Latina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg"Latina" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Latina (apartigilo).

Latina lingvo
Parolata en Vatikano
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Vatikanurbo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 la
  ISO 639-2 lat
  SIL LTN
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

Latino, estas italika lingvo, kiu estis orginale parolata en la areo de antikva Romo. Ĝi ankaŭ estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la katolika eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, kreante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj dum la renesanco, latino fariĝis pli ĝuste kaj klasike parolata laŭ la modelo de Cicerono.

Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Julio Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono kaj Linnaeus. Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.

Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en okcidento kaj de la katolika trenta meso. Pro la graviĝo de presarto kaj naciaj aspiradoj ekde la deksesa jarcento la latina en longa procezo perdis iom post iom la funkcion de interlingvo. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton aŭ por la nomado de ĵus malkovritaj bestoj. Nur Vatikano kaj la katolika eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la dua Vatikana koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. Uzadon de la latina kiel viva lingvo liturgie kaj ĉiutage ankaŭ en niaj tagoj proponas la usona Familia Sancti Hieronymi.

En la mezepoka kaj renesanca okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla havas similan rolon hodiaŭ).

Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la angla lingvo.[mankas fonto]

Historio[redakti | redakti fonton]

La etapoj de latino:

Skribo kaj elparolo[redakti | redakti fonton]

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas") estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.

Historio de la latina alfabeto[redakti | redakti fonton]

La latina alfabeto devenas de la greka alfabeto ne rekte, sed per la etruska alfabeto. Komence la latina alfabeto estis: ABCDEFZHIKLMNOPQRSTVX. Oni vidas ke estas tri literoj por la sama sono /k/: C, K kaj Q, tio devenas de la fakto ke la etruska lingvo, kiel semidaj lingvoj havis malsamajn fonemojn por guturala surda sono, sed la latina havis nur unu fonemon /k/ kvankam kun tri alofonoj, sekve oni uzis C antaŭ A, K antaŭ E kaj I kaj Q antaŭ U kaj O, sed ne estis speciala litero por reprezenti la fonemon /g/, kiu ne ekzistis en la etruska; alie S kaj Z reprezentis la saman fonemon /s/. Finfine, en la 3-a jarcento a.K., oni reformis la alfabeton kaj ĝi restis tiel:

ABCDEFGHILMNOPQRSTVX.

Kiam en la mezo de 2-a jarcento a.K., Romo konkeris grekajn urbojn, oni prenis grekajn literojn K, Y kaj Z. Z ne reprezentis plu /s/, kiel antaŭe, sed /dz/. Kaj aperis finfine la "klasika" latina alfabeto.

Elparolo[redakti | redakti fonton]

Kompreneble oni ne scias kiel prononcis la romianoj, ĉar en tiu tempo ne estis sonaparatoj. En la fino de 19-a jarcento, la katolika eklezio kreis oficialan elparolon bazita sur la itala lingvo. En multaj protestantaj landoj estis reago kaj oni intencis krei "sciencan prononcon" de la latina.

La lingvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrita elparolo. En 1956 la unua "Congrès International pour le Latin Vivant" (Internacia Kongreso por la Viva Latino) aprobis rezolucion, kiu rekomendis la nuran uzon de "restaŭrita elparolo" en Eŭropaj nereligiaj lernejoj. Tiel, multaj eŭropanoj, kiuj lernis latinon en lernejo post tiu kongreso, pensas ke ĝi estas la nura "vera" elparolo de la latina, sed ĝi estas nur konvencia elparolo, kun ia scienca bazo, sed tre diskutinda.

En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo; ili nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).

Restaŭrita prononco

  • ae [ae̯]
  • au : [au̯]
  • c : [k]
  • ch : [kʰ]
  • g : [g]
  • h : [h]
  • i : [i]/[j]
  • m : [m]
  • oe [oe̯]
  • ph : [pʰ]
  • qu : [kʷ]
  • r : [ɾ]
  • s : [s]
  • th : [tʰ]
  • u : [u]/[w]
  • x : [ks]
  • y : [y]
  • z : [dz]

Ekzemple, la literoj v kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). Sed en "VVA" la prononco de unua "V" estas vokala, ne eblas la prononco /ŭŭa/ sed du silaba /u'ŭa/, alie en "SILVANVS", la lasta V esta klare vokala: /nus/, sed la unua V eble estas vokala aŭ duonvokala: /sil'ŭa'nus/ aŭ /si'lu'a'nus/, klare la prononco /si'lu'a'nus'/ ne taŭgas, sed la sistemo proponita ne klarigas kiel V estas vokalo aŭ duonvokalo.

La restaŭrita prononco pretendas reprodukti la klasikan prononcon, t. e., la prononco de la tempo de Kikero, sed ĝi miksas prononcojn tre malproksimajn en la tempo. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "malĝustan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe. Sed OE kaj AE evoluis al [e] antaŭ la klasika erao, kiel oni povas vidi en grafitoj de Pompeo, sekve la prononco [ajdes] por [aedes] estas arkaisma, ne klasika, kvankam la "restaŭrita prononco" diras la malon. En la klasika erao, eble oni prononcis ankoraŭ la C kiel /k/, sed tute ne plu AE kaj OE kiel diftongoj.

La elparolo de c laŭ la restaŭrita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elparolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)

Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.

En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Alie, oni povas ekspliki la originon de vortoj kiel Kaiser en la germana lingvo, nerekte el la parolata latina, sed el la skriba formo, sekve oni ne povas rigardi la evoluon de latinaj vortoj en nelatinaj lingvoj kiel helpaj, ĉar la latina ĉiam restis kiel skriba lingvo, eĉ en landoj kie neniu parolis ĝin.

Akcento[redakti | redakti fonton]

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat]. La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Specimeno[redakti | redakti fonton]

Pater Noster (Patro Nia)

Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.

Bildogalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]