Pol Pot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pol POT (Saloth Sar) (19281998).

Prezidanto de la registaro de „Demokrata Kampuĉeo“ kaj unu el la plej sangaj ultramaldekstranaj diktatoroj en la historio. Enkadre de „reformoj“, kiuj en spirito de maoismaj idealoj estis enpraktikigontaj pure agrikulturan kaj aŭtarcian komunisman socion, li kulpigis morton de minimume unu miliono da kamboĝanoj.

Pol Pot – propranome Saloth Sar – naskiĝis la 19-an de majo de 1928. Junaĝe li fariĝis samideano de Ho Chi Minh kaj dum la dua mondmilito li aniĝis en lian Komunisman Partion de Hindoĉinio. Ekde la jaro 1949 li studis en Parizo kaj li revenis en la patrujon kiel instruisto. En la jaro 1963 li foriris norden de Kamboĝo, li fariĝis signifa faranto de la komunisma partio kaj li organizis taĉmentojn de „Ruĝaj Kmeroj“, kiuj en la jaroj 19681975 gvidis helpe de vietnamaj partizanoj civitanan militon kontraŭ registaro en Pnom-Peno. En la jaro 1975 Ruĝaj Kmeroj detronigis por-usonan reĝimon de generalo Lon Nol kaj Pol Pot en aprilo de la sekvanta jaro fariĝis prezidanto de la registaro de la nove proklamita Demokrata Kampuĉeo.

Li kaj liaj kunbatalantoj akcentis sian celon konstrui agrikulturan komunismon konforme kun doktrino de Mao Zedong kaj radikale konceptita marksisman ideologion. La nova socio devis esti tute aŭtarcia kaj internacie izolita. Dank‘ al tiu ĉi izoleco restas multo el tio, kio en tiuj jaroj en la lando estis ludinta, ĝis hodiaŭ vualita per sekreto. Nur tio estas certa, ke ĉefaj iloj de Ruĝaj Kmeroj estis teroro kaj genocido, kies viktimoj fariĝis minimume unu miliono da personoj. Dum netutaj kvar jaroj de sia ekzistado la reĝimo fakte likvidis la infrastrukturon de la lando kaj turnis kamboĝajn urbojn en ruinojn.

Fatala turnopunkto, kiu antaŭsignis falon de Pol Pot, estis limregiona konflikto kontraŭ Vjetnamio el la jaro 1977. La reciproka malamikeco inter iamaj aliancanoj ekkondukis en januaro de 1979 en invadon de vjetnamiaj soldataroj, kiu forpuŝis Ruĝajn Kmerojn en montarojn en tajlanda limo. La grave spertigatan landon, kiu en la paso de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento perdis pro kulpo de malsanoj, malsatmortigado, militoj kaj genocido ĉirkaŭ 3,5 milionoj da loĝantoj, atendis plua etapo de konflikto. Kontraŭ la registaro, surtronigita de vjetnamianoj, kuniĝis reprezentantoj de ĉiuj ĝisnunaj reĝimoj kaj en la jaro 1982 ili destinis ekzilan „koalician registaron de demokratia Kamboĝo“ dum ĉeesto de Pol Pot, kiu estis hejme en neĉeesto kondamnita al mortpuno. En la jaro 1985 Pol Pot anoncis, ke li rezignas pri la gvidado de Ruĝaj Kmeroj kaj plu li retenos nur „konsiligan voĉon en armeaj demandoj“. Kvin jaroj post tio li eksaniĝis el la ekzila registaro.

Dum la plenaj 90-aj jaroj Kamboĝo travivis komplikan periodon karakterizata de alternoj de registaroj kaj politikaj sistemoj. Eĉ ne Ruĝaj Kmeroj intencis senreste rezigni pri influo al agado en la lando. Sporade ili koneksiĝas en la politikan vivon, sed dume ili senĉese lasas malfermita eblecon de armita rezisto kontraŭ la ekzistanta reĝimo kaj ĉe thailandaj limoj ili tenas siajn armeajn tendarojn. En unu el ili mortis ankaŭ ilia longjara gvidanto Pol Pot. Tiel okazis la 15-an de aprilo de 1998.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]