Floro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Floroj

Floro estas la reprodukta organo de iuj plantoj: la florplantoj. Ĝi konsistas el la veraj reproduktaj organoj kaj ĉirkaŭaj partoj. Post polenado, la floro estas fekundita kaj iĝas frukto kun ene semoj. La floroj estas aŭ solaj aŭ en floraroj.

Frue, la floroj allegis la homojn, kiuj uzas kaj kultivas ilin kiel ornamaĵo, interne (bukedoj, ikebanoj) kaj ekstere (ĝardenoj…), kaj ankaŭ pro iliaj odoroj kaj pigmentoj. Floroj ofte pensigas artistoj, pentristoj, poemistoj, kaj tiel plu. Flora kultivado estas florokultivado.

Florpartoj[redakti | redakti fonton]

Florpartoj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Floro konsistas el florfolioj sur florbazo, ĝi mem fine de flortigo. Kiam la floro estas kompleta, ĝi havas kvar partoj, ekde la ekstero:

  • La sepalaro (aŭ kaliko el la latina calyx), ĉiuj la sepaloj, ordinare verdaj partoj de la floro.
  • La petalaro (aŭ korolo el la latina corolla), ĉiuj la petaloj, ordinare alikoloraj partoj de la floro.
  • La stamenaro (aŭ androceo), ĉiuj la stamenoj, virseksaj florpartoj. Stamenoj estas duparte:
    • filamento (filamentum): tigeto de stameno,
    • antero (anthera): pinto de stameno kun poleno, konsistante ĝenerale el du tekoj.
  • La karpelaro (aŭ gineceo, aŭ pistilo), ĉiuj la karpeloj, virinseksaj florpartoj. Karpeloj povas esti aparte aŭ kune. Oni distingas:

Sepalaro kaj petalaro estas, kune, la florfoliaro, nefekunda parto, kies rolo estas protekti la fekundajn partojn kaj allogi polenigajn bestojn.

Tiu teoria semo estas tipe ĉe floroj kiel la ranunkolo, multe varias. Ekzemple, floroj estas senpetalaj, kiel tipe en spiketoj ĉe la poacoj. La floroj povas esti sentigaj, kiel en spiko.

Seksaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Monoika estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo florojn de ambaŭ sekso (masklajn kaj femalajn) (kukurbo, kverko, fago).
Androgina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo duseksajn florojn aŭ apartseksajn florojn samplante (monoika tiusence).
Dioika estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur unu unuseksan flortipon (masklan aŭ femalan) (kanabo, saliko).
Diklina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur unuseksajn florojn (dioika) aŭ ambŭ kune (monoika).
Monoklina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur duseksajn florojn (tiu ĉi tipo estas la plej ofta).

Florspecoj[redakti | redakti fonton]

Se la floro havas malgrandan, malaltan toruson (receptaklon), tiel ke la kaliko, korolo kaj stamenoj kreskas malsupre de la libere formiĝanta ovario (tiel la ovario staras libere, meze de la floro, la plia florparto kreskas sub ĝi), ni parolas pri hipogina floro aŭ ovario supre staranta. (papavo, luzerno, pizoj, tulipo, kruciferacoj).
Se la toruso (flora receptaklo) larĝiĝas kruĉoforme kaj el ties meza rando aŭ mezlinie kreskas la pliaj florpartoj, ni parolas pri perigina floro aŭ meze staranta ovario. (pruno, ĉerizo, prunelo).
Se la rando de la receptaklo etendiĝas kaj kunkreskas kun la ovario la aliaj floropartoj kreskas kvazaŭ sur ties pinto, ni parolas pri epigina floro aŭ pri sube staranta ovario (kukurbo, kompozitacoj, umbeliferacoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]