Josip Broz Tito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Josip Broz Tito
Josip Broz Tito

Marŝalo Josip Broz Tito en 1971 en Usono


En funkcio:
14-a de januaro, 1953 – 4-a de majo, 1980
Antaŭulo Ivan Ribar
Sekvanto Lazar Koliševski

En funkcio:
29-a de novembro, 1945 – 14-a de januaro, 1953
Sekvanto Petar Stambolić

En funkcio:
1-a de septembro, 1961 – 10-a de oktobro, 1964
Sekvanto Gamal Abdel Nasser

Naskiĝo 7-a de majo 1892
en Kumrovec, Kroatio-Slavonio, Aŭstrio-Hungario
Morto 4-a de majo 1980
en Ljubljana, SR Slovenio, SFR Jugoslavio
Nacieco jugoslavo
Politika partio Ligo de komunistoj de Jugoslavio
Edzo/ino Pelagija Broz (geedziĝintaj kaj divorcitaj)
Jovanka Broz (geedziĝintaj)
Religio ateisto
v  d  r
Information icon.svg
Josip Broz Tito
Naskiĝo: 7-a de majo 1892
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Kumrovec, Kroatio-Slavonio, Aŭstrio-Hungario
Morto: 4-a de majo 1980
en Flag of SFR Yugoslavia.svg Ljubljana, SR Slovenio, SFR Jugoslavio
Soldata kariero
Rango: Marŝalo de Jugoslavio
Tempo de deĵoro: 1941 - 1980
Deĵoris en: SFRJ
Komandis al: Komandanto de Partizanoj de Jugoslavio
Jugoslava Popola Armio
Militoj: Unua mondmilito
Dua mondmilito
Medaloj: Tito's Ribbons.png
v  d  r
Information icon.svg

Josip Broz, alinomita (marŝalo) Tito (naskiĝis la 7-an de majo 1892 en Kumrovec, mortis la 4-an de majo 1980 en Ljubljana) estis jugoslavia politikisto, li venis el kroata-slovena kamparana familio.

La juna Tito, kiam li ĉ. 1910 laboris kiel metallaboristo, aliĝis al la socialista movado en la Kroata Zagreb. Dum la Unua mondmilito li alvenis kiel militkaptito en Rusio, kie li travivis la Oktobro-revolucion kaj transiris al la komunismo. En 1920 Tito revenis al Jugoslavio. En 1928 li fariĝis sekretario de la (malpermesita) Komunista partio de Zagreb, kaj trapasis kvin jarojn en la prizono. Post tio li fariĝis membro de la Politburo, kaj en 1937 ĝenerala sekretario de la partio, en kiu li, komisiite de la Komintern, komencis labori je la reorganizado de la partio.

MMII kaj partizanbatalo[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua mondmilito Tito en 1941 batalis kontraŭ la germanaj kaj italaj entruduloj, kaj ankaŭ kontraŭ enlandaj kontraŭuloj. Kvankam la promesita helpo de sovet-rusio ne tuj venis, Tito kiel gvidanto de la rezistaro finfine sukcesis venki, ankaŭ per okcidenta diplomatia kaj armea subteno. En propra lando li ŝajne estis akceptebla persono, ĉar li promesis al la diversaj etnaj grupoj de Jugoslavio altan gradon da aŭtonomio.

Laŭ la brita brigadogeneralo Fitzroy Maclean, li dum la Dua mondmilito estis paraŝutigita en Jugoslavio kaj konis Titon de proksime, lia kromnomo referencis al lia maniero de komandi. Li faris tion koncize kaj forte per diri "Vi tion, vi tion". En la serbokroata tio estas: "Ti to, ti to".

'Jugoslavia Tria Vojo'[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko de Soveta Unio, Josip Broz Tito, 1982 (Michel № 5151, Scott № 5019)

Post la Dua mondmilito Tito (ekde 1945 premiero, kaj ekde 1954 prezidento) rapide akiris la aŭtokration en la Komunista partio. La unuaj tri jaroj de lia regado Tito enkondukis kolektivigojn kaj aliajn aranĝojn kiuj ne malsuperis tiujn de la Sovet-Unio. La sekreta servo, OZNA spuris en la stratoj al faŝistoj, kunlaborantoj, eks-Ustaŝoj kaj eks-Ĉetnikoj. En tiuj jaroj oni rigardis Titon kiel la plej fidela adepto de Stalin.

En 1948 okazis rompiĝo kun la Sovet-Unio, i.a. pro malkonsento de opinio kun Stalin. Kiam Stalin obstine persistis ke Jugoslavio liberiĝis dank’ al la Sovet-Unio, Tito diris ke Jugoslavio liberigis sin mem. Ankaŭ Tito ne samopiniis pri la ekonomiaj aranĝoj kiujn Stalin klopodis apliki en la orienta bloko, kaj kiuj vere estis bonaj por la Sovet-Unio, sed ne por Jugoslavio. La vera ofendiĝo estis la propono por unuiĝi kun Bulgario kaj Albanio. La ideo ke orientblokaj landoj mem povis fari tion sen konsento de Stalin estis por Moskvo absurda, kaj Stalin klopodis haltigi la landojn. Hoxha de Albanio kaj Dimitrov de Bulgario konfesis sian eraron, sed Tito daŭre rezistis Moskvon.

La fakto ke Jugoslavio sin poste povis firmteni, kontraŭ la premo de la orienta bloko, kaj interne de la komunismo daŭrigis iri en propran direkton, multe plifortigis la prestiĝon de Tito en propra lando kaj eksterlando. Kiam li en 1950 proklamis memregadon de la laboristoj en Jugoslaviaj kompanioj, li kreis per tio antimodelon kontraŭ la stalinismo. La OZNA nun sendis la adeptojn de Stalin al koncentrejoj.

Senalianca Movado[redakti | redakti fonton]

En la internacia politiko Tito strebis al ‘senbloka’ pozicio por Jugoslavio. La estis unu el la inaciatintoj kaj inspirintoj de la konferencoj de la Senalianca Movado, akceptis ekonomian subtenon de ĉiuj flankoj kaj ne nur kontraŭis la ideologiajn pretendojn de Ĉinio kaj Albanio, sed ankaŭ kritikis la Sovet-Rusian agadon en Hungario (1956) kaj Ĉeĥoslovakio (1968). En propra lando Tito kontraŭbatalis i.a. la opozicion de Djilas kaj Ranković.

Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj la problemo de etnaj kaj ideologiaj kontrastoj denove leviĝis en Jugoslavio. Tito reagis unuflanke per purigado en la partio kaj aliflanke per la en 1974 proklamita federacia konstitucio, en kiu la dominanta pozicio de Serbio iomete estis limigita per fakta egalrajtigo de la aŭtonomaj provincoj Kosovo kaj Vojvodino al la ses respublikoj. Samtempe li severe agis al siaj oponantoj.

Morto de Tito kaj la federacio[redakti | redakti fonton]

Tito mortis je la 4-a de majo 1980. Li eniris la historion kiel komunista gvidanto kiu kapablis halti la komunistan marŝon al la okcidento: li malgluis sian landon de la orienta bloko, sekvis sian propran vojon kaj donis al la komunismo en Jugoslavio propran staturon. Li elkreskis de partizangvidanto al respektata politikisto. Kiel dumviva prezidento Tito diktatore regadis, tio ebligis al li subpremi malkvieton kaj ŝtopi la buŝon al politikaj kontaŭuloj por dekoj da jaroj. Post la morto de Tito ideologiaj kaj subhaŭtaj etnaj tensioj kondukis al perfortaj konfrontadoj: montriĝis ke lia vivolaboro estis vana laboro. Ekde 1986, kiam la naciismo en Serbio venkis, la diversaj respublikoj disiĝis. Finfine tio kondukis al la disfalo de la jugoslavia ŝtatfederacio.

Tito kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ Esperanto en Perspektivo, Tito iam "lernis la Internacian Lingvon kaj ofte esprimis sin favore al ĝi"; li estis alta protektanto de la UK 1953 en Zagrebo kaj de la UK 1973 en Beogrado (p. 382 kaj 646).

La libro Pri internacia lingvo dum jarcentoj de Isaj Dratwer citas lin sur p. 215 per la sekvaj vortoj:

Mi lernis Esperanton en malliberejo. Mi lernis Esperanton, sed dum mallonga tempo. La lernado estis facila. Mi komprenas bone, nur se vi malpli rapide parolas. Mi jam legis sufiĉe bone, sed ne havis okazon konversacii. Esperanton mi efektive lernis nur dum kelkaj monatoj kaj, mi devas konfesi, mi lernis ĝin tre facile.

(Fonto laŭ Dratwer: Vladimir Dedijer, Josip Broz Tito. Aldono de Peter Zlatnar. Ljubljano, 1954, p. 514, 515, 517)

La aserto, ke Tito ĉiam parolis Esperanton kun la aŭstria prezidento Franz Jonas, estas verŝajne nur fantaziaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Josip Broz Tito » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]