Floraro
Floraro aŭ infloresko estas ĉe florplantoj ariĝo de floroj sur la tigo. Ĝi ofte karakterizas plantajn grupojn. La aranĝo estas ofte tipa de iu familio, ekzemple la umbelo tipas la umbeliferacoj (nun apiacoj), la kapitulo tipas la kompozitoj kiu signifas esperante kunmetitoj (nun asteracoj).
Ene de floraro, ĉiu floro emas tipiĝi. Tio estas ekzemple por la kapituloj, kie le ĉirkaŭaj floroj similas petalojn.
Oni distingas du specoj de floraro: laŭ tiu, kiu finiĝas la ĉefakson: burĝono aŭ floro.
Enhavo |
[redakti] Floraroj simplaj
[redakti] Floraroj nefinitaj
Ĉe nefinita floraro, la ĉefakso finiĝas per burĝono kaj longiĝas, teorie senlime, kreskiganta flankajn florojn, aŭ flankajn duajn aksojn kiuj portas florojn. La bazaj floroj malfermiĝas unue, kaj la aliaj sekve, el bazo al pinto. La tipa nefinita floraro estas la grapolo.
[redakti] Floraroj finitaj
Ĉe finita floraro, la ĉefakso finiĝas per floro, kiu unue malfermiĝas, kaj ĝi ĉesas kreski. La aliaj floroj aperas sekve ĉirkaue, sur duaj tigetoj, kiuj povas esti tre mallongaj. La tipa finita floraro estas la cumo.
[redakti] Floraroj kunmetitaj
Ĉiuj kunmetoj eblas. Kelkfoje, kunmetitaj floraroj (aŭ florararoj) similas simpla floro, kiel la Edelvejso.
- Samaj:
- Umbelaro: Umbelo de umbeletoj,
- Spikaro: Spiko de spiketoj,
- Grapolaro = Grapolo de grapoletoj,
- Malsamaj:
[redakti] Elvolviĝsekvo
Alcentra (aŭ centripeta) estas floraro, se la eksteraj kaj malsupraj floroj elvolviĝas unue.
Elcentra (aŭ centrifuga) estas floraro, se la centraj floroj elvolviĝas unue.
|
||||||