Bonsajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonsajo
Bonsajo
Bonsajo

Bonsajo estas malnova arto de miniaturigo de arboj kaj ties kulturado en florpotoj. Bonsajo similas laŭ grandeco al ordinara ĉambrofloro, sed laŭ proporcioj al normala arbo. Fakte bonsajo estas "preciza", sed malgrandigita kopio de arbo, elkreskinta en naturkondiĉoj.

Bonsajo kaj ĝia ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

Bonsajo, traduko el la japana 盆栽 [bonsai], signifas "kreskaĵon en plata ujo". Kiel devena lando de bonsajo estis erare konsiderata Japanio, sed fakte la arto de kulturado de miniaturaj arboj en ujoj aperis en malnovepoka Ĉinio proksimume antaŭ 2 mil jaroj. La arto kulturi bonsajojn venis en Japanion nur en la 6-a jarcento, kune kun budhismo. Ĉi tie la arto de kulturado de bonsajoj ricevis pluan evoluon. Kaj ĝuste de tie ĉi ĝi komencis sian venkan marŝon tra la tuta mondo. Japanio surprenis rolon de peranto inter Ĉinio kaj Okcidento. Ĝuste en la lando de eliranta suno estis maniero de kulturado de bonsajoj plibonigita kaj reguligita. La arto de moderna kulturado de bonsajoj estiĝis komence de la 20-a jarcento. La ĉefa celo de tiu ĉi arto estas helpe de senĉesa serĉado de novaj formoj krei el ordinaraj kaj ekzotikaj arboj, kulturitaj en naturkondiĉoj, bonsajon. Diference de tradicia, ĉina, estas por japana bonsajo karakteriza pli granda eleganteco.

Same kiel la ceteraj specioj de la orienta arto estas ankaŭ la japana bonsajo ne nur komplekso de operacioj je kulturigo de miniatura arbo en ujo. Tio estas en la fakto la tuta filozofio, kiu de homo zorganta pri bonsajoj postulas kaj metas certajn postulojn al ties persono, nome precipe justecon, saĝecon, korecon, diskretecon. Sed homo ekster Japanio povas tre malfacile kompreni la japanan filozofion, tamen por atingi sukceson estas minimume bezone, por ke li kondutu al bonsajo serioze montrante al ĝi maksimuman amon kaj atentemon. Dum ĝusta kaj zorgema kulturado ĝi povas vivi centojn da jaroj fariĝinte simbolo kuniganta la tutajn generaciojn.

Tradicia bonsajo devas respondi al jenaj postuloj:

  • La trunko: ĝi devas esti forta, kun videble emfazita bazo de radika sistemo.
  • Linioj de branĉoj: ili devas esti klaraj kaj akraj.
  • La trunko kaj la branĉoj: ili prezentas skeleton de la kreskaĵo kaj ili devas esti eĉ tra la folioj bone kaj klare videblaj.
  • Bonsajo devas esti kongrua kun arbo de la sama specio, elkreskanta en naturkondiĉoj.
  • Ujo: ĝi devas havi simplan formon kaj neokulfrapan kolorigon.
  • La arbo kaj la ujo: ili devas esti en kompozicia kongruo.

Divido de bonsajoj[redakti | redakti fonton]

Bonsajoj dividiĝas laŭ formo kaj dimensio:

Bonsajo kaj ĝia dimensio[redakti | redakti fonton]

Klasifikado de bonsajoj laŭ dimensio estas tre relativa. Ekzistas sekvantaj specioj de bonsajoj:

  • grandaj: 60 – 120 cm;
  • mezaj: 30 – 60 cm;
  • malgranda: 15 – 30 cm;
  • miniaturaj: 5 – 15 cm, inter kiuj oni distingas la t.n. "bonsajo kun dorno" (5 – 15cm) kaj "infana bonsajo" (7,5 – 15 cm).

La altecon de kreskaĵo ni mezuras de randoj de ujo aŭ de la bazoj de radikoj ĝis la plej alta punkto de kreskaĵo.

La plej popularaj estas "pupaj" bonsajoj, de malgranda kaj miniatura dimensioj, kies beleco kaj fragileco kaŭzas spontanean ekstremon. Ni nome vidas, ke la arbeto estas vera kaj ĝi havas fortan trunkon kaj belegan arbokronon, sed ree ni konscias, ke tiu arbo ne apartenas en nian mondon de grandaj objektoj, sed en nekonatan, fantazian landon Liliputo.

Ne estas konvene per deviga vojo ŝanĝi arbeton de granda aŭ meza dimensioj en miniaturan. Plej bone estas tuj akiri bonsajon de postulata dimensio aŭ kulturi ĝin per propraj fortoj. Por miniaturaj bonsajoj plej bone taŭgas kreskaĵoj kun malgrandaj folioj kaj branĉetoj (ekz. bukso, cipreso, mirto, olivarbo, ramno, ulmo).

La kulturado de miniatura bonsajo en la praktiko ne diferenciĝas de la kulturado de arbeto de pli granda dimensio. Malgraŭ tio ekzistas kelkaj diferencoj de formado:

  • pli malalta bazo (sole 2 ĝis 3 branĉoj);
  • la unuaj 2 ĝis 3 jaroj oni rekomendas kulturi bonsajon en granda ujo, por ke formiĝu forta trunko;
  • estas bezone bonsajon pli multe humidigi (sed ni ne devas la kreskaĵon trosekigi!);
  • ni replantas bonsajon ĉiun printempon, dum la replantado ni apartigas trokreskintajn kaj "harajn" radikojn;
  • ni sterkas bonsajon per malforta koncentraĵo de sterkaĵoj.

Bonsajo kaj ĝiaj formoj[redakti | redakti fonton]

Klasifiko de specioj de bonsajoj, 樹形 [ĵukei] lit. formo de arbo, laŭ ties formo estis farita de japanaj dezajnistoj. Tial en la klasifikado oni uzas japanajn nomojn.

Chokkan[redakti | redakti fonton]

Bonsajo Chokkan

Chokkan 直幹 [ĉokkan] lit. rekta trunko, estas bonsajo, kiu havas simetrian vertikalan formon, tio signifas rektan vertikalan trunkon en formo de konuso regule kovrita per branĉoj.

Moyogi[redakti | redakti fonton]

Bonsajo Moyogi

Moyogi 模様木 [mojo:gi] lit. muaro-arbo, estas bonsajo, kiu havas nesimetrian vertikalan formon, tio signifas konusforman trunkon kun negranda kliniĝo al la bazo kaj maksimume kun tri negrandaj kurbiĝoj, regule kovritaj per branĉoj.

Shakan[redakti | redakti fonton]

Bonsajo Shakan

Shakan 斜幹 [ŝakan] lit. klinigita trunko estas bonsajo, kiu havas klinigitan formon, tio signifas klinitan trunkon, pinton kaj la radikan sistemon turnigita en kontraŭdirekto ol kian havas la bazo de trunko, la forta radika sistemo.

Fukinagasi[redakti | redakti fonton]

Bonsajo Fukinagasi

Fukinagashi 吹流し [fukinagaŝi] vento-drivo estas bonsajo, kiu havas fleksitan formon, tio signifas klinigitan trunkon, precipe ĉe la pinto kun la branĉoj, direktita al flanko de la kliniĝo.

Hokidachi[redakti | redakti fonton]

Bonsajo Hokidachi

Hokidachi ホウキ立ち [ho:kidaĉi] balailo-staro estas bonsajo, kiu havas ventumilan formon, tio signifas rektan trunkon, disbranĉigitan ĝis ventumilo.

Kengai[redakti | redakti fonton]

Bonsajo Kengai

Kengai 懸崖 lit. krutaĵo estas bonsajo, kiu havas vertikalan aŭ gradsimilan formon, tio signifas kurbigitan trunkon kaj branĉojn, pendigitaj suben, trans la rando de ujo.

Han-kengai[redakti | redakti fonton]

Bonsajo Han Kengai

Han-kengai 半懸崖 lit. duon-krutaĵo estas bonsajo, kiu havas duonvertikalan aŭ duonkaskadan formon, tio signifas la trunkon kaj la branĉojn horizontalaj rilate al la rando de ujo.

Ishitsuki[redakti | redakti fonton]

Bonsajo Ishitsuki

Ishitsuki 石付き [iŝicuki] lit. ŝtono-kuno estas bonsajo, kiu havas rokformon, tio signifas la radikoj de kreskaĵo ĉirkaŭas ŝtonojn, kiuj estas en la tero.

Sokan[redakti | redakti fonton]

Bonsajo Sokan

Sokan 双幹 [so:kan] dutrunko estas bonsajo, kiu havas duoblan formon, tio signifas 2 trunkojn, de diversa alteco kaj grandeco, elkreskantaj el unu radiksistemo.

Sankan[redakti | redakti fonton]

Sankan 三幹 [sankan] tritrunko estas bonsajo, kiam el unu radika sistemo elkreskas 3 trunkoj.

Kabudachi[redakti | redakti fonton]

Kabudachi 株立ち [kabudaĉi] stumpo-stara estas bonsajo, kiu havas plurtrunkan formon, tio signifas kreskaĵo kun kelke da trunkoj de diversa dikeco, simila al arbedo. Nombro de trunkoj estas malpara.

Yose-ue[redakti | redakti fonton]

Bonsajo Yose-ue

Yose-ue 寄せ植え [joseue] korekte planto estas nomita arbara komponaĵo, tio signifas multe da arboj de diversa dimensio kaj aĝo en unu ujo.

Ikadabuki[redakti | redakti fonton]

Ikadabuki 筏吹き floso-burĝono estas bonsajo, kiu havas formon de katamarano, tio signifas la trunko kuŝanta sur aŭ en grundo, kun vertikalaj branĉoj kreskantaj supren. La kreskaĵo aspektas kiel arbara komponaĵo el kelke da arboj.

Ĝardenaj kaj ĉambraj bonsajoj[redakti | redakti fonton]

Bonsajo

La kulturado de ĉambraj bonsajoj en kondiĉoj de milda klimata zono estas kunigita kun grandaj malfacilaĵoj, ĉar tiuokaze kreskaĵoj ne eltenos longan vicon da jaroj. Pli sukcesa estas la kulturado de ĝardena bonsajo, kiu estas lokigita en freŝa aero.

La ĝardena bonsajo suferas, se ĝi longtempe troviĝas en ĉambraj kondiĉoj, ĉar ĉambra aero estas por ĝi tro seka kaj varma. Sed se ni kulturas tiun ĉi kreskaĵon sur freŝa aero, problemoj estiĝas nur rare. Somere ni devas la ĝardenan bonsajon iom ombrigi antaŭ rektaj sunradioj kaj vintre ŝirmi ĝin kaj kaŝi ĝin antaŭ pluvo, vento kaj neĝo. La fruktodonajn kaj kreskantajn bonsajojn ni ĉiam starigos por kelke da horoj sur bone lumigita loko. Al ĝardenaj bonsajoj apartenas ekz. ĉinia junipero, cipreso, japana cidonio, japana cedro kaj arbara pino kaj ankaŭ acero kaj ulmo. En la fakto eblas kian ajn kreskaĵon ekkulturi kiel ĝardenan bonsajon. La ideo krei ĉambrajn bonsajon naskiĝis ne en Oriento, sed en Okcidento, nome en Germanio. La ĉambra bonsajo estas pli rezistema ol la ĝardena bonsajo. Tamen la ĉambra bonsajo postulas pli altan humidecon de la aero, tial oni rekomendas teni la bonsajon en sufiĉa distanco de hejtaparatoj. La ĉambra bonsajo estas ankaŭ inklina je trablovo.

Ĉambra bonsajo kaj kondiĉoj de zorgo pri ĝi[redakti | redakti fonton]

Laŭ pretendeco de kulturado ni povas starigi la ĉambran bonsajon je la sama nivelo kun tiuj plej pretendemaj ĉambraj kreskaĵoj. Pro malbona kulturado la bonsajo aŭ pereos aŭ ĝi perdos sian belecon fariĝante ordinara ĉambra kreskaĵo, sed neniuokaze miniatura arbeto.

Bonsajoj plejparte apartenas al tropikaj kaj subtropikaj kreskaĵoj. El tio rezultas, ke se ni ne havas tiujn kondiĉoj laŭ naturo, ni devas krei tiujn ĉi kondiĉojn per artefarita maniero. Se vi ne estas certaj, ke vi povos doni al bonsajo ĉion ĝustan kaj postulatan por ties sukcesa kaj ĝusta kresko, estas pli bone anticipe rezigni pri la ideo kulturi bonsajon.

Bonsajo kaj luma reĝimo[redakti | redakti fonton]

La tempo de daŭro de lumtago en la milda zono estas pli mallonga ol en tropikojsubtropikoj, tial sen sufiĉa lumigo bonsajo neniam havos sufiĉe da lumo. La manko de sunlumo estas precipe karakteriza por vintra parto de la jaro. Diversaj specioj de bonsajoj postulas diversajn kondiĉojn de lumigo. Kiam ni estos elektantaj starlokon por la bonsajo, ni priatentas pluajn parametrojn de lumigo:

Estas bezone memori, ke kurtenoj intensive absorbas sunradiojn. Tial, se bonsajo estas lokigita malantaŭ la kurteno, ni devas levadi la kurtenon dum la tago aŭ forŝovi ĝin flanken, por ke la sunlumo povu lumigi la ĉambran bonsajon.

Se temas pri la angulo de falo de sunradioj, la kresko de bonsajo estas pli intensa, se ĝi havas sian postenon sur maldekstra flanko de orienta fenestro aŭ sur dekstra flanko de okcidenta fenestro.

La mankon de lumo ni devas anstataŭi helpe de aparatoj de artefarita lumigo. Sed ne estas konvene uzi la artefaritan lumigon dum la tuta jaro, ĉar tio povas malfavore agadi al bonsajo. Vintre kaj ankaŭ dum sereniĝintaj tagoj estas sufiĉa lumigo bezonata. Por tiuj ĉi celoj estas uzataj fluoreskantaj lampoj, hidrargaj ampoloj de alta premo kaj ampoloj halogenaj. Kutimajn ampolojn estas pli bone ne uzi, ĉar ili liberigas lumon, kiu estas de taglumo tre malproksima, kaj ties varmo agadas al la kreskaĵo malfavore. Ankaŭ efikeco de ampoloj estas nesufiĉa.

Plej bone taŭgas lampoj de lumtago, kiuj havas altan efikecon kaj ili estas komfortaj. Por lumigi bonsajon oni rekomendas lampoj je povumo 18 W kaj 40 W.

Instalonte lampojn por aldona lumigo de bonsajo ni devas respekti la jenajn preskribojn:

  • ju pli proksime la lampo estas instalita, des pli efektive ĝi agadas. Sed ni ne devas forgesi ankaŭ ties varman radiadon;
  • la tuta lumo de la lampo devas celi al la kreskaĵo;
  • je ĉiu kvadrata metro de lumigita surfaco devas esti minimume 70 W. Dume oni supozas, ke la lampo estas malproksima de la kreskaĵo 25 – 50 cm;
  • dum vintra tempo ni devas plialtigi la lumigon je 4 ĝis 5 horoj.

Bonsajo kaj varma reĝimo[redakti | redakti fonton]

La subtropikaj specioj de bonsajoj (mirto, olivarbo, granatujo, oficina rosmareno) bezonas esti vintre tenataj dum temperaturo de 5 ĝis 15 °C kaj somere esti elportataj je freŝa aero (balkono, teraso ks.).

La tropikajn speciojn de bonsajo ni devas dum la tuta jaro teni ĉe temperaturo de 18 ĝis 25 °C. La tropikajn kreskaĵojn ne estas konvene meti sur parapeton, se ne estas sub ĝi lokigita hejtsistemo.

Ju pli alta estas temperaturo, en kiu ni tenas la bonsajon, des pli multe da lumo, akvo kaj vivtenaĵoj la bonsajo bezonas. Ju pli malalta estas temperaturo, des pli malmulte abunda devas esti verŝaĵo kaj sterkaĵo.

Bonsajo kaj humideco de aero[redakti | redakti fonton]

La humideco en urbaj spacoj estas kutime por bonsajo nesufiĉa. Kiel ni povas solvi tiun ĉi problemon?

La plej multekosta, sed ne la plej efika, maniero por reteni la optimuman humidecon de aero estas elektra humidigilo de aero. Sed humidigiloj havas la tutan vicon da difektoj, ili havas tro grandajn eksterajn dimensiojn, multekostan priservon, bruegan efekton ktp.

Malpli multekosta maniero estas lokigi bonsajon en platan ujon aŭ sur plado el artefarita materio, kiujn ni plenigos per akvo. Sur la fundo de la ujo aŭ plado ni devas meti malgrandajn ŝtonetojn aŭ kradeton kaj sur ili argilan poton kun la bonsajo starigi. La kvanton de akvo ni poste devas reteni je la sama nivelo. La efektiveco de tiu ĉi maniero de humidigado de aero plialtiĝos, se ni starigos la ujon kun akvo super varmigsistemo.

Por plialtigi la humidecon de aero oni rekomendas priŝpruci la kreskaĵon per akvo. Sed tiu ĉi proceduro alportas nur mallongtempan efekton, tial ni devas regule ripeti ĝin. Ni devas fari la priŝprucadon antaŭtagmeze, por ke la kreskaĵo havu tempon sekiĝi ĝis vespero.

Bonsajo kaj ĝia priverŝado[redakti | redakti fonton]

Teraĵo en la ujo, en kiu ni kulturas la bonsajon, devus esti senĉese humida, ne seka, sed ne ankaŭ tro malseka. La sekecon de la grundo ni povas defini je tuŝo aŭ el ties kolorigo. Seka "krusto" sur surfaco de la teraĵo ne signifas, ke la teraĵo estas seka ĝisfunde.

La akvo devas atingi ĝis la fundo de ujo. Dum malbona tralaseco de la teraĵo ni devas priverŝadon 2 ĝis 3 foje ripeti, ĝis kiam en la teraĵo ne humidiĝos ĉiu "sablero". Somere bonsajo bezonas pli da akvo ol vintre, kio estas kunigita kun ties pli intensa kresko. La subtropikajn kreskaĵojn ni priverŝas se eblas malofte, la teraĵo devus esti relative seka. La tropikaj kreskaĵoj ne toleras priverŝadon per malvarma akvo.

La plej bona akvo por priverŝado estas akvo "ripozita" en trankvilo dum kelkaj horoj. Ni povas uzi ankaŭ akvon el akvokondukilo, sed tiun ni lasos verŝonte kelke da horojn ripozi. La akvo tiel akiros ĉambran temperaturon kaj sedimentiĝas en ĝi malpuraĵo kaj mekanikaj malpuraĵoj.

Grundo por bonsajo[redakti | redakti fonton]

Teraĵo destinita por ĉambraj kreskaĵoj ne taŭgas por bonsajoj. Tia teraĵo kutime enhavas grandan kvanton de la plej malgrandaj partoj. Ekstremokaze ni povas uzi ĝin kiel aldonaĵo al baza teraĵo.

Ekzistas tri specoj de grunda miksaĵo por bonsajo:

  1. 2 skaloj da argilo, 2 skaloj da humo kaj 2 skaloj da fajnegrajna gruzoŝtonaj pecetoj (ekstremokaze krudegrajna sablo);
  2. 3 skaloj da argilo, 5 skaloj da humo kaj 2 skaloj da gruzo;
  3. 1 skalo da argilo, 5 skaloj da humo kaj 2 skaloj da gruzo.

Kiel humon ni povas uzi folian humon kaj ankaŭ putriĝintan koniferon, torfon, putriĝintan arboŝelon kaj ankaŭ kvalitan kompoŝton kun alta enhavo de humo. Ni povas aldoni en grundan miksaĵon iom organikaj sterkaĵoj, ekz. kornaj eroj, fiŝanostan farunon, kolzajn presitaĵojn, nome en proporcio 3 gramoj da sterkaĵo je 1 kilogramo da grundo.

Ĉiujn elementojn ni zorgeme kunmiksos varmigante ilin en poto dum 15 minutoj dum temperaturo 100 °C. Dum tia ĉi prilaborado de la grundo ni neniigos ĉiujn semojn de herboj kaj la plej diversajn malsanojn.

La unuaj du miksaĵoj havas neŭtralan staton de acideco, la tria grunda miksaĵo diferenciĝas de ili per sia plialtigita acideco. Malaltigi la acidecon de grundo ni povas per aldono de kalcio, kiun ni almiksos al la organika sterkaĵo. La plialtigitan acidecon malaltigas ankaŭ torfo aŭ putriĝinta konifero.

Bonsajo kaj ĝia kultivado[redakti | redakti fonton]

Kultivado de bonsajoj el semoj[redakti | redakti fonton]

Bonsajo

El semoj oni kulturas tropikajn kaj subtropikajn kreskaĵojn. Granda kvanto de semoj, kiuj enhavas firman ŝelon, plantonte subiĝas al tavoligo. Plej ofte oni iom tranĉos, trapikos la ŝelon aŭ praktikas akvan reguligon, tio signifas, ke semoj estas metataj en varman akvon por la tuta tago. Tiujn ĉi semojn estas poste necese senprokraste enplanti, ĉar ili rapide perdas sian ĝermecon. Ni devas enplanti proksimume 2 oble pli da semoj ol ni planas, ĉar ne ĉiu semo ĝiskreskas ĝis plenkreska kreskaĵo. Kaŭzoj de pereo de semoj estas diversspecaj: nesterila teraĵo, malfavora jarsezono, malbonaj kondiĉoj por kulturado ktp.

Oni rekomendas planti semojn en grundon, kiu konsistas el 2 skaloj da humo kaj 1 skalo da sablo. Ni neniuokaze alsterkas la grundon, sed ni devas desinfekti ĝin per varma vaporo! La sterilan grundon ni sekigas trakribrante ĝin tra kribrilo, kiu havas truon pli malgrandan ol 5 mm en diametro.

Por semado de semetoj oni uzas ĉiun ujon je profundaĵo 5 cm kun dren-aperturo. Uzonte ni lavos la ujon desinfektante ĝin per specialaj rimedoj, poste ni zorgeme priverŝos ĝin kaj ni forigos restaĵojn de purigrimedoj.

Por ilia pli bona lumigo estas bone planti semojn unu de la alia kun sufiĉe granda intervalo. Grandajn semojn ni plantas unuope, etajn semojn ni regule dispolvigas, anticipe ni kunmiksos ilin kun duobla porcio de malprofunda seka sablo. Kiam ili estas plantintaj, ni alpresos ilin per tabuleto kaj superŝutos per malprofunda grundo, je forto 2 ĝis 3 pli granda ol estas dimensio de la semetoj. Sed la semojn, kiuj ŝatas kaj bezonas lumon, ni ne superŝutas. La ujon kun la plantitaj semoj ni kovros per vitrotravidebla kovrilo, kiu ebligas konservi humidecon kaj sekurigas aliron de lumo al la semoj. Ni devas lokigi la ujon tiel, por ke eĉ en la malplej varma periodo ĝi havu sufiĉan alŝovon de varmo, ekz. ĉe radiatoro ĉe centra hejtado.

Optimuma temperaturo por plimulto da bonsajoj estas 20 ĝis 25 °C (sed ne pli alta!). La semetoj devas esti ŝirmataj de rektaj sunradioj. Ni devas gardi la teraĵon, por ke ĝi estu nek sekiĝinta nek tro humida. Manko de humideco kaj ankaŭ ties troeco damaĝas al la semoj.

Tuj kiam la semoj estos ekĝermintaj, ni devas levi la kovrilon, por ke ni certigu aliron de aero. Sed post 2 ĝi 3 tagoj ni forigos la kovrilon. Kiam la tigoj iom estos elkreskintaj, havante 3 ĝis 4 folietojn, ni devas replanti ilin en novan argilan poton, plenigita per freŝa grundo. La tigojn oni plantas unu de la alia en distanco 3 ĝis 4 cm. Samtempe oni iom tranĉos la radikojn kaj enprofundigos en la grundon je nivelo de la unua paro de folietoj. Multfoja replantado en periodo de 4 ĝis 8 semajnoj (depende de la jarsezono) helpas formigadon de riĉa kaj bone evoluiĝinta radika sistemo de junaj kreskaĵoj. Post 6 ĝis 8 semajnoj post la replantado ni povas la grundon iom sterki.

Bonsajo kaj ĝia stikado[redakti | redakti fonton]

Apartigitajn tigojn, akiritaj sekve de formigado de bonsajo, ni povas uzi por stikado.

Por tiu ĉi maniero de multigado de bonsajo estas konvene uzi junajn kaj elastajn stikaĵojn, en longeco 5 ĝis 10 cm. Ni devas fortranĉi ilin per akra tranĉilo, sub lasta paro de folioj. En suba parto de la stikaĵo ni atenteme apartigos foliojn, por ke ni ne difektu surfacon de la stikaĵo.

Teraĵo por plantado de stikaĵoj estas la sama, kiel por semoj. La ujo devas havi proksimume profundaĵon 6 cm. La greftaĵojn ni enplantas malprofunde, proksimume 1 ĝis 1,5 cm, kaj en humidigitan grundon. Ni plantas ilin vertikale atentante, ke la greftaĵoj ne falu. Distanco inter unuopaj plantaĵoj dependas de ties dimensio, sed ĉiuokaze ili devas reciproke tuŝi unu la alian. Plantinte la stikaĵojn ni surverŝos la grundon kaj la ujon ni kovros per vitro aŭ per plastaĵo. Optimuma temperaturo por stikaĵoj de tropikaj kreskaĵoj estas 20 ĝis 25 °C, por stikaĵoj de subtropikaj kreskaĵoj estas 14 ĝis 20 °C. Tuj kiam aperos tigoj, ni levos la kovrilon kaj kiam 1 tago estos pasinta, ni forigos la kovrilon.

Bonsajo kaj multigado per aeraj tranĉaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tio estas olda maniero, kiu estas uzata por kulturado de la plej diversaj specioj de fikusoj. Kun ties helpo eblas krei el granda kreskaĵo bonsajon.

Bazo por estonta bonsajo servas granda disbranĉiĝinta kreskaĵo kun nodetoj, kiuj estas konvenaj por kreigo de nodeto de bonsajo. Sed la diametro de nodeto ne devas superi 3 cm. En la loko de apartigo de la nodeto de trunko kreiĝos al granda kreskaĵo noĉo.

Ekzistas tri manieroj de apartigo de trunko:

  1. la lokon de apartigo oni ĉirkaŭvolvos 1 ĝis 2 foje per nerustiĝema drato, trans kiu oni poste per greftilo faros kelke da laŭlongaj noĉoj, kun profundaĵo ĝis ligna parto de la trunko;
  2. en loko de apartigo oni faros ĉirkaŭ la nodeto unu noĉon je larĝeco 1 cm;
  3. sur la perimetro de trunko oni faros en la loko de apartigo per akra greftilo 2 ĝis 3 transversajn noĉojn, je longeco 1 ĝis 2 cm, en direkto de la surfaco ĝis la mezo de trunko, kaj poste oni certigos la noĉon en malfermita pozicio helpe de ŝtonoj aŭ tabuletoj.

Kiam ni estos farintaj la noĉojn per kia ajn maniero, ni superŝutos ilin per biohumo, kiu enhavas por kreskaĵo gravajn hormonojn de kresko kaj ĉirkaŭmetos ĉirkaŭ ili muskontorfon, kaj poste ni ĉirkaŭvolvos ilin per polietileno. Ni devas reteni la muskon kaj la torfon en humida stato. Post 1,5 ĝis 2,5 monatoj, laŭ jarsezono kaj aspekto de la kreskaĵo, ekĝermos sub la musko aŭ torfo radiketoj. Nun ni devos apartigi la nodeton de la trunko, nome sub la loko, kie la radiketoj ekĝermis kaj atenteme enplanti en ujon plenigita per teraĵo. Ni samtempe devas atenti, por ke ni ne damaĝu muskajn aŭ torfan ĉirkaŭvolvon. Ni devas la junan kreskaĵon dum la unua semajno, ĝis kiam ties radika sistemo ne firmiĝos, ŝirmi antaŭ malfermita sunspaco kaj trablovo. Ni replantas la kreskaĵon en novan ujon sole unufoje dum la jaro.

Bonsajo kaj konvenaj florpotoj kaj ujoj[redakti | redakti fonton]

Ni povas uzi por bonsajo kiel specialajn platajn ujojn, tiel ankaŭ kutimajn florpotojn el argilo aŭ el artefarita materio. Sed pli bone estas preferi ceramikan ujon. Dum humidigado ni devas memori, ke argila florpoto ensorbas en sin certan kvanton de humidaĵo. Tial devas esti la humidigado de kreskaĵo en argila florpoto pli abunda ol en florpoto el artefarita materio.

Sendepende de la materialo de florpoto, devas esti en ĝi sufiĉe granda dren-aperturo.

Formo kaj volumeno de la ujo dependas de specio de kreskaĵo. La plataj ujoj estas pli bonaj ol profundaj, ĉar ties formo helpas formigadon de plata radika sistemo de bonsajo. La alteco de surfaco de ujo devas egali minimume al la dikeco de trunko. La longeco de ujo devas respondi proksimume al 2/3 de alteco de kreskaĵo. La formo de plata ujo povas esti diversspeca – kvareĝa, rondforma, elipsa, triangula, multangula ktp.

Bonsajo ŝatanta humidecon bezonas esti surverŝata abunde (ekz. mirto) kaj estas pli konvene kulturi ĝin en profundaj ujoj. En ujoj kun alta surfaco ankaŭ kreskaĵoj de vertikala formo aspektas tre efekte.

Ju pli plata ujo estas, des pli multe da akvo bonsajo bezonos dum surverŝado kaj des pli mallongaj ankaŭ la intervaloj estos inter unuopaj surverŝaĵoj.

Por kreskaĵoj florantaj kaj kreskaĵoj kun klaraj aŭ grizverdaj folioj plej bone taŭgas ujoj de klaraj nuancoj. Por bonsajoj kun malhele verdaj folioj kaj ankaŭ por tiuj, ĉe kiuj la malhela trunko kaj ties branĉoj superas super kvanto de folioj, estas konvenaj ujoj de malhele griza, malhele bruna kaj malhele blua koloro. En la unua okazo oni preferas ujojn kolorigitaj per glazuro, en alia okazo devus esti uzeblaj florpotoj sen glazuro.

Plantado[redakti | redakti fonton]

Fine ni do la plantaĵojn kaj tigojn plantas en daŭran argilan ujon. Ĉe plantaĵoj ni apartigas flankajn radiketojn kaj ĉe tigoj tro longajn radikojn pritranĉas.

Dimensio de florpoto aŭ ujo havas grandegan signifon. Ties elekto dependas de la alteco de pedunklo kaj la grandeco de radika sistemo. Se la ujo estos tro granda aŭ tro malgranda, la kreskaĵo neniam kreos optimuman postulatan radikan sistemon. La supra diametro de la ujo devas esti 7 ĝis 12 cm.

Enplantonte ni egaligos la fundon de la ujo kaj surmetos per maldika tavolo de grundo. Ni distiros la radikojn de la plantaĵo kaj tiel ĉi reguligita ni enmetos ĝin en la argilan ujon. Ni surŝutos post tio inter la radiketojn fundamenton de grundo, kiun ni zorgeme egaligos kaj modere alpremos per la fingroj. Kiam la argila poto estas plenigita per la grundo, ni zorgeme estus frapontaj sur ĝi, por ke eventualaj malplenaj lokoj malaperu. En okazo de bezono ni poste iom da teraĵo ankoraŭ aldonos en la ujon. Ni devas lasi por surverŝado inter muro de la ujo kaj kalkano de la kreskaĵo sufiĉan interspacon.

Bonsajo kaj ĝia replantado[redakti | redakti fonton]

En la paso de la unua jaro ni lasas bonsajon libere kreski. Sed dum sekvantaj 5 ĝis 7 jaroj estas jam bezone bonsajon replanti, nome komence ĉiujare kaj poste ĉiun duan jaron.

La replantadon ni realigas kutime printempe. Ĝuste en tiu ĉi periodo bonsajo kapablas facile rezisti al ŝoko pro la replantado, ĉar ĝi ricevas sufiĉon da varmo kaj lumo por bezonata redukto de forto kaj por adapto al nova medio.

Ni devas dum la replantado apartigi ĉiujn malsanajn kaj mortajn radiketojn. Kreskaĵojn kun la malsana radika sistemo oni rekomendas replanti en grundon kun granda enhavo de gruzo. La radika sistemo sekve de supertroa surverŝado aŭ dum alsterkado kutime suferas.

Ni replantas bonsajon jene:

– Ni ĉesos bonsajon proksimume 1 ĝis 2 tagoj antaŭ replanto verŝi, ĉar sekaj radiketoj estas pli facile elpreneblaj el la ujo kaj ili estas pli bone purigeblaj de grundo. En la tago de replanto estas necese anticipe prepari novan ujon, freŝan kaj konvenan grundon kaj ankaŭ bezonatajn ilojn.
– Ni devas la novan ujon lavi, desinfekti kaj zorgeme priverŝi. Ne estas konvene reuzi la malnovan ujon. Ni fermos dren-aperturon en la ujo.

Kiam ni havos ĉion preparita, ni alpaŝos al la replantado. Ni realigos la replantadon rapide, sen malfruiĝo, ĉar la radikoj estas nekutime sentemaj kaj ili ne devas subiĝi al longa agado de aero kaj sunlumo. Estas bezone levi la kreskaĵon, firme teni, per tranĉilo fari ĉirkaŭ la perimetro de ujo, sed atente rilate al la radikoj, tranĉon kaj elpreni la bonsajon el ujo eĉ kun la teraĵo tenanta sur ties radikoj. Ni devas forigi la teraĵon ĉirkaŭ la radikoj je 1/3, kaj nome simetrie en ĉiuj partoj. La maljunajn kaj malsanajn radikojn ni samtempe fortranĉos kaj la sanajn radikojn ni mallongigos je iom. Surfaco de tranĉo ĉe fortaj radikoj devas celi suben. Poste ni ĉirkaŭmetos la fundon de preparita ujo per freŝa grundo. La kreskaĵon ni lokigos en la ujon kun bone dismetitaj radikoj.

Replantante bonsajon en ujo ni devas konservi la sekvantajn regulojn:

  1. Bonsajon ni plantas ĉiam rekte meze de ronda, kvadrata kaj multangula plata ujo aŭ en alta ujo por kaskada aŭ duonkaskada bonsajo.
  2. Bonsajon ni plantas en rektangula kaj ovala ujo ne tute meze, sed iom ekster la mezo kaj malantaŭ linio, kiu kondukas tra la mezo.

Bonsajon de asimetria formo estas bone lokigi al rando de ujo, dum bonsajo de simetria formo lokigi proksime de la mezo.

Radikoj de bonsajo devas esti super la surfaco de teraĵo videblaj, sed ne estas bezone lokigi ilin tro alte.

Bonsajon kun malforta radika sistemo oni rekomendas fiksi en ujo helpe de drato, tratirita tra dren-aperturo de la ujo kaj fiksita sub florpoto per malgranda ligna stangeto.

Post tio, kiam ni lokigos ĝuste la kreskaĵon, ni plenigos la argilan ujon per teraĵo. Por ke pleniĝu malplenaj lokoj en la teraĵo, ni atenteme per la fingroj alpremos la grundon inter la radikoj kaj laŭlonge laŭ la florpoto. Ni atenteme priverŝos la replantitan kreskaĵon per akvo ĝis tiu tempo, ĝis kiam la akvo ne fluos el la dren-aperturo. Ni starigos la florpoton kun la bonsajo sur klare lumigita loko kaj kiel eble plej malproksime de ebla trablovo. Post 4 ĝis 5 semajnoj la bonsajo kreos novan radikan sistemon.

Bonsajo kaj ĝia formigado[redakti | redakti fonton]

Pritranĉado de branĉoj kaj tigoj[redakti | redakti fonton]

Bonsajon estas plej bone pritranĉi printempe aŭ somere, kiam la kreskaĵo eniras en periodon de aktiva kresko. Tiujn bonsajojn, kiuj kreskas en la paso de la tuta jaro, ni povas pritranĉi kiam ajn. sed ni devas memori, ke tia ĉi kreskaĵo estas en vintra periodo tre malfortigita.

Ni pritranĉas la fortajn tigojn oblikve kaj senpere super la burĝono. La malfortajn burĝonojn ni pritranĉas horizontale, en direkto de kresko kaj super la burĝono. La junajn kaj molajn tigojn ni povas pinĉi per ungoj.

Se ni lasos la junan kreskaĵon sen pritranĉado, ĝi kreskos supren kaj ĝi ĉesos branĉiĝi. Por ke ni do devigu la arbeton branĉiĝi, ni devas pritranĉi ĝin al postulata formo kaj alteco de la kreskaĵo. Samtempe la alteco de trunko devas konsisti el ĉirkaŭ 1/3 de alteco de la tuta kreskaĵo.

Ĉe plimulto de bonsajoj ĉiam kiel la unuaj elkreskas burĝonoj sur kapo de la arbo, kiuj ankaŭ destinas vertikalan kreskon de la arbo. Se ni apartigos la burĝonon sur la kapo de arbo, ties funkcio transprenos unu el flankaj burĝonoj, kiu estas lokigita pli alte ol la restantaj. Dum pritranĉado de tigo ni devas konsideri la direkton de kresko, kiun la burĝono montras.

Ni komencas pritranĉi la kreskaĵon jam en tiu stadio, kiam ĝi havas 4 ĝis 5 foliojn. La tigon ni pritranĉas, kiam ĝi havas 1 ĝis 2 foliojn, sed per tio ni haltigas kreskon de branĉo kaj tigo en longecon. Grandan signifon havas lasta lasita burĝono sur la tigo.

Por ĝuste kreskinta bonsajo havas unuvican signifon la linio de trunko kaj branĉoj, kiuj estas vidotaj tra foliaro. Formigante la kreskaĵon estas necese same atenti „negativajn zonojn“ (malplenecoj) inter branĉoj, samkiel formon de trunko. Malgraŭ tio, ke bonsajo devas esti bela kaj harmonia el ĉiuj flankoj, la plej grandan atentemon ja nur allogas ties ĉefa, frunta flanko.

Estas bezone eviti de sekvantaj variantoj de dislokigado de branĉoj:

  • branĉoj en unu alteco unu kontraŭ la alia;
  • grupiĝo de kelke da branĉoj en unu alteco (samtempe la trunko malhavas la branĉojn);
  • kelke da branĉoj, lokigitaj en unu flanko de trunko unu sub la alia;
  • branĉoj, celitaj vertikale supren aŭ vertikale suben.

Antaŭ tio, ol ni apartigos unu aŭ du branĉojn, oni rekomendas kovri la branĉojn per la polmo aŭ folio de papero, por ke ni konstatu, ĉu la fortranĉo de branĉoj vere montriĝos pozitive en la aspekto de kreskaĵo. Ju pli altan kreskaĵon ni planas, des pli multe da tempo la procedo de pritranĉado mem prenas.

Pritranĉado de pino kaj cipreso[redakti | redakti fonton]

Procedo de pritranĉado de bonsajo okazas same kiel ĉe ceteraj specioj de kreskaĵoj, tamen pritranĉado de pino kaj cipreso (Cupressus macrocarpa) havas siajn apartaĵojn.

Juna tigo de pino nomiĝas "kandelo". Sur la finaĵo de "kandelo" formiĝas pinta burĝono kun kvanto de apudaj burĝonoj. Se estas necese malrapidigi kreskon de branĉoj en longecon, ni devas ankoraŭ antaŭ ekkresko de koniferoj per la fingroj pinĉi la fortan "kandelon" mem. Je fino de ĉiu tigo oni lasas 1 ĝis 2 "kandelojn", kiuj mallongiĝas je ¼ aŭ 1/3. Sole sekve de tiuj ĉi disponoj ni povas akiri densan koniferon. Aŭtune oni ĉiam malnovajn "kandelojn" kaj malnovan koniferon pinĉas, nome precipe sur la pinto de kreskaĵo, sur ĉiu tigo oni lasas proksimume 7 ĝi 10 paroj de konifero. Tio ĉi certigos aliron de lumo ankaŭ por la interna parto de arbokrono.

Simila procedo taŭgas ankaŭ por tigoj de cipreso.

Metodo linnan‘[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi metodo de pritranĉado de kreskaĵoj estiĝis fine de la 19-a jarcento en Ĉinio, en urbeto Linnan‘. Inventintoj de tiu ĉi metodo estis monaĥoj de budhisma monaĥejo, kiuj aprezis bizaran kaj nodan formon de arboj, kreskantaj en montaroj, kaj ili decidiĝis ekkulturi kreskaĵojn de simila formo, sed per artefarita vojo, kio sukcesis al ili.

La formigadon de noda bonsajo oni faras per regula pritranĉado de pintaj burĝonoj, kiuj definas direkton de kresko de kreskaĵo.

Kiam la kreskaĵo havos sufiĉe da forto, ni devas fortranĉi ĝian trunketon super tiu ĉi burĝono, kiu definas direkton de kresko. Post ia tempo, kiam la fortranĉita tigo elkreskos kaj denove plifortiĝos, ni denove fortranĉos la tigon super tiu ĉi burĝono, kiu montras jam iom ŝanĝitan direkton de kresko. Oni faras la pritranĉadon kelkfoje, sekve de kio la kreskaĵo akiras interesan kaj naturan aspekton. Principa negativo de tiu ĉi metodo de la formigado de bonsajo apartenas tempo de daŭro (preskaŭ kelke da jaroj) kaj altaj postuloj por lumaj kondiĉoj.

Bonsajo kaj pritranĉado de aeraj radikoj[redakti | redakti fonton]

Multe da tropikaj kreskaĵoj ellasas aerajn radikojn. Sed ne ĉiujn ni devas apartigi. Parton de radikoj eblas direktigi vertikale suben kaj superŝuti per teraĵo. La donita operacio helpos krei bizaran formon de bonsajo.

Bonsajo kaj ĝia formigado helpe de drato[redakti | redakti fonton]

Metodo de formigado de bonsajo helpe de drato estas relative nova. Ĝi aperis nur en la 20-a jarcento. Baza maniero estis antaŭ tio formigado de bonsajo per "fortranĉado", kiu gvidis al postulata efekto nur post paso de multaj jaroj.

Eluzo de drato ebligas krei bizarajn formojn de bonsajo.

Por formigado per drato estas konvenaj ĉiuj trunkoj, branĉoj kaj tigoj, ĝis kiam ili estas ankoraŭ elastaj, sed ili jam komencas fortiĝi. La elstecon de kreskaĵo ni provas permane, sed atenteme, por ke ni ne rompu ĝin. Se bonsajo dum tiu ĉi provo iom rompos, ni devas almeti sur la lokon de rompo pecon de gumo kaj kunligi ambaŭ partojn de kreskaĵo. Ĉiokaze estas pli bone rifuzi la korekton de formo de bonsajo.

La plej favora periodo por korekto de formo de bonsajo helpe de drato estas printempo, kiam fleksigo de branĉoj kaj trunko, kiuj gvidas al ŝanĝo de internaj ĉelaj kunigoj, la kreskaĵo toleras tre bone. Per drato ĉirkaŭvolvataj partoj de kreskaĵo ŝanĝas direkton de kresko kaj ili restas en donita pozicio ankaŭ post tio, kiam ni forigos la draton.

La drato devas esti el aluminio aŭ el kupro. Oni preferas kupran draton, ĉar aluminia drato estas sur malhela ŝelo bone videbla. La drato devus havi 1/3 de longeco de tiu parto de la arbo, kiun ni volas ĉirkaŭvolvi.

Ni devas senpere ĉirkaŭvolvi la draton tiel, por ke unuopaj kaneloj faru kun la ĉirkaŭvolvata branĉo angulon 45°. Samtempe ni observas, por ke ne okazu damaĝigo de ŝelo, foliaro kaj tigoj. Kreskaĵon kun fajna ŝelo ni unue ĉirkaŭvolvos per premita papero kaj nur poste per drato, por ke ni ne vundu la surfacon de kreskaĵo. Se unu drato por alidirektado de kresko kaj formigado de bonsajo ne sufiĉos al ni, ni uzos trankvile ankoraŭ unu. Dum la formigado ni ĉiam per unu mano firme alpremos la draton al la bonsajo kaj per la alia mano ni zorgeme volvas la draton sur la trunkon. Samtempe ĉiun faritan kanelon ni kaptos per la unua mano. La suban finaĵon de la drato ni firme sekurigos ĉe la bazo aŭ sur ĉefa aŭ forta branĉo de la kreskaĵo. Ni volvas la draton direkte de sube supren el la trunko kaj ankaŭ de la trunko ĝis pintoj de grandaj kaj fortaj branĉoj. La branĉoj, kiuj troviĝas kontraŭ si, ni povas ĉirkaŭvolvi per unu drato. Se poste ni volas fleksigi suben aŭ direktigi supren, ni volvas la draton sur la branĉon turnigante en bezonata direkto.

Ni lasos la draton sur la kreskaĵo proksimume de 1 monato sur fajnaj branĉoj ĝis 6 monatoj por la trunko kaj fortaj branĉoj. Se la drato komencos enkreski per la ŝelo, ni devas senprokraste forigi ĝin, senpardone por tio, ĉu la arbeto akceptis la postulatan formon aŭ ne. En mala kazo restas sur la ŝelo cikatroj, kiuj malbonigas eksteran aspekton de bonsajo. Post paso de kelke da semajnoj ni povas ripeti la ĉirkaŭvolvadon.

Forigadon de la drato oni faras en mala direkto ol ĉirkaŭvolvigadon. Sed estas ankaŭ bezone fari tion tre zorgeme, por ke ni ne damaĝigu la kreskaĵon.

Bonsajo kaj ĝia formigado sen drato[redakti | redakti fonton]

Ni povas formigi bonsajon ankaŭ per aliaj manieroj, ekzemple helpe de ŝarĝo aŭ per stangetoj. Por ke ni ne damaĝu la ŝelon de kreskaĵo, ni devas meti sub stangetojn guman submetaĵon.

Bonsajo kaj malgrandigado de dimensioj de iliaj folioj[redakti | redakti fonton]

Iam dimensio de folio ne respondas al malgranda alteco de bonsajo. Ĉiokaze ni devas la foliojn malgrandigi per artefarita maniero.

En periodo de malfrua printempo oni pritranĉas foliojn kaj molajn finaĵojn de tigoj. Sed petioloj de folioj oni lasas sur bonsajo. Bonsajo komencos post tio ĉirkaŭkreski per novaj folioj, kiuj jam havas pli malgrandan dimension.

Ni povas uzi la artefaritan malgrandigadon de folioj nur tiam, se bonsajo respondas al jenaj postuloj:

  • ĝi havas sanan radikan sistemon;
  • tio estas jam plenkreska kreskaĵo kun fina formo;
  • ĝi havas riĉajn foliojn kaj kapablecon doni novajn foliojn;
  • oni kulturas ĝin en bonaj kondiĉoj (sur ombrigita loko kaj dum ĝusta surverŝado).

Bonsajo kaj plifortigo de ĝia trunko[redakti | redakti fonton]

Sen interveno de homo ĉiu trunko mem atingos pli frue aŭ pli malfruenecesan dikecon. Sed ni povas tiun ĉi procedon plirapidigi. Ekzistas kelke de tiuj ĉi manieroj:

1. Por junaj kreskaĵoj:
La unuaj 3 ĝis 5 jaroj ni ĉiujare replantas junajn arbetojn en grandan florpoton kaj kiam tiu ĉi tempo estos pasinta, ni plantas ili en platan ujon. Tio ĉi gvidas al natura plifortigo de la trunko.
2. Por junaj kaj elastaj kreskaĵoj kaj kreskaĵoj sen firma ŝelo:
Proksimume unufoje dum semajno en periodo de aktiva kresko ni movas per la suba parto de trunko en la plej diversajn direktojn, sekve de kio la trunko difektiĝos kaj plifortiĝos.
3. Por kreskaĵoj kun glata trunko:
Suban parton de trunko ni libervole ĉirkaŭvolvas per drato. Kiam la trunko komencos ĉirkaŭkreski per ŝelo, ni forigos la draton. Sekve de tiu ĉi operacio estiĝas tuberoj, kiuj malaperos post 3 ĝis 5 jaroj.
4. En raraj okazoj:
Ĉirkaŭ kolo de radikoj ni firme ligos dratan maŝon lasante ĝin ĝis tiu tempo, kiam ĉesigo de suko, kiu elfluas el la arbo, kaŭzos plifortigon de la trunko. Sed tiu ĉi maniero kondukas al malplifortigo de radikoj.
5. Al plifortigo de la trunko povas gvidi neapartigitaj branĉoj de granda dimensio en la suba parto de arbo, tamen tiu ĉi rapida plifortigo de la trunko kondukos al estiĝo de fajnaj branĉoj.

Bonsajo kaj ĝiaj netradiciaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Alplantado[redakti | redakti fonton]

Por ke tero sub bonsajo aspektu nature, oni alplantas sufiĉe ofte al bonsajo muskojn aŭ herbo. Sed bedaŭrinde en ĉambraj kondiĉoj muskoj kreskas tre malmulte.

En la ĉirkaŭaĵon de bonsajo ni povas lokigi malgrandan peceton de herbo, kiun ni metas sur bazon de la teraĵo kaj regule ni priverŝas ĝin klopodante senĉese konservi ties humidecon. Samtempe estas grave lasi peceton de grundo malfermita, por ke ni povu observi staton de la teraĵo. Dum adekvata temperaturo la herbo komencas kreski. Ni devas regule tondi la herbon, alie ĝi absorbos el la ero ĉiun akvon kaj mineralojn.

Al kelkaj specioj de bonsajoj ni povas aldoni ŝtonojn, gruzon kaj sablon.

Bonsajo kaj ĝia grupa plantado (arbaro)[redakti | redakti fonton]

Por grupa plantado estas plej konvenaj bonsajoj kun malgrandaj folioj, kiujn ni plantas en platan ujon, longa 25 ĝis 40 cm, ovala aŭ rektangula formo. Ni aranĝas arbaran komponaĵon el plenkreskaj, 5 ĝis 10 jaraj kreskaĵoj, plantitaj komune kun la junaj. Ni plantas en unu ujon kreskaĵojn de unu specio kaj de la sama formo. Por dono de natura efekto oni rekomendas elekti malparan nombron de kreskaĵoj, sed malpli ol 10. Ni devas eviti de simetria aŭ rektangula dislokado de kreskaĵoj kaj ankaŭ de enplantado de 2 kreskaĵoj en vicon. Ĉiuj kreskaĵoj devas per la alteco kaj per la aĝo diferenciĝi. Plej bele estas, kiam la plej alta kaj la plej maljuna arbeto havas tiun plej fortan trunkon, kaj la plej malalta kaj la plej juna arbeto la trunkon plej malfortan.

Egajn arbetojn, kutime, oni lokiĝas en meza akso kaj tiuj plej malfortaj arbetoj nur malantaŭe. Krom tio, oni rekomendas planti pli fortajn arbetojn pli supren, super la ceteraj. Tiel ĉi kreiĝas natura tereno.

Por la grupa plantado ni unue ekkulturos unuopajn arbetojn en diversaj ujoj aparte. Enplantonte la kreskaĵojn en unu ujon oni pritranĉos iliajn radikojn nur por tiom, por ke la kreskaĵoj povu lokiĝi proksime unu de la alia. Kiam la komponado kaj la plantado de kreskaĵoj finiĝos, oni faras rezulatajn pritranĉadon de branĉoj. Oni replantas la grupan komponaĵon ĉiun 1 ĝis 2 jaroj. Farante tion ni ĉiam la kreskaĵoj unu post a alia elprenas aparte, pritranĉas kaj replantas en freŝan grundon.

Mankoj de la grupa plantado:

  1. neebleco zorgi pri ĉiu bonsajo aparte.
  2. okaze de malsano de unu bonsajo estiĝas minaco de infekto de la tuta komponaĵo.

Roka plantado[redakti | redakti fonton]

Ni distingas 2 specojn de rokaj komponaĵoj, kiuj kreas diversajn estetikajn efektojn:

  1. plantado de kreskaĵoj sur ŝtonon (ĉiokaze el komponaĵ-centro eliras kreskaĵo).
  2. plantado de kreskaĵoj en kavaĵon en ŝtono (el komponaĵ-centro eliras ŝtono).

Laŭ speco de roka plantado oni metas apartajn pretendojn aŭ por kreskaĵo aŭ por ŝtono.

Bonsajo sur ŝtono[redakti | redakti fonton]

Bonsajo devas havi longajn kaj fortajn radikojn kaj ŝtono devas esti krevinta kaj kun kaneloj, en kiujn eblas lokigi la radikojn. Oni lokigas la kreskaĵon sur ŝtono tiel, por ke la radikoj troviĝu en teraĵo sub la ŝtono. Ni fiksas la kreskaĵon sur la ŝtono kaj la ŝtono ni metas en platan ujon. Ni surŝutos ĉirkaŭ la ŝtono la teraĵon. Ni disigos la radikojn sur la fundo de la ujo kaj superŝutos per la teraĵo. Por ke la radikoj estu senĉese humidaj, ni metos sur la ŝtono polietilenon. Spaco inter la ŝtono kaj la polietileno ni plenigos per sablo konservante tiel humidecon. Post kelke da monatoj, kiam la radikoj sufiĉe elkreksos kaj enradikiĝos en la grundo, ni forigos la sablon kun la polietileno.

Se la radikoj ne havas sufiĉan longecon, por ke ili ĉirkaŭu la ŝtonon kaj atingu ĝis la grundo, ni lokigos la kreskaĵon en pakumon el plastikaĵo aŭ en ligna ujo, kiu konsistas el horizontalaj tabuletoj, kiujn ni povos forigadi. La alteco de pakumo aŭ ujo devas respondi al la alteco de ŝtono, la larĝeco de pakumo aŭ ujo devas esti iom pli larĝa ol estas la larĝeco de ŝtono. En tiaj rezervujoj la radikoj kreskos suben. Ĉiun 2-an aŭ 3-an monaton ni detranĉos de la pakumo strieton kaj ni forigos el la ujo supran vicon de tabuletoj. Ni forigas komune kun ili tavolon de grundo. Samtempe ĉiam montriĝos parto de radika sistemo.

Kiam la radikoj atingos la fundon, ni elprenos la kreskaĵon, dislokigos ĝin sur la ŝtono, kiun ni metos en platan ujon kaj ĉirkaŭmetas per grundo.

Bonsajo kaj ĝia plantado en kavaĵon de ŝtono[redakti | redakti fonton]
Bonsajo

Por plantado de bonsajo ni bezonas belan ŝtonon kun granda kaj evidenta kavaĵo. Ni metos la ŝtonon en la ujon tiel, por ke la kavaĵo estu el flanko, kio aldonos al la komponaĵo interesan kaj asimetrian aspekton. Se estas kelke da kavaĵoj, ni metos la ŝtonon tiel, ke ĉiuj kavaĵoj aperu en antaŭ parto de la komponaĵo.

Okaze de bezono ni povas pligrandigi la kavaĵon helpe de martelo kaj ĉizilo. Ni algluos en la kavaĵon dratmaŝojn, al kiuj ni pli poste alfiksos la kreskaĵon. Ni pritranĉos la radikojn de kreskaĵo ĝis grandeco de la kavaĵo. Por la plantado estas uzata miksaĵo el la samaj partoj de grundo kaj torfo. Ni ŝmiros per tiu ĉi miksaĵo la kavaĵon en la ŝtono kaj poste ni ekplantos en ĝin la bonsajon kaj fiksos al la dratmaŝo. La kavaĵon ni tute plenigos per la grundo.

Sur supran parton de la teraĵo ni metos tavolon de torfo, por ke ni malebligu ellavadon de tero dum surverŝigado. Ni fiksos neokulfrape la torfon per drathoketoj aŭ alfiksaĵoj. La ŝtonojn ni metas en platan ujon.

Ni povas plenigi la ujon per akvo, kio kreos impreson de "mini lageto", kaj pleje ankaŭ plialtigos la humidecon de aero.

Ni ne replantas bonsajon en la ŝtono. Ĉiujare suprajn tavolojn de la malnova grundo en la kavaĵo ni interŝanĝos kun la nova. Ni surverŝas ĝin tre atenteme.

Bonsajo kaj terena plantado[redakti | redakti fonton]

Diference de la arbara komponaĵo dominas en pejzaĝa komponaĵo malkovrita spaco, la t.n. valo, arbarhakejoj, herbejoj. Ni plantas bonsajojn en platan ujon, de ovala aŭ rektangula formo, ne tro proksime unu de la alia metante inter ili ŝtonojn. Oni rekomendas eluzi kreskaĵojn kun malgrandaj folioj kaj mallonga konifero. En unu ujon ni plantas kreskaĵojn de unu specio en aĝo de 2 ĝis 5 jaroj.

Elektante ŝtonon ni konservas la jenajn postulojn:

  1. ĉiuj ŝtonoj de unu komponaĵo devas esti de la sama speco, sed de diversa dimensio;
  2. ni preferas ŝtonojn de natura aspekto, t.e. krevintajn, kun tranĉaĵoj kaj kun desegnaĵo;
  3. unue ni metas la plej grandan ŝtonon;
  4. ni metas ŝtonojn per pli interesa flanko antaŭen kaj iom ni surŝutos ilin per grundo, por ke ili aldonu al la komponaĵo naturan aspekton de pejzaĝo;
  5. ŝtonojn nek kreskaĵojn ne estas konvene meti en riveron;
  6. se ŝtonoj renkontiĝas kun kreskaĵo, dislokigi ilin al pli proksima meza akso;
  7. se ŝtonoj bildigas dorson de monto aŭ montaro, ni dislokigos ilin sur malantaŭa ebenaĵo;
  8. ne elekti paran nombron de ŝtonoj kaj eviti de ilia simetria dislokigo, kio rilatas ankaŭ al kreskaĵoj.

Ni replantas tiuj ĉi pejzaĝajn komponaĵojn ĉiun duan jaron.

Kiel ĝuste aĉeti pretan bonsajon[redakti | redakti fonton]

Bonsajo kaj ĝia kulturado estas pretendema laboro, postulanta certajn kutimojn. Per malĝusta decido aŭ pli malfrua surverŝaĵo ni povas klopodon de kelke da monatoj aŭ eĉ jaroj tute neniigi. Krom tio, la rezultojn de propra laboro ni ekvidos nur post longa tempo. Por ke ni havu bonsajon laŭ nia imago tute preta, ni bezonas minimume 4 ĝis 5 jaroj. Tiom da tempo estas bezone tial, por ke forta trunko havu tempon por kreiĝi. Ĉiuj ĉi kaŭzoj devigas nin, por ke ni prefere aĉetu jam maturiĝantan bonsajon, kiu estas preskaŭ preta.

Ekzistas du variantoj de aĉeto de bonsajo:

  1. aĉeto de preta arbeto en aĝo 2 ĝis 3 jaroj, kiun ni poste pritranĉas kaj replantas en platan ujon.
  2. aĉeto de preta bonsajo.

Aĉetante kutiman ĉambran kreskaĵon ni atentas ecojn por formigado de bonsajo bezonaj:

  1. belega arbokrono;
  2. forta trunko;
  3. bona radika sistemo;
  4. sana aspekto de kreskaĵo.

Aĉetante bonsajon ni ekcelu nian atentemon precipe al:

  1. bonan radikan sistemon;
  2. sanan aspekton de bonsajo;
  3. formon kaj eksterajn preferencojn de bonsajo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]