Poto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝenerale, poto estas vazo farita el diversaj materialoj por enteni ion. Poton destinitan por kuirado oni nomas kuirpoto, kaj poton destinitan por kultivado de ornama planto oni nomas florpoto. La materialoj plej uzataj por elfari potojn estas metalo kaj argilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri poto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. 
  • Citaĵo
     Havu poton malgrandan, sed mem estu granda. 
  • Citaĵo
     Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota. 
  • Citaĵo
     Kia la poto, tia la kovrilo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [www.eventoj.hu/steb/vortaroj/potoj.rtf Potoj] - Plurlingva vortaro pri potaj kaj potistaj vortoj - (en formato "RTF")