Kverko

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kverko
Folioj kaj glanoj de Quercus robur
Folioj kaj glanoj de Quercus robur
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Kverko Quercus
L.
Specioj

Vidu Liston de kverko-specioj

Kverko (Quercus el fagacoj) estas genro de fal- aŭ daŭra-foliaj arboj kaj arbustoj kun virseksaj floroj en pendaj, delikataj amentoj, kun inseksaj unuopaj floroj unuope ĉirkaŭitaj de involukro (kupulo), kaj kun fruktoj (akenoj nomataj glanoj), oblongaj aŭ ovoidaj, kun bazo ĉirkaŭita de ligneciĝinta kupulo; la malmola, fortika ligno de kelkaj specioj estas uzata por ĉarpentado, ŝipkonstruado, meblofarado k.s.; ĉ. 400 specioj el Eŭropo, Azio, Norda Afriko, kaj Centra kaj Norda Ameriko.[1]

Enhavo

[redaktu] Specioj

[redaktu] Sekcio Quercus

La blankaj kverkoj (sinonimo: sekcio Lepidobalanus). Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko, Nordameriko. Stilusoj estas mallongaj; glanoj maturiĝas en 6 monatoj, estas dolĉaj aŭ iomete amaraj; interno de la glanŝelo estas senhara.

[redaktu] Sekcio Mesobalanus

Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko. Stilusoj estas longaj; glanoj maturiĝas en 6 monatoj kaj estas amaraj; interno de glanŝelo estas senhara. (Kverkoj de sekcio Mesobalanus estas tre parencaj al kverkoj de sekcio Quercus, kaj oni foje metas ilin en ĝin.)

[redaktu] Sekcio Cerris

Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko. Stilusoj estas longaj; glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj; la interno de la glanŝelo estas senhara aŭ iomete hareca.

[redaktu] Sekcio Protobalanus

La 'mezaj kverkoj, ili kreskas en sudokcidenta Usono kaj nordokcidenta Meksiko. La stilusoj estas mallongaj; glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj; la interno de glanŝelo estas hareca.

[redaktu] Sekcio Lobatae

La ruĝaj kverkoj (sinonima sekcinomo: Erythrobalanus). Kreskas en Norda, Centra, kaj Suda Ameriko. La stilusoj kaj longaj, la glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj, la interno de la glanŝeloj estas hareca.

Ĉi tiu artikolo pri "Kverko" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al