Danio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Danio
(Dana Kongeriget Danmark)
Flago de Danio Blazono de Danio
Nacia himno: Der er et yndigt land (Jen kuŝas ĉarma lando)
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kopenhago
Ĉefa(j) lingvo(j) dana
Plej ofta(j) religio(j) protestantoj
Areo
 % de akvo
43.094 kv. km²
1,6%
Loĝantaro 5.447.084 (2007)
Loĝdenso 126/km²


Horzono UTC+1
Interreta domajno .dk
Landokodo DK
Telefona kodo 45
Politiko
Politika sistemo Monarkio
Ŝtatestro Reĝino Margareta la 2-a
Ĉefministro ĉefministro Lars Løkke Rasmussen
Nacia tago 5-a de junio (Konstitucia tago)
Sendependiĝo prahistorie.
Ekonomio
Valuto Krono (DKK)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Dana Esperanto-Asocio

DanioDanujo (oficiale Reĝlanda Danio, dane: Kongeriget Danmark IFA: ['dɑnmɑɐ̥g̊]) estas la plej malgranda kaj sudokcidenta lando de la nordaj landoj. Ĝi situas norde de Germanio (la nura tera najbaro), sudokcidente de Svedio, kaj sude de Norvegio. Ĝi situas en Skandinavio en la norda parto de Eŭropo, sed ne sur la Skandinavia duoninsulo.

La lando situas inter la Balta maro kaj la Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 443 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 76 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas la Nordjutlanda insulo, Fyn, Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago) kaj Bornholm. Sude ĝi havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat.

Danio estas konstitucia monarkio, unu el la plej malnovaj monarkioj de la mondo, kaj estas parto de la Eŭropa Unio. Gronlando kaj la Ferooj estas la kronaj teritorioj de Danio, unu la alia kun federacia reĝo. Danio estis elektita kiel membro de la UN-a Konsilio de Sekureco kaj regas en la skandinavia modelo de publikaj servoj.


Enhavo

[redakti] Administra divido kaj ĉefaj urboj

[redakti] Partoj

[redakti] La dek plej grandaj urboj (2006)

NASA: Danio, 15.3.2002
  1. Kopenhaga regiono - 1.091.978
  2. Arhuzo - 228.764
  3. Odense - 146.240
  4. Aalborg - 122.794
  5. Esbjerg - 72.017
  6. Kolding - 55.777
  7. Randers - 55.709
  8. Vejle - 51.878
  9. Horsens - 50.377
  10. Roskilde - 44.539

[redakti] Insuloj laŭ enloĝateco

  1. Sjælland - 2.033.467
  2. Fyn - 438.521
  3. Amager - 151.593
  4. Lolland - 71.473
  5. Als - 51.268
  6. Bornholm - 44.924
  7. Falster - 42.902
  8. Mors - 23.028
  9. Langeland - 14.708
  10. Møn - 10.368
  11. Ærø - 7.600
  12. Tåsinge - 6.256
  13. Samsø - 4.331
  14. Thurø - 3.638
  15. Fanø - 3.241
  16. Læsø - 2.362
  17. Bogø - 1.014
  18. Fur - 999
  19. Orø - 936
  20. Rømø - 805
  21. Fejø - 625
  22. Jegindø - 548
  23. Sejerø - 405
  24. Agersø - 279
  25. Strynø - 211
  26. Femø - 204
  27. Enø - 203
  28. Aarø - 199
  29. Bjørnø - 54

[redakti] Esperanto en Danio

Vidu ankaŭ sub la artikolo Dana Esperanto-Asocio kaj Esperanto-movado (Danio).

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Retaj ligiloj

·  oficialaj paĝoj de la ŝtato Danio
· informoj pri la dana reĝa familio (en la dana, angla kaj franca lingvoj)
·  turismaj informoj pri Danio
·  paĝoj de la Dana Esperanto-Asocio


Ŝtatoj en Eŭropo Eŭropo
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kazaĥio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgo | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro


Aliaj lingvoj