Spiko
| Ĉi tiu artikolo temas pri floraro. Se vi serĉas informojn pri la samnoma stelo en la konstelacio Virgulino, vidu la paĝon Spiko (astro). |
Spiko estas simpla nefinita floraro, kie la floroj sidas rekte ĉe la akso. La malsameco kun la grapolo estas ke la floroj estas sentigaj. Pro tio la spiko estas floraro rekta, densa, longforma, pinta. La vorto devenas el la latina spica, pinto. Ekzemple, spiko de greno, plantago.
Kunmetitaj floraroj [redakti]
Ĉe la poacoj [redakti]
La tipa floraro de la poacoj estas spiketo kiu kuniĝas kelkaj floroj, aŭ eĉ unu sola. La spiketoj estas kunmetitaj, kaj eblas spiko de spiketoj (ekzemple ĉe la tritiko, hordeo aŭ sekalo), aŭ grapolo de spiketoj (kiel ĉe la aveno aŭ rizo).
Elformiĝo ĉe grenspecoj [redakti]
La sovaĝaj, praaj formoj de la nunaj cerealoj disŝutas, lasas fali la semojn el la spiko. Ilia spika akso estas rompiĝema kaj ĝi disfalis jam antaŭ rikolto. La propreco pri la semotena spiko estas trovebla nur ĉe ĉiu 2-4-miliona planto kiel mutacio. Kiel eliminiĝis dum la alhejmigo tiu malavantaĝa semofaliga propreco? Oni analizis la aferon per komputila simulado kaj trovis, ke la prahomo kolektis la perditajn, restintajn spikojn en la kampo kaj rezervis ilin tra la vintro. Inter la kolektita spikoj, la semotenaj, nerompiĝemaj spikoj estis super-reprezentitaj. Se oni semis la grajnojn venontjare, la mutaciantaj variantoj oftiĝis de jaro al jaro. Oni kalkulas la elormiĝos de semotena varianto dum 200-250 jaroj.
|
||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |