Skota lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skota lingvo
Scots
Parolata en Skotlando kaj la norda parto de Irlando
Denaskaj parolantoj 1,5 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Anglofrisa
Angla lingvaro
Skota
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sco
Specimeno
Article 1 o' the Declaration o' the Richts o' Man: Aw the human beins are born free an' equals in dignity an' richts. They are endowed wi' reason an' conscience an' should act towards the others in a speireit o' breatherhood
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
Oni nuntempe parolas dialektojn de la skota linvo en regioj de Skotlando kaj Nord-Irlando.
Kovrilo de libro de gramatiko de la skota lingvo.

La skota lingvo (Scots "skota" aŭ Lallans "malalt-tera") estas okcidenta ĝermana lingvo parolata en Skotlando kaj la norda parto de Irlando, kie ĝi nomiĝas ulster-skota. Oni ne konfuziĝu inter la skota lingvo kaj la skotgaela lingvo. La gaela apartenas al la kelta lingvofamilio, sed la skota (ofte iom mise nomita "skotangla") estas ĝermana lingvo. La plej parencaj lingvoj al la skota estas la angla kaj la friza. Plie, multaj skotaj vortoj estas samdevenaj kiel norvegaj, ekzemple bairn, norvege: barn ("infano"); flit, norvege: flytte ("movi", "moviĝi"); thole, norvege: tåle, ("toleri"), ktp.

Historio kaj nuna stato

La lingvo havas historion komenciĝantan en la 14-a jarcento. Same kiel la angla, ĝi estas ido de la anglosaksa lingvo.

Antaŭ la unuiĝo de Skotlando kaj Anglio en 1707 oni ĝenerale konsideris la anglan kaj la skotan kiel apartajn lingvojn (HORSBROCH, 1999). Post la unuiĝo, la skota lingvo ĉesis esti uzata en edukado, kaj ankaŭ en la eklezio, pro la uzado de Biblio tradukita en la anglan (ne la skotan). Tamen, multaj literaturistoj, inter ili la fama nacia poeto Robert Burns, plu verkis poeziaĵojn kaj aliajn literaturaĵojn en la skota.

Tamen, la nuna stato de la skota — ĝi tute ne uziĝas en la eduka sistemo kiel metodo de instruado, nek en la gazetaro, krom foje por montri supozitan malinteligentecon — kaŭzis al multaj supozi ke ĝi estas simple vulgara dialekto de la angla.

Oni kalkulis ke la skotan lingvon parolas 1,5 milionoj da homoj en Skotlando (Eurolang, n.d.). Malgraŭ tio, ĝis lastatempe la lingvo ne havis oficialan staton en la Unuiĝinta Reĝlando. Post kiam la brita registaro konsentis al la Eŭropa ĉarto por regionaj aŭ minoritataj lingvoj, tiu registaro donis al la skota lingvo iom da rekono kaj protekto.

Ĝis nun, ne estas agnoskita normigita formo de la skota. En la parolado de skotoj konstatiĝas larĝa spektro de idiomaj variantoj, kiu varias de la angla de Anglio (sed kutime kun skota akĉento) - ĝis la tiel nomata kampara Broad Scots kaj la literatura Lallans. La lasta, kulturita kaj uzata de poetoj kaj verkisto, kaj plej malsimila al la angla, estas apenaŭ komprenata de la sudbritaj najbaroj. Pro tiu spektra karaktero de skota parolado, oni povas elekti formojn, kiuj pli kaj pli distancigas la lingvaĵon disde la normigita angla. Ekzemple, tradukante la titolon de la verko de William Auld, La infana raso oni povus nomi ĝin (laŭ la angla versio) "The Infant Race" - (aŭ pli skote) "The Bairnlie Race" - aŭ (uzante lokan dialektan formon de la artikolo) "E Bairnlie Race", aŭ (eĉ pli skotigante ĝin): "E Bairnlie Ilk", kiu estus tute nekomprenebla por homoj, kiuj nur parolas la normigitan anglan.

Ekzemploj

"Al muso"

Unua strofo de fama poeziaĵo de Robert Burns, "To a mouse" (Al muso):

Wee, sleekit, cow'rin', tim'rous beastie,
Oh, what a panic's in thy breastie!
Thou need na start awa sae hasty,
Wi' bickering brattle!
I wad be laith to rin an chase thee,
Wi' murd'ring pattle!

(laŭlitera traduko:

Malgranda, glima, kaŭranta, timplena besteto,
Ho, kia teruro estas en via brusteto!
Ci ne bezonas ekfuĝi tiom rapide,
Per hasta trotado!
Mi hontus kure ĉasi vin,
Kun murdiga ŝovelo!)

(Notu, ke Burns skribis lian poezion per ortografio malsimila al la nunaj oftaj ortografioj - i.a., Burns aldonis apostrofojn por montri literojn kiuj "mankas", tio estas, ne troviĝas en skota vorto sed ja troviĝas en samdevena angla vorto. Tiun praktikon - la "pardonpetan apostrofon" - oni ĝenerale ne nuntempe subtenas.)

Patro Nia

Our Faither in Heiven, hallowt be thy name;
thy Kingdom* come, thy will be dune
on the yird, as in heiven.
Gíe us our breid for this incommin day;
forgie us the wrangs we hae wrocht
as we hae forgíen the wrangs we hae dree'd;
an sey-us-na sairlie, but sauf us frae the Ill Ane.

(de la lastatempa traduko de la Nova testamento fare de William Lorimer, kaj per ties ortografio)

  • Kingdom: La Skota Nacia Vortara Asocio kaj la Skota Lingva Asocio preferas la literaturan formon Kinrick. Plie, en kelkaj dialektoj, la difina artikolo estas ne the sed e, ee (orienta marbordo), aŭ da (ŝetlanda insularo).

Referencoj

Lernolibro pri la skota (en la angla, sed kun apendico en Esperanto) estas The Scots Tongue obtenebla de la eldonejo Lulu [1], kapvorto Scots. Ne multaj Esperantaj verkoj estis tradukitaj skoten. Eble la plej longa specimeno estas la skota versio ("The Bairnlie Race") de la ĉefverko de William Auld ''La infana raso'', legebla kaj elverŝebla ĉe la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio [2].

Apartaj variantoj de la skota lingvo estas la tiel nomata Doric *, parolata en nordorientaj regionoj ĉirkaŭ Aberdeen; kaj la ŝetlanda dialekto, parolata sur la Ŝetlandaj Insuloj. La plimulto de la ŝetlanda vortaro estas simila al tiu de la ĉeflandaj dialektoj, sed estas sufiĉe multe da vortoj (kelkaj de antikva skandinava origino) uzataj nur en Ŝetlando. Unika estas la ŝetlanda difina artikolo da (komparu la skotan the, e, aŭ ee). Ankaŭ la verba strukturo kaj la prononco de la ŝetlanda estas iom malsimilaj al tiuj de la ĉeflandaj dialektoj. Jen kelkaj versoj el la poemaro Dokkins ("Rumeksoj") de la ŝetlanda poeto J.J. Haldane Burgess:-

Dir üsliss deevils here an dere,
Ipo Güd’s frütfil laand,
At for da pür hae deil-a-care,
Dey muv no fit or haand.
Bit Laabir, feth ! will conquer yit,
In spite of aa, I view.
Dir aristocracies is bit
Da dokkin on da scroo.

Laŭvorta traduko:

Tiuj senutilaj diabloj, tie ĉi kaj tie,
sur la fruktodona dia lando,
kiuj tute ne zorgas pri la malriĉuloj,
ili movas nek piedon nek manon.
sed, vere, Laboro konkeros ankoraŭ.
malgraŭ ĉio, mi opinias.
Tiuj nobeloj estas nur
la rumeksoj sur la stako.
  • Specimeno de la Doric:
Mairch said tae Aperil,
"Ah see three hogs upon a hill;
An if ye'll len me days three,
Ah'll fin a wey tae mak them dee."
The first o them wis win an weet;
The second o them wis sna an sleet;:
The third o them wis sic a freeze,
It froze the birds' nebs tae the trees.
Fan the three days were past and gane,
The three silly hogs cam hirplin hame.

Bibliografio

En la angla

  • Iseabail Macleod kaj Pauline Cairns, Concise English-Scots Dictionary (Konciza angla-skota vortaro), Polygon, Edinburgo 1993.
  • Iseabail Macleod, The Scots Thesaurus (Skota vorttrezoro), Skota Nacia Vortara Asocio/ Chambers, Edinburgo 1990.
  • David Purves, A Scots Grammar (Skota gramatiko), Saltire Society, Edinburgo 1997.

En la angla, sed kun apendico en Esperanto

  • Girvan McKay, The Scots Tongue (La skota lingvo), Polyglot Publications, Tullamore, rete obtenebla de [3]

En Esperanto

  • William Auld, La Skota lingvo - hodiaŭ kaj hieraŭ, eld. Esperanto-Asocio de Skotlando, Motherwell, Skotlando, 2007. ISBN:0-9540252-2-9.

Pri la Ŝetlanda

  • Garbhan MacAoidh, La Ŝetlanda lingvo - hodiaŭ kaj hieraŭ. represo el la gazeto Esperanto en Skotlando, 2007.

Eksteraj ligiloj