Grapolo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Grapolo laŭ ĝenerala senco estas grupo de ligitaj similaj aĵoj.

En komputado:

En botaniko:

Floraroj: 1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.

Grapolo estas floraro, kie ĉe mezakso troviĝas la floroj (aŭ poste fruktoj) sur tigetoj. Grapolo estas nefinita floraro, tio signifas ke la ĉefakso finiĝas per burĝono (kaj ne floro) kreskanta potence senfina, kaj flankaj florburĝonoj. Florado komenciĝas per la bazaj floroj kaj daŭras supren. Tio formigas la grapolon tipe piramide. Pro tio, ofte ĉeestas samtempe, kiel en aliaj floraroj, ĉiuj floradgradoj, de florburĝono supere al matura frukto sube.

Skemo de grapolo.

La arangô de la floroj sur la akso sekvas la regulojn de la foliordo, kiel la aranĝo de la folioj aŭ branĉoj sur tigo. Tiu aranĝo estas plejofte multflanka. Ankaŭ iuj estas duflankaj (ekzemple latiro).

Parole, grapolo ofte pripensigas frukton kun etaj beroj, kaj ĉefe tiun de la vito, la vinbero. Fakte, plantoscience, la floraro de la vito estas tirso, tio estas grapolo de cumetoj (kunmetita floraro).

Ekzemploj de grapolaj floraroj: visterio, robinio, ktp.

[redakti] Kunmetitaj floraroj

La grapolo povas esti en kunmetitaj floraroj, kiel la grapolaro (aŭ paniklo), kiu estas grapolo de grapoletoj. Se la floroj troviĝas en unu ebeno, ĝi nomiĝas korimbo.


Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj