Vegetalo
El Vikipedio
|
Troveblo de fosilioj: Meza-malfrua Ordovicio - ĉi-epoke |
||||
|---|---|---|---|---|
Filika frondo
|
||||
| Biologia klasado | ||||
|
||||
|
|
||||
|
Vegetalo estas vivaĵo plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo(ĝenerale). Ĝenerale dividiĝas inter ne-verdaj plantoj (brunaj, oraj, ruĝaj algoj, ktp) kaj verdaj plantoj (verdaj algoj kaj ter-plantoj). Kelkaj plantoj vivas en medio malriĉa je nitrogeno kaj ili havigas por si mem la necesan nitrogenon per la kaptado, digestado de insektoj. Tial oni nomas ilin insektovoraj plantoj aŭ karnovoraj plantoj.
Vegetalo aŭ vegetaĵo estas:
1 ĉiu ano de grupego de eŭkariotaj vivuloj, kiujn karakterizas i.a. ĉelmuro el celulozo aŭ kitino, posedo de klorofilo (escepte de la fungoj) kaj ĝenerale malforta sent- kaj moviĝ-kapablo; la vegetaĵoj ampleksas la regnojn de fungoj, kromistoj kaj plantoj. (PIV) Foje estas al ili kalkulataj ankaŭ bakterioj.
2 estas patologia produktaĵo surface de haŭto aŭ mukozo. (PIV)
La naturo estas dividita je senviva (regno minerala) kaj viva, kiu konsistas el du grandaj regnoj (regno animala kaj regno vegetaĵa).
La diferenco inter la du regnoj de vivuloj ne estas ĉiam klara. Kelkaj vegetaloj moviĝas, kelkaj ne havas klorofilon, male kelkaj animaloj ne moviĝas aŭ havas klorofilon.
Plantoj havas ĉelojn ĉirkaŭvolvitaj per celulozo, animalaj ĉeloj estas nudaj kaj senpere kontaktiĝas.
La verdaj "globetoj" interne de la ĉelo nomiĝas kloroplastoj.
Laŭ formo ili povas varii inter:
Por pliaj informoj kaj priserĉoj vidu Botaniko.
[redaktu] Difinoj
Laŭ Lamarko, "La vegetaloj estas vivantaj organizitaj korpoj, neniam iriteblaj en siaj partoj, ne digestantaj, kaj ne moviĝantaj, nek per volo, nek per reala iriteblo." Tiele ili diferenciĝas el Animaloj.
[redaktu] Referencoj
Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
[http://www.geocities.com/wfpilger/pplp-l3.htm W.F. Pilger: Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo]

