Bremen-Verden
La teritoria ŝtato Bremen-Verden [prononco "Bremen-Ferdn"] – nomita laŭ la urboj Bremen kaj Verden – estis regno, kiu ekzistis inter la jaroj 1648 kaj 1945. Ĝi situis inter la riveroj Weser [prononco "Veza"] kaj Elbo en nordokcidenta Germanio. La ŝtato kovris la areon de la nuntempaj germanaj distriktoj Cuxhaven, Stade, Rotenburg, Harburg, Osterholz kaj Verden, kaj aldone la areon de la nuntempa urbo Bremerhaven kaj de iuj areoj, kiuj nuntempe apartenas al la teritorio de la urboŝtatoj Bremen kaj Hamburgo. Administra centro de la teritorio Bremen-Verden estis la urbo Stade.
Historio [redakti]
La teritorio ekestis lige al la Vestfalia Paco de la jaro 1648, kiam la eksaj ekleziaj regnoj Bremenio kaj Verden estis forprenitaj de la eklezio kaj donitaj al la reĝlando Svedio. La tiel kreita duklando sub sveda kontrolo ricevis la urbon Stade kiel ĉefurbon.
Dum la Brandenburgia-Sveda Milito – konflikto el la serio de la nordiaj militoj – inter la jaroj 1675 kaj 1676 la sveda duklando estis okupita de pluraj ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio kaj de Danio kaj restis okupita ĝis la fino de tiu milito. Kadre de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye de la jaro 1679 la teritorio tamen estis redonita al Svedio.
Ekde la jaro 1712 por mallonga tempo sub dana regado, la teritorio dum 1715/1719 iĝis parto de la elekto-princlando Hanovro, kaj restis tie (kun etaj interrompoj per sveda kaj franca okupoj), ĝis dum la jaro 1866 la reĝlando Hanovro estis konkerita kaj aneksita de Prusio. La teritorio ankaŭ ene de Prusio pluekzistis kiel administra unuo – ekde la jaro 1885 sub la nomo "distriktaro Stade".
Post la malfondo de la ŝtato Prusio dum la jaro 1945 la teritorio, daŭre sub la nomo "distriktaro Stade" iĝis parto de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio.
