Marŝalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marŝalo (latine: Marscalcus aŭ Marescalcus campi) aŭ Kampmarŝalo estas en diversaj armeoj la plej alta rango super Generalo.

La plejmulto de la armeoj kiuj ankoraŭ havas marŝalojn nomumas dum paco neniun armeanon je tiu rango. La kontraŭparto de marŝalo ĉe la mararmeo estas la Grandadmiralo (germane: Großadmiral) aŭ flotadmiralo (angle: Admiral of the Fleet).

En Usono, marŝalo estas ankaŭ nemilita titolo de speciala federala policano. En frua okcidenta Usono, marŝalo estis vojaĝanta policano simila al ŝerifo, sed protektis plurajn urbetojn.

Origino[redakti | redakti fonton]

La vorto marŝalo verŝajne deriviĝis de la malnovgermana mahr (= ĉevalo) kaj shalc (= servisto). Origine do ĉevalservisto, pliposte ĉevalestro kiu prizorgis la ĉevalojn kaj dum militiroj la trajnojn en la nomo de la monarko. Ankaŭ ekzistas franca, preskaŭ identa, derivo. La vorto Maréchal estus derivita de "mare" (ĉevalino aŭ ĉevalo) kaj scale (servisto).

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]