Helpo:Markitaj versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helpo
vdr
La matematikisto Philipp Birken, estrarano de Wikimedia Deutschland, esence antaŭenigis la sistemon de markitaj versioj. Jen li prezentis ĝin al nederlandaj vikipediistoj, Utreĥto 2008.

En majo 2008 germanlingva Vikipedio enkondukis sistemon de markitaj versioj (en la angla proks. flagged revisions). Poste sekvis alilingvaj vikipedioj. Ekde la 17-a de novembro 2008 ankaŭ la Vikipedio en Esperanto havas ĝin.

La sistemo enhavas du fazojn ĉe artikolo:

  1. Reviziita versio signifas, ke tiu versio de la artikolo ne enhavas evidentan malbonaĵon. (Jam enkondukita marko).
  2. Aprobita versio signifas, ke fake sperta homo kontrolis la enhavon ankaŭ el faka vidpunkto. (Ankoraŭ neenkondukita marko).

Celo de la reviziado estas la plialtigo de la kvalito. Ordinara leganto (neregistrita homo) vidu ne simple la plej aktualan version de artikolo, sed la plej aktualan reviziitan. Tiel ni malhelpas, ke vandalismaĵoj kaj aliaj malbonaĵoj fariĝu tuj videblaj por ĉiuj legantoj.

La revizion rajtas fari iom spertaj vikipediistoj, kiuj aparte ricevis specialan rajton por tio. Kutime preskaŭ ĉiuj vikipediistoj, kiuj petis ĝin, ricevas ĝin. Tiel la plej multaj redaktantoj estas samtempe reviziantoj.

Iam estonte, oni enkondukos eble ankaŭ la duan fazon, la aprobadon kun atento ankaŭ pri la enhavo el faka vidpunkto. Tion ankoraŭ enkondukis neniu Vikipedio.

El teknika vidpunkto, temas pri la enkonduko de la MediaWiki-etendaĵo "Flagged Revisions" (proksimume: revizioj kun marko).

La sistemo de markitaj versioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiam, kiam iu redaktis paĝon (ekzemple artikolon), tiam estiĝas nova versio de la paĝenhavo. Oni povas vidi la liston de versioj per la funkcio historio supre de ĉiu paĝo. Tradicie, leganto vidas ĉiam la plej aktualan version de artikolo.

La sistemo de reviziitaj versioj signifas, ke versio povas ricevi la markon esti reviziita (angle sighted, germane gesichtet). Revizianto reviziis ĝin, do li aŭ ŝi vidis, ke ĝi ne enhavas evidentan fuŝaĵon (vidu sube liston pri la kriterioj). Revizianto estas iom sperta vikipediisto, kiu petis speciale la rajton revizii.

Iam en la dua fazo la vikipediistoj enkondukos eventuale la „aprobon“ de artikolo (angle checked, germane geprüft), kiu estos ankoraŭ pli severa revizio. Temos pri aprobo post enhava, faka kontrolo. Sed tiun duan fazon ĝis nun neniu Vikipedio enkondukis, ĉar oni ne konsentas pri la grado de severeco (ekzemple, ĉu nur doktoro aŭ profesoro rajtos kontroli, kaj ekzakte kiom detale oni devas kontroli).

Kion la sistemo signifas por la legantoj[redakti | redakti fonton]

Kiam neregistrita homo, do simpla leganto, vizitas Vikipedion, tiam li aŭ ŝi vidas la artikolojn kiel kutime. Sed se artikolo havas almenaŭ unu reviziitan version, tiam la programo montras ĝin al la leganto — eĉ se ekzistas pli aktuala, sed nereviziita versio. Tamen, se la leganto aparte deziras tion, li povas alklaki butonon kaj vidi la plej aktualan version.

La programo montras dekstre supre de artikolo, ĉu ekzistas reviziita versio kaj ĉu ĝi estas montrata. Ekzemple, se marko tie mankas, tiam oni vidas version kiu estas kaj la plej aktuala, kaj reviziita.

Alie, oni vidas tie indikon pri la montrata artikolversio:

— la versio ne estas reviziita
!  aperas antaŭ nereviziitaj artikoloj al reviziantoj en la paĝoj lastaj ŝanĝoj kaj Atentaro
— la versio estas reviziita

En estonteco, se ekzistos aprobitaj versioj:

— la versio estas aprobita

Kriterioj por revizio[redakti | redakti fonton]

Ĉefartikolo: Vikipedio:Reviziita versio

Maksim proponas la kriteriojn el la rusa ru:Википедия:Патрулирование:

Revizio enhavu la atenton pri jenaj ecoj de artikolo:

  1. Foresto de vandalismo
  2. Foresto de malicaj malveraĵoj rilate al nun vivantaj homoj
  3. Ne tro granda kvanto da gramatikaj eraroj, aŭ almenaŭ ŝablono kiu indikas pri neceso de korektado
  4. Foresto de evidente dubindaj asertoj
  5. Foresto de evidentaj malobservoj de kopirajto (artikolo povas esti markita kiel reviziita nur se ĉiuj eroj kies stilo videble malsamas de kutima en Vikipedio estas kontrolitaj je kopirajto)
  6. Foresto de spamo aŭ ne laŭcela uzo de Vikipedio
  7. Foresto de evidentaj malobservoj de reguloj pri malpermeso de forkado de opinioj (temas pri kreado de pluraj artikoloj pri la sama temo aparte por ĉiu vidpunkto)
  8. Foresto de evidente tro malnova informo, aŭ esto de ŝablono markanta neceson de korektado
  9. La artikolo troviĝas en minimume unu kategorio, aŭ ŝablono markas la neceson de kategoriigo

Reviziantoj[redakti | redakti fonton]

Por ke vikipediisto povu revizii, administranto devas doni al li specialan rajton. Vi povas simple peti ĝin ĉe la koncerna paĝo Reviziantoj.

Jen sekvas traduko de la germana - ni povas difini aliajn regulojn en la esperantlingva Vikipedio:

Ĉiu enskribita uzanto aŭtomate fariĝos revizianto, se tiu ekredaktis antaŭ almenaŭ 60 tagoj, faris almenaŭ 300 redaktojn al artikoloj, redaktis uzantopaĝon, provizis validan retadreson, havas malplenan forbarprotokolon kaj kelkaj aliaj postuloj estas plenumitaj. Tiaj uzantoj povas aŭtomate ricevi la rajton. Tamen se ili tion ne deziras, ili povas peti ke ĝi estu forprenita sen ke ĝi estu poste al ili aŭtomate redonita.

Aliaj uzantoj povas ricevi revizirajton same kiel por voĉdonrajto (tio estas 200 redaktoj al artikoloj).

Listo[redakti | redakti fonton]

Reviziantoj povas en speciala kampo de la artikolo marki aŭ malmarki unuopajn versiojn kiel reviziita. Aldone la marko kiel reviziita estas aŭtomate enmetita kiam :

  • nova artikolo estas kreita de revizianto
  • revizianto redaktis jam reviziitan artikolversion
  • artikolo estas restarigita al antaŭa reviziita versio per la funkcio „restarigi
  • artikolo estas alinomita de revizianto, la revizistatuso de la alinomita artikolo estas aldonita

Aparte de la reviziitaj, sed ankaŭ de la ne ĝis nun uzataj aprobitaj versioj, estas neniu garantio pri la ĝusteco de enteno. Ambaŭ markoj "reviziita" kaj "aprobita" entenas neniun klaran esprimon pri aliaj kvalitoj de artikolo. Pro tiu celo ekzistas la klasifikoj  leginda kaj  elstara.

Per +/− povas montriĝi aŭ kaŝiĝi detaloj pri markado de artikolo. En protokolo pri revizioj estas videblaj kiuj versioj, kiam kaj de kiuj estas reviziitaj. Por la kontrolo de artikolversioj ekzistas aparta protokolo de artikolrevizio.

Nuntempe al neensalutintaj uzantoj normale estas montrata la lasta reviziita versio de artikolo ĉe ĝia voko. Administrantoj povas ŝanĝi la konduton de unuopaj paĝoj (vidu Loglibro pri stabilaj versioj). Alternative eblas montri al neensalutintaj uzantoj ĉu la lastan ĉu la markitan version kaj tiel garantii al legantoj bazan kvaliton.

Malneto - kiam neregistrita uzanto volas redakti[redakti | redakti fonton]

La enkonduko de la sistemo havas sekvojn por neregistrita uzanto (IP-ulo), kiu volas redakti. Se li aŭ ŝi redaktis, do kreis novan version de artikolo, ĉu li aŭ ŝi povos vidi ĝin? Kutime neregistrita uzanto vidas ja nur la plej aktualan reviziitan version, se tia ekzistas.

Kiam revizianto (registrita, sperta uzanto kiu ricevis la rajton revizii) redaktas, li aŭ ŝi samtempe markas la version reviziita. Alivorte, li aŭ ŝi per la redakto kreas version reviziitan. Do por li aŭ ŝi nenio vere malsamas ol tradicie. Sed kiam neregistrita uzanto redaktas, tiam li aŭ ŝi kreas nur malneton. Por tiu malneta versio ekzistas propra ligilo supre de artikolo, inter "artikolo" kaj "diskuto". Ni povas klarigi "malneto" do per la priskribo "lasta versio, tamen ankoraŭ ne reviziita, tial nevidebla kutime".

Post tia redakto de neregistrita uzanto, li aŭ ŝi ricevas la averton ke tiu versio bezonas ankoraŭ revizion. Tamen, li aŭ ŝi mem povas vidi sian version, dum aliaj neregistritaj uzantoj vidos nur la lastan reviziitan.

Kiel regi la montron de versio (nur por administrantoj)[redakti | redakti fonton]

Administranto povas regi paĝojn kun markitaj versioj per la butono, kiu protektas ankaŭ la paĝon. Tie bonvolu sekvi ligilon je "preferoj pri stabileco estas konfigureblaj"

Tie estas jenaj elekteblaj eblecoj :

  • Por la versio montrita en defaŭlta paĝa vido
    • La stabila versio; se ĝi ne ekzistas, la nuna versio
    • La nuna versio:
  • Elektado de stabila versio
    • La lasta bonkvalita versio; se ĝi ne ekzistas, la lasta reviziita versio.
    • La lasta kontrolita versio

Utilaj paĝoj[redakti | redakti fonton]

Esploreblaj laŭ kategorioj (ligilon vi trovas en la kategoripaĝo):

Spertoj kaj poste malpermeso[redakti | redakti fonton]

Komence, dum jaro 2008, estis raportataj plejparte bonaj spertoj pri la nova kromaĵo "FlaggedRevs":

  • en la germana vikipedio post ses monatoj jam 87% de la artikoloj estis reviziitaj
  • en ĉi tiu vikio, post kvin tagoj jam 1300 paĝoj (artikoloj, ŝablonoj kaj dosieroj) estis reviziitaj kaj 24 uzantoj fariĝis reviziantoj

Tamen iom port iom montriĝis problemoj pri kaj funkciado kaj bontenado, kaj ekde jaro 2017 ne plu estas permesite aktivigi ĉi tiun kromaĵon por pliaj vikioj. Kelkaj vikioj, ekzemple la indonezia vikipedio, sekve forigis ĝin. En aliaj vikioj inkluzive la esperanta vikipedio ĝi tamen daŭre estas uzata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tiu ilo ankaŭ proponas liston ordigitan laŭ malnoveco de reviziitaj paĝoj (rekomendita).