Tiuj eksteraj kondiĉoj estas ĉu premegego, ĉu altegegaj temperaturoj aŭ ĉu ambaŭ. Eĉ interne de la Suno la taŭgaj kondiĉoj ne ekzistas kaj tamen fuzio estas la fonto de la suna energio. Do kio okazas? Arthur Eddington trovis la solvon kiam li aldonis kromajn atomajn kernerojn kiuj ne rekte partoprenas al la kuniĝo sed ebligas ĝin en ne ideale taŭgaj kondiĉoj. Tiun disvolviĝon la homoj klopodas rekrei homskale (ITER projekto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]