Saint-Germain-en-Laye
| Saint-Germain-en-Laye | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Pariza Regiono | |
| Departemento | Yvelines (subprefektejo) |
|
| Arondismento | Saint-Germain-en-Laye (ĉefurbo) |
|
| Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | |
| Urbestro | S-ro Emmanuel Lamy 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 78100 | |
| Kodo laŭ INSEE | 78551 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 38.423 1999 |
|
| Loĝdenso | 796 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°53′49″N 2°5′29″O / 48.89694°N, 2.09139°OKoordinatoj: 48°53′49″N 2°5′29″O / 48.89694°N, 2.09139°O | |
| Alto | 78 m (de 22 al 107 m) |
|
| Areo | 48,27 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Saint-Germain-en-Laye estas franca komunumo kaj unu el la okcidentaj ĉirkaŭurboj de Parizo, 19 kilometroj okcidente de la ĉefurbo. Saint-Germain-en-Laye estas ankaŭ subprefektejo de la departemento Yvelines.
[redakti] Historio
Saint-Germain-en-Laye estis fondita en 1020, kiam la reĝo Roberto la Pia (996-1031) starigis monaĥinejon tie, kie la eklezio nun troviĝas. Antaŭ la Franca revolucio de 1789, tiu urbo estis oficiala domejo de multaj francaj reĝoj.
La kastelo de Saint-Germain-en-Laye estis konstruita en 1348 de Karlo la 5-a, super la ruinoj de pli malnova kastelo datiĝinta de Ludoviko la 9-a. La kastelo estis renovita kaj plivastigita de Francisko la 1-a dum la 16-a jarcento. (Traktado de Saint-Germain-en-Laye)
La glora reĝo Ludoviko la 14-a naskiĝis en Saint-Germain-en-Laye (tial la blazono de la urbo enhavas infanliton) kaj loĝis ĉi tie ekde 1661 ĝis 1681, kiam li pruntedonis la kastelon al la ekzilita angla reĝo Jakobo la 2-a.
Pli poste, Napoleono la 3-a establis la Muzeon de la Naciaj Antikvaĵoj (Musée des Antiquités Nationales) en tiu ĉi kastelo.