Angiospermoj
El Vikipedio
|
|
||||
|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - Nun | ||||
primolo (Primula hortensis)
|
||||
| Biologia klasado | ||||
|
||||
|
|
||||
|
Dukotiledonaj Magnoliopsida |
La angiospermoj (el la greka ανγio, kaŝata, σπeρμα, grajno) aŭ magnoliofitoj (Magnoliophyta) estas divizio de la planta regno. Tiu grupo enhavas ĉiujn plantojn kun floroj, kies grajno estas enfermita en la frukto. La grupo estas parenca al la gimnospermoj, kiuj evolucie antaŭvenis.
La angiosperma grupo enhavas la plimulton el la vegetalaj specioj, kun pli ol 220 000 specioj. Ili troviĝas en ĉiuj la medioj de la mondo.
La angiospermoj aŭ florplantoj estas unu el la plej grandaj grupoj de la pli evoluintaj plantoj, kiuj produktas en specialaj reproduktaj organoj (nome floroj) grajnojn, kiam la karpelo estas fermita. En aliaj grajnoproduktaj plantoj nome ĉe la gimnospermoj, la ovolo (prograjno) evoluas libere dum polenado.
Enhavo |
[redakti] Origino
La unuaj angiospermoj aperis antaŭ ĉ. 140 milionoj da jaroj, dum la ĵuraso. La unuaj fosiliaj plantoj kun angiospermaj karakterizaĵoj aperis en la ĵuraso kaj en la frua kretaceo (135-65 milionoj da jaro), sed tiuj estis relative malmultaj kaj primitivaj formoj. La granda disvastiĝo de la angiospermoj okazis en la meza kretaceo (ĉ. antaŭ 100 milionoj da jaroj). Dum la malfrua kretaceo, la angiospermoj iĝis dominanta grupo surtere kaj kelkaj fosiliaj plantoj signis la aperon de la modernaj plantoj (ekz. fago, kverko, platano, kaj magnolio).
[redakti] Klasifikado
La angiospermoj estas konsiderataj kiel divizio, formale nomitaj "angiospermofitoj" (Angiospermatophyta) aŭ "antofitoj" (Anthophyta), sed nun nomataj magnoliofitoj (Magnoliophyta) laŭ la tipa genro magnolio.
Ekzistas ok grupoj de nun vivantaj angiospermoj:
- Amborella - unu specio de arbusto en Nov-Kaledonio
- Nymphaeales - pli-malpli 80 specioj[1] - Nymphaeaceae (nimfeoj) kaj Hydatellaceae
- Austrobaileyales - pli-malpli 100 specioj[1] de ligno-plantoj de diversaj partoj de la mondo
- Chloranthales - kelkdekaj specioj de odorplenaj plantoj kun dentaj folioj
- Ceratophyllum - pli-malpli 6 specioj[1] de akvaj plantoj, eble plej bone konataj en akvarioj
- magnoliidoj - pli-malpli 9,000 specioj,[1] kun 3-petalaj floroj, poleno kun unu truo, kaj plejparte folioj kun reto de nervuroj - ekzemple magnolioj, nobla laŭro, kaj nigra pipro
- verdukotiledonoj - pli-malpli 175,000 specioj,[1] kun 4- aŭ 5- petalaj floroj, poleno kun tri sulketoj, kaj plejparte folioj kun reto de nervuroj - ekzemple sunfloroj, petunio, ranunkoloj, pomoj kaj kverkoj
- unukotiledonaj - pli-malpli 70,000 specioj,[1] kun 3-petalaj floroj, unu kotiledono, poleno kun unu sulketo, kaj plejparte folioj kun paralelaj nervuroj - ekzemple tritiko, orkideoj, kaj palmoj
Oni ne scias ĝuste kio estas la rilato inter la ok grupoj, sed la unuaj tri por dividi el la praangiospermo estis Amborellales, Nymphaeales, kaj Austrobaileyales, en tiu ordo.[2]
Tradicie, la florplantoj estis dividitaj al dukotiledonaj kaj unukotiledonaj. Fakte, la du plej grandaj grupoj, en la pli novaj sistemoj, estas la unukotiledonaj kaj la verdukotiledonoj. La aliaj 6 grupoj estas pli malgrandaj.
Oni povas nomi la dukotiledonaj magnoliopsidoj (Magnoliopsida) kaj la unukotiledonaj liliopsidoj (Liliopsida).
La plej disvastiĝantaj familioj de la florplantoj, en ordo laŭ la specinombro jenas:
- Asteracoj : 25,000 specioj
- Orkideacoj : 18,000
- Fabacoj : 17,000
- Poacoj : 9,000
- Rubiacoj : 7,000
- Eŭforbiacoj : 5,000
- Ciperacoj : 4,000
En la supra listo, la orkideacoj, poacoj, ciperacoj estas unukotiledonaj plantoj; la aliaj estas dukotiledonaj. La tuta nombro da familioj de angiospermoj estas super 460.
[redakti] Ekonomia signifeco
La florplantoj donas gravan procentaĵon de la kulturplantoj, uzataj por homa nutrado. La plej grava familio estas la poacoj, aŭ gresa familio, (rizo, (maizo), tritiko, hordeo, sekalo, aveno, milio, sukerkano, sorgo), kun la fabacoj. Grandan signifon havas la solanacoj, (terpomo, tomato, kaj piproj, inter aliaj), la kukurbitacoj, (enhavas bakkukurbon kaj citrolon), la brasikacoj, (sinapo, kolzo kaj brasiko), apiacoj. Multaj fruktoj venas el la familioj de rutacoj kaj rozacoj (pomarbo, pirarbo, ĉerizarbo, abrikotarbo, prunarbo, etc).
En kelkaj partoj de la mondo, certaj plantoj akiris gravan signifon pro sia multflanka uzebleco. Ekzemplo por tio estas la kokos(nuks)o (Cocos nucifera) sur la Pacifikaj atoloj aŭ la olivarbo (Olea europaea) en la Mediteraneo.
La angiospermoj havas do ekomomian signifon en la formoj de ligno, papero, fibro (kotono, lino, kaj kanabo, ktp.), kuracplantoj (digitalo, kamforo), ornam- kaj landformantaj plantoj, kaj en multaj aliaj formoj.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Fontoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Jeffrey D. Palmer, Douglas E. Soltis and Mark W. Chase (2004). "The plant tree of life: an overview and some points of view" (angla). American Journal of Botany 91: 1437–1445. doi:10.3732/ajb.91.10.1437
- ↑ Pamela S. Soltis and Douglas E. Soltis (2004). "The origin and diversification of angiosperms" (angla). American Journal of Botany 91: 1614–1626. doi:10.3732/ajb.91.10.1614.

