Aveno
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Avena fatua
|
||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
Aveno estas genro de unu, du aŭ plurjaraj herboj (Avena el graminacoj) kun spiketoj, kiuj pendas sur longaj maldikaj pediciloj kaj kiuj konsistas el 2-3 floroj komune kovritaj per glumo kaj brakteoj. Aveno nomatas ankaŭ ties grajnoj.
Oni nomas aveno ĉiun vegetaĵon el la genro Avena. Sed la nomo estas ambigua : Aveno nomas ankaŭ ekzemple Arrhenatherum elatius aŭ Trisetum flavescens kiuj ne apartenas la genron Avena.
Aveno estas uzata kiel karakteriza nutraĵo por ĉevaloj, sed ankaŭ en diversaj formoj kiel manĝaĵo por la homoj.
Kutima aveno (Avena sativa) havas fortan radikaron, tiel ĝi toleras eĉ magran agron. Ĝi estas unujara (120-140 tagoj estas ĝia vegeta periodo), malofte travintra (260-300 tagoj) planto. Ĝi havas kavan, cilidran ŝalmon (tigon) kun pli kaj pli longiĝantaj internodoj. La alterne starantaj folioj estas lancoformaj. Ĉe ties akselo, la ĉirkaŭbrakuma oreleto apenaŭ evoluis. La grapolo konsistas el spikoj, konsistantaj el 2-3 floroj (spiketoj). La floroj estas duseksaj. Oni povas paroli pri unuflanka grapolo aŭ disbranĉanta grapolo. La kariopson kovras flavaj aŭ brunajn kelkfoje nigraj senaristaj paleoj. Oni povas vidi kaveton sur la dorsa flanko de la kariopso. La grajno pintiĝas demeze.
[redakti] Ĉefaj specioj
- Avena abyssinica
- Avena barbata
- Avena brevis
- Avena fatua
- Avena maroccana
- Avena nuda
- Avena occidentalis
- Avena pubescens (Avenula pubescens)
- Avena pratensis
- Avena sativa - Kutima aveno
- Avena spicata
- Avena sterilis
- Avena strigosa
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=41455
http://www.uc.cl/sw_educ/cultivos/cereales/avena.htm
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |