Frisa lingvaro

El Vikipedio
(Alidirektita el Frisa lingvo)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la historia lingvo (en tri variaĵoj) de la frisoj, ĝermana etno de nordokcidenta Eŭropo. Atentu ke friso krome ankaŭ estas arkitektura termino.
Frisa lingvaro / Frysk - Friisk - Seeltersk
Parolata en Nederlando, aparte la procinvo Frislando, kaj Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio
Denaskaj parolantoj ĉ. 500.000
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana lingvaro
Okcidentĝermana lingvaro
Frisa lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fy
  ISO 639-2 fry
  SIL fry
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La frisa lingvaro (Frysk, friisk/frasch aŭ Fräisk) estas la diversaj variaĵoj de la lingvo kiun parolas la frisoj origine. Ĝi evoluis el la malnovfrisa lingvo kaj dispartiĝis al la branĉoj okcident-, orient- kaj nordfrisa lingvoj - el la orientfrisa lingvo tamen post la mezepoko nur la dialekto saterfrisa lingvo restis viva. Ĉiuj tri modernaj frisaj lingvoj iusence parencas al la malnovangla lingvo (tamen ne tiom evidente al la moderna angla), al la nederlanda lingvo kaj la platgermana. Tamen ili post jarcentoj da disa evoluado inter si nun estas sufiĉe malsamaj: Regante unu el tiuj tri lingvoj, ne eblas kompreni la aliajn du.

La okcidentfrisa lingvo estas oficiala administra lingvo en Nederlando, sed nur en Frislando kaj se "ĝi ne signifas tro grandan ŝarĝon por la registaro" (art. 2:7 Awb).

[redakti] Parolantoj

Proksimume 440.000 parolas la okcidentfrisan lingvon en la nederlanda provinco Frislando (en la norda parto de Nederlando) + proksimume 10.000 la nordfrisan en la norda parto de Germanio (inter Nederlando kaj Danio).

la teritorio de la frisaj lingvoj

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.ferring-stiftung.org
Ekstera ligilo  http://www1.fa.knaw.nl/noardfrysk
Ekstera ligilo  lamar.colostate.edu/~eric13/frisian.shtml (el Retarkivo 2006)
Ekstera ligilo  http://www.websters-online-dictionary.org/definition/Frisian-english
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj