Franklin D. Roosevelt
| Franklin Delano Roosevelt | |
Franklin D. Roosevelt en 1933 |
|
|
|
|
| En funkcio: 4-a de marto 1933 – 12-a de aprilo 1945 |
|
| Vicprezidento | John N. Garner (1933–1941), Henry A. Wallace (1941–1945), Harry S. Truman (1945) |
|---|---|
| Antaŭulo | Herbert Hoover |
| Sekvanto | Harry S. Truman |
|
|
|
| En funkcio: 1-a de januaro 1929 – 31-a de decembro 1932 |
|
| Antaŭulo | Alfred E. Smith |
| Sekvanto | Herbert H. Lehman |
|
|
|
| En funkcio: 1913 – 1920 |
|
| Prezidento | Woodrow Wilson |
|
Membro de Senato de Novjorko
|
|
| En funkcio: 1-a de januaro 1911 – 17-a de marto 1913 |
|
| Balota distrikto | Dutchess County |
|
|
|
| Naskiĝo | 30-an de januaro 1882 en |
| Morto | 12-an de aprilo 1945 en |
| Nacieco | usonano |
| Politika partio | Demokrata |
| Edzo/ino | Eleanor Roosevelt |
| Alma mater | Universitato Harvard |
| Religio | Usona episkopa eklezio |
| Subskribo | |
Franklin Delano ROOSEVELT /[ˈfɹæŋklɪn ˈdɛlənoʊ ˈɹoʊzvɛlt]/ (naskiĝis la 30-an de januaro 1882, mortis la 12-an de aprilo 1945), ofte konata de la mallongigo FDR, estis la tridek-dua Prezidento de Usono. Li estis centra figuro de la 20-a jarcento dum tempo de mondvasta ekonomia krizo kaj monda milito. Voĉdonita kvaroble kiel prezidento, li servis ekde 1933 al 1945 kaj estas la nur usona prezidento servanta pli ol du oficperiodojn. Franklin D. Roosevelt kaj Theodore Roosevelt estis kvinaj kuzoj, sed amikoj. Franklin edziĝis Eleanor Roosevelt en 1905, kiu estis la orfa nevino de Theodore.
Dum la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj, Roosevelt kreis la "New Deal" ("Nova Interkonsento") por provizi helpon por senlaboruloj, plibonigi la ekonomion, kaj reformi la ekonomian kaj bankadajn sistemojn. Sub lia administrado, li starigis plurajn agenciojn kiuj ankoraŭ havas profundajn efikojn en usona komerco hodiaŭ, inkluzivante Federal Deposit Insurance Corporation (FDIC, "Federala Depona Asekura Korporacio"), Tennessee Valley Authority (TVA, Tenesia Valo-Aŭtoritato), Securities and Exchange Commission (SEC, Komisio por Garantiaĵoj kaj Interŝanĝaĵoj), kaj la usona sistemo de Sociala sekureco.
Dum Britio batalis la Akso-landojn, Roosevelt provizis asiston Lend-Lease ("prunti-lui") al Winston Churchill antaŭ Usono formale eniris la Duan Mondmiliton en decembro 1941. En Usono, li starigis prez-reguladojn kaj porciolimigadon. Post la atako kontraŭ Pearl Harbor de la aerarmeo de Japanio, kaj post la deklaro de milito kontraŭ Usono de Nazi-Germanio kaj Itala reĝlando, Roosevelt ordonis enprizonigadon de usonanoj de Japanio, Germanio, kaj Italio.
Roosevelt estris Usonon kiam ĝi iĝis la "Arsenalon de Demokratio". Roosevelt, laboranta apude kun lia peranto Harry Hopkins, helpis usono esti la ĉefa provizanto de armiloj kaj mono de la Aliancanoj. Usono havis plivastigadon de industrio, la atingo de plena laborado, kaj novaj labor-eblecoj por afrik-usonanoj kaj virinoj. Dum la Aliancanoj atingis venkon, Roosevelt grave rolis formante la postmilitan mondo, ĉefe pro la Jalta konferenco kaj kreado de la Unuiĝintaj Nacioj. Poste, la Aliancanoj, kune kun Usono, venkis Germanio, Italio, kaj Japanio.
Roosevelt naskiĝis en Hyde Park, Nov-Jorkio. Li estis tre populara prezidento dum la granda depresio kaj la Dua mondmilito. Li estis 185 cm alta kaj pezis 82 kg. Ekde 1921 li suferis pro poliomjelito. Li uzis la radion por dissendi siajn mesaĝojn. Lia edzino estis Anna Eleanor Roosevelt, kaj la paro havis kvin gefilojn. Roosevelt estis episkopano.
Roosevelt mortis en 1945, 63-jaraĝa, en Warm Springs, Georgio, dum sia kvara administrado.
Dum lia administrado (1933-1945) okazis;
- 1933 La Banka Krizo - 5000 bankoj fiaskis, Roosevelt diris, "Nur timinda estas timsento mem."
- 1933 Forlaso de la Ora Normo
- 1933-1935 La Nova Konsento - leĝoj por rekonstrui la usonan ekonomion
- 1933 Revoko de la Prohibicio
- 1936 La Bona-Najbara Politiko - nova politiko kun Latin-Ameriko
- 1939 Leĝo de Hatch
- 1941, la 7-an de decembro - Atako de Japanio je Pearl Harbor, Havajo - Usono envenis la Duan Mondmiliton.
- 1945, la 11-an de februaro - La Konferenco kun Churchill kaj Stalino en Jalto.