Arbaro de Saint-Germain-en-Laye
Arbaro de Saint-Germain-en-Laye | |||
---|---|---|---|
national forest • arbaro | |||
Situo | |||
Geografia lokigo sur la mapo : Francilio | |||
Geografia situo | 48° 56′ 11″ N, 2° 5′ 16″ O (mapo)48.9363892.087778Koordinatoj: 48° 56′ 11″ N, 2° 5′ 16″ O (mapo) | ||
Lando(j) | Francio | ||
Urbo | Saint-Germain-en-Laye | ||
Geografio | |||
Areo | 3 500 hektaroj | ||
Trajtoj | |||
Tipo | Arbaro | ||
La Arbaro de Saint-Germain-en-Laye (france Forêt de Saint-Germain-en-Laye) estas arbaro kun areo de 3 500 hektaroj situanta en kurbo de la rivero Sejno, proksimume dudek kilometrojn okcidente de Parizo. Tiu iama reĝa ĉasejo situas entute sur la teritorio de la komunumo Saint-Germain-en-Laye.
La arbaro konsistas esence el kverkoj (53%) kaj fagoj (18%), kvankam hodiaŭ ĝi estas ĉirkaŭita de urbanizitaj areoj kaj estas tre fragmentigita de malsamaj komunikiloj: lokaj vojoj, la aŭtovojo A14, parte subtera, kaj fervojoj.
Pro ĝia proksimeco al malsamaj loĝantarcentroj, multaj homoj venas por promeni aŭ ludi sportojn.
Bildgalerio[redakti | redakti fonton]
-
Pordo Dauphine
-
Pavilono de la Muette
-
Pordo de Chambourcy
-
Arbara Domo Étoile du Loup
-
Dumvintre