Ribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ribo
Groso (Ribes uva-crispa)
Groso (Ribes uva-crispa)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Grosulariacoj Grossulariaceae
Genro: Ribo
Ribes
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ribo estas genro en la familio de Grosulariacoj Grossulariaceae. La fruktoj estas beroj. Tre gravaj, ofte ĝardene plantataj specioj estas ruĝa ribo (Ribes rubrum), nigra ribo (Ribes nigrum) kaj groso (Ribes uva-crispa).

Sistematiko kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La familio Grossulariaceae estis difinita en la jaro 1805 de Augustin-Pyrame de Candolle en Flore Française, Troisième Édition, 4(2), S. 405. Tipa genro Grossularia Mill. estis publikigita en la jaro 1754 de Philip Miller en The Gardeners Dictionary ... Abridged ..., 4. eldono kun la tipa specio Grossularia hirsuta Mill. Kelkaj ankoraŭ ĉe A. Cronquist 1981 al Grossulariaceae enordigitaj genroj kun kapselaj fruktoj nun estas propraj familioj: Itea kiel Iteaceae kaj Escallonia Mutis ex L. f. kiel Escalloniaceae.

La nomo de la genro Ribes estis la unuan fojon publikigita en la jaro 1753 de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, S. 200–202. Tipa specio estas Ribes rubrum L.. Sinonimoj por Ribes L. estas: Botrycarpum A. Rich., Botryocarpium Spach, Calobotrya Spach, Cerophyllum Spach, Chrysobotrya Spach, Coreosma Spach, Grossularia Mill., Liebichia Opiz, Rebis Spach, Ribesium Medik., Rolsonia Rchb..[1]

Ribes aureum.
Ribes bracteosum.
Ribes cereum var. cereum.
Floroj de Ribes divaricatum var. divaricatum kun reen kurbigitaj kalikaj folietoj.
Ribes fasciculatum var. chinense.
Ribes lacustre.
Floraro de Ribes laxiflorum.
Fruktoj de Ribes leptanthum.
Ribes malvaceum var. veridifolium.
Floraro de Ribes meyeri.
Ribes petraeum.

La genro Ribes estas dividita en subgenrojn kaj sekciojn, ĉi tie ĉiukaze kun elekto de specioj [1]:

Fruktaro de la blanka ribo.

Mondvaste la genro enhavas ĉirkaŭ 140 ĝis 160 speciojn. La ĉefa teritorio de disvastiĝo estas la mezvarmaj klimataj regionoj de la norda duonglobo, sed ankaŭ en la Andoj ekzistas kelkaj specioj. En Ĉinujo aperas 59 specioj, en kiuj 25 nur estas tie. 53 specioj aperas en norda Ameriko. Kontraŭe nur malmulte da specoj estas hejmaj en suda Ameriko.

Ĝardenaj kultivaroj:

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]