Angla lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Angla lingvo
English (language)
Parolata en Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Aŭstralio, Filipinoj, Nov-Zelando, Sud-Afriko, Singapuro kaj landoj de la Komunumo de Nacioj.
Denaskaj parolantoj 375 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 750 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Angla
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en 19 landoj, kaj kvazaŭ-oficiala en pluraj aliaj
Reguligita de Neniu, tamen la OED estas grava
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 en
  ISO 639-2 eng
  SIL ENG
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1:
All human beings are born free and equal in dignity and rights.They are endowed with reason and conscience and should act towards one another in a spirit of brotherhood.
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La angla lingvo estas ĝermana lingvo (kun granda influo ankaŭ de latinidaj vortoj), kiu evoluis en Anglio de la anglosaksa lingvo al la meza angla lingvo por finfine formi la modernan anglan lingvon. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 ĝis 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en Britio (Brita angla) kaj ties eksaj kolonioj kiel Usono (Usona angla), Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj multaj landoj en Karibio. Ĝi estas oficiala lingvo de 71 landoj tuttere, kiel Barato, PakistanoSud-Afriko, kie la angla estas uzata kiel unua aŭ dua lingvo.

La angla ankaŭ estas la plej uzata lingvafrankao kaj la plej lernita kaj lernata fremdlingvo tuttere. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomika kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000 oni taksis, ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la interreto.

La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UN kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: kvankam multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.

Facileco[redakti | redakti fonton]

Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Pro tio, tamen, vortordo estas malpli libera, ol en lingvoj kun pli da finaĵoj. Ne estas simpla afero, ŝanĝi vortordon por emfazo sen ŝanĝi la signifon de la frazo.

Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.

Esperanta literaturo en la angla[redakti | redakti fonton]

Sufiĉe multe da angla literaturo estis esperantigita, sed ne multaj verkoj originale skribitaj en Esperanto estis ĝis nun eldonitaj en angla traduko. La aŭtorino Anna Löwenstein verkis siajn romanojn kaj en la angla kaj en Esperanto. Kelkaj anglaj versioj de poemoj de Kálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵo En nacia vesto de Ada Csiszár, Budapesto 2004. Angla traduko de la ĉefverko de William Auld, La infana raso estas publikigita sur la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio [1]. Ĉar la angla estas hodiaŭ la plej disvastigita lingvo tutmonde, kredeble ĝi estas plej utila vehiklo por informi grandan parton de la homaro pri Esperanto kaj ĝia kulturo.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

Malhela bluo: angla parolata kiel gepatra lingvo
Hela bluo: angla parolata kiel dua lingvo.


Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ dek ses ŝtatoj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:

  1. 223 900 000 Usono
  2. 60 000 000 Niĝerio
  3. 53 300 000 Britio
  4. 32 000 000 Filipinoj
  5. 21 000 000 Barato[1]
  6. 16 000 000 Kanado
  7. 14 800 000 Aŭstralio
  8. 5 500 000 Malajzio
  9. 3 700 000 Tanzanio
  10. 3 500 000 Sud-Afriko
  11. 3 300 000 Irlando
  12. 3 200 000 Nov-Zelando
  13. 2 700 000 Liberio
  14. 2 300 000 Jamajko
  15. 1 200 000 Trinidado kaj Tobago
  16. 1 000 000 Singapuro

Notu bone, ke diversaj ŝtatoj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu lando. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de landoj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj da anglaparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Estonteco kiel internacia lingvo[redakti | redakti fonton]

Aktuale la angla lingvo plu disvastiĝas. Estas tamen indikoj, ke en la venontaj jardekoj aliaj lingvoj gajnos pli kaj pli da tereno, ĉefe la ĉina, la hispana kaj la araba. Kvankam la nombro de parolantoj de la angla plu grandiĝas, estas "signoj, ke la tutmonda superrego de la lingvo eble malgrandiĝos en la antaŭvidebla estonteco", skribis Neil Kinnock, ĉefo de British Council, en 2006.[2]

Interesa studo dividas la malnetan enlandan produkton en la tuta mondo laŭ la diversaj lingvoj kaj aplikas prognozojn. Oni taksas, ke fine de 2002 proksimume 29,3 % de la tutmondaj enspezoj estas produktataj de anglaparolantoj, ĉ. 12,5 % de ĉinaparolantoj[3]. (Fakte oni uzas por la divido la aĉetpovon.) Laŭ la prognozo tiu rilato ŝanĝiĝos al 28,2 % por la angla lingvo kaj 22,8 % por la ĉina lingvo en 2010. Se la kresko de la ĉina ekonomio restos simila, estas atendeble, ke la ĉina tiurilate superos la anglan antaŭ la jaro 2020. Oni nepre konsideru, ke la studo esploras la lingvojn nur rilate al la produktado kaj ne konsideras la superregan rolon de la angla en la internacia komerco.

Famaj aŭtoroj de la angla[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua versio de la angla estas la anglosaksa. Post la normanda konkero de Anglio, parte pro la influo de la anglo-normanda, la anglosaksa evoluis en la mezan anglan, kiu enhavis multajn vortojn de franca deveno. Plua granda evoluo okazis dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kiam la gramatiko iĝis malpli kompleksa kaj aldoniĝis multaj vortoj de latina kaj franca devenoj, kaj la moderna angla estiĝis.

En la 18-a jarcento eldoniĝis la unuaj vortaroj (ekzemple tiu de Samuel Johnson), kiuj ludis gravan rolon rilate la normigon de la literumo de la angla.

Dialektoj kaj varioj de la angla[redakti | redakti fonton]

Estas multaj dialektoj de la angla. En Britio la diversaj dialektoj devenas de regionaj varioj de la anglosaksa kaj meza angla. La skota estas aparta lingvo.

En diversaj landoj estas diversaj varioj de la lingvo, kun gramatikaj kaj leksikaj diferencoj. Pro tiaj diferencoj, estas diraĵo ke Usono kaj Anglio estas apartigataj per komuna lingvo. Eblas ke la angla evoluos en plurajn lingvojn, kiel okazis rilate la latinan.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la loĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon (http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
  2. En antaŭparolo al: David Graddol. English Next. Why global English may mean the end of ‘English as a Foreign Language’. 2006
  3. Mark Davis: GDP by Language

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/03, paĝo 19: La angla verkita de Bradley Kendal.