Julio Cezaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio Cezaro
Konsulo de Romia Respubliko
Busto de Julio Cezaro (100-44.a.K.) en Nacia arkeologio muzeo en Napolo
Busto de Julio Cezaro (100-44.a.K.) en Nacia arkeologio muzeo en Napolo
Regado de 49 a.K. ĝis 44 a.K.
Ceteraj titoloj Diktatoro
Persona informo
GAIVS IVLIVS CAESAR
Divus Julius
Naskonomo CAIVS•IVLIVS•CAESAR•IV
Naskiĝo 12-a de julio 100 a.K.
en Romo
Morto 15-a de marto 44 a.K.
en Romo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per hemoragio vd
Mortigita de Publio Servilio Kaska • Decimo Junio Bruto Albino • Lucio Tilio Cimbro • Kajo Kasio LonginoMarko Bruto vd
Tombo Romo
Religio Romia religio vd
Lingvoj latinaantikva greka vd
Loĝloko Romo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Partio populares vd
Familio
Dinastio Julioj-Cezaroj • Julia-Klaŭdia dinastio vd
Patro Gaius Iulius Cæsar
Patrino Aurelia Cotta
Gefratoj Julia Major • Juliino la Juna vd
Edz(in)o Cornelia Cinna minor 84 a.K.68 a.K.
Pompeia 68 a.K.63 a.K.
Calpurnia Pisonis 59 a.K.44 a.K.
Amkunulo Servilia • Kleopatro • Tertulla • Eunoë • Mucia Tertia • Cossutia • Lollia • Postumia • Sempronia • Pomponia • Clodia • Postumia • Mamurra • Nikomedo la 4-a • Nysa vd
Infanoj Julia
Caesarion
Aŭgusto Cezaro
Profesio
Okupo oratoro • memuaristo • reganto • Ancient Roman historian • poeto • Romia pastro • Romia politikisto • Ancient Roman military personnel • politikisto • militestro • verkistohistoriisto vd
Verkado
Verkoj De Bello Gallico ❦
Commentarii de bello civili vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julio Cezaro (latine ĉe naskiĝo: CAIVS•IVLIVS•CAESAR•IV, ĉe morto: IMPERATOR•CAIVS•IVLIVS•CAESAR•DIVVS, Gaius Iulius Caesar [GAjus JUlius KAJsar]; naskiĝis la 12-an13-an de julio 100 a.K. en Romo, mortis la 15-an de marto 44 a.K.[1] samloke) estis romia militestro kaj politikisto kaj unu el la plej potencaj homoj de la antikva historio. Li ludis gravan rolon en la procedo de la malapero de la romia respubliko kaj ĝia transformo, kiel deantaŭe, al monarkio.

Komence de sia kariero li kun Kraso kaj Pompeo kreis la unuan triumviraron, kiu dum pluraj jaroj dominis la romian politikon. Lia aparta destino markis la romian mondon kaj la universalan historion: ambicia kaj brila, li apogis sin al la "plebanoj" por grimpi la politikan ŝtuparon; stratego kaj taktikisto lerta li antaŭenpuŝis la romiajn landlimojn ĝis la rivero Rejno kaj la Atlantiko konkerinte Gaŭlujon, poste li utiligis siajn trupojn por akiri la kontrolon de la ŝtato. Sekve li nomumis sin mem dumviva diktatoro kaj ekis ampleksajn reformojn de la romiaj socio kaj konstitucio.

En la jaro 44 a.K. li estis murdita en atenco pro konspiro de senatanoj, esperantaj restarigon de la respubliko. Sed ilia ago nur startis novan cirklon de enlandaj militoj, kies fina venkinto, nome la adoptita filo de Cezaro Oktavo, sekve oficialigis la Romian Imperion.

En 42 a.K., du jarojn post la murdo de Cezaro, la senato proklamis lin oficiale kiel unu el la romiaj dioj.

Multo el la vivo de Cezaro estas konata el liaj propraj libroj Komentarioj pri la gaŭlia milito kaj Komentoj pri la enlanda milito, kiuj ankoraŭ nuntempe estas ofte legataj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Deveno kaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Cezaro devenis el malnova roma familio nomata Julidoj (latine gens Iulia), kiu deduktis sian originon de Julo, filo de la troja heroo Eneo, kiu estis laŭlegende filo de la diino Afrodito. Tamen, laŭmezure de la roma nobelaro, malgraŭ sia patricia deveno, la familio estis nek riĉa nek influhava kaj nur malmultaj familianoj rimarkiĝis politike. La patro de Cezaro, Gaius Julius Caesar la pli aĝa, atingis nur postenon de pretoro; Aurelia Cotta, la patrino, devenis de pli potenca familio, kiu donis al la respubliko multajn konsulojn. Fratinoj de Cezaro, nome Julia major kaj Julia minor, edziniĝis al senatoroj. Julia Minor iĝis la avino de Oktavio, la posta imperiestro Aŭgusto Cezaro. Kelkaj membroj de la familio fariĝis konsuloj aŭ cenzoroj kaj onklino de Cezaro, Julia, edziniĝis al la militestro Kajo Mario, kiu venkis la teŭtonojn kaj la cimbrojn.

Pri la infanaĝo de Cezaro ne estas multo konata, ĉar la komencaj ĉapitroj de liaj biografioj de Suetonio kaj Plutarko estis perditaj.

Koncerne personajn ecojn, onidire Cezaro estis afabla en mieno, donacema en mono, sed tre ruza en menso. Lia afableco kaj donacemo ofte estis velura ganto sur mano el fero. Tio trompis Pompeon kaj multajn romanojn, sed ne Ciceronon kaj Katonon, kiuj travidis Cezaron.

Cezaro elspezis libere por donaci al amikoj, al siaj armeanoj kaj al la popolanoj de Romo. Kvankam tio ŝajnis senprudenta al multaj —kaj Cezaro ja havis grandajn ŝuldojn— per la donacoj Cezaro fine aĉetis la elkoran favoron de siaj soldatoj kaj de la popolo de Romo kaj, per tiuj, la imperion.

Politikisto[redakti | redakti fonton]

Busto de Julio Cezaro en la Nacia Arkeologia Muzeo de Napolo.

Cezaro fariĝis politikisto, kiam li estis tre juna. Sed li ankaŭ estis tre riĉa. Per la donacema kaj ŝajne senprudenta uzado de sia riĉo, Cezaro gajnis politikan favoron kaj potencon.

En 84 a.K. Cezaro edziĝis al Cornelia, la filino de la konsulo Lucius Cornelius Cinna, kiu anis kiel li mem la partion de la populares. Samjare li estis nomumita Flamen Dialis, tio estas sacerdotestro de Jupitero.

La familia rilato al Cinna kaj lia parenceco kun Marius oponigis Cezaron al la diktatoreco de Sulla, kiu reprezentis la konservatisman partion de la optimates. Sulla ordonis al Cezaro eksedziĝi de Cornelia, sed li kontraŭstaris tion kaj forlasis Romon. Surpete de influaj amikoj oni pardonis al li, sed li ne revenis al Romo.

Anstataŭe, estante ankoraŭ 19-jaraĝa, li iĝis oficiro en la stabo de Marcus Minucius Thermus, nome la guberniestro de la gubernio Asia. Por plirapidigi la konkeron de la urbo Mitileno sur la insulo Lesbo, Cezaro estis sendita al la kortego de la reĝo Nikomedo la 4-a de Bitinio por peti de li mararmeon. Poste oni diris, ke Cezaro havis samsekseman rilaton al Nikodemo. Post la sekva konkero de Mitileno, Cezaro estis honorita de la corona civica (civitana krono), kiu indikis tiun, kiu savis vivon de romiano en batalo.

En la jaro 78 a.K. Cezaro estis oficiro en la stabo de Publius Servilius Vatia, kiu batalis en Kilikio kontraŭ piratoj. Sed Cezaro ne restis tie longe, ĉar la morto de Sulla ebligis al li reveni al Romo, kie li daŭrigis sian politikan karieron. Kiel tiam estis la kutimo, li unue laboris kiel akuzanto kaj ano de la vigintisexviri, tio estas la malsupraj magistrataranoj de la respubliko. Kiel akuzanto Cezaro rimarkiĝis en proceso pro ĉantaĝo kontraŭ Gnaeus Cornelius Dolabella (konsulo), disĉiplo de Lucio Kornelio Sulao, kaj tiel denove montris sian oponon al la Sulla-anoj. Malgraŭ malsukceso en tiu proceso la famo de Cezaro ne suferis pro tio.

Supreniro[redakti | redakti fonton]

Militiroj de Cezaro en Gaŭlio.

Kiam Cezaro havis ĉirkaŭ 35 jarojn, li legis la biografion de Aleksandro la Granda. Cezaro estis la unua romia generalo, kiu milite transiris la Rejnon kaj la Manikon, sed li sukcesis konkeri nek Brition nek Germanion. La konkero de Gaŭlio donis al li ne nur la potencon de sukcesa kaj ŝajne nevenkebla armeo, sed ankaŭ la trezoron de Gaŭlio, kiun li libere elspezis en Romo por elaĉeti kaj amindumi la koron de Romo.

Do, Cezaro fariĝis unu el la plej potencaj homoj en Romio. Nur Pompeo kaj Krasso estis pli potencaj. Tial je -60, Cezaro dividis la imperion kun ili: Krasso ricevis Azion, Cezaro Gaŭlion, kaj Pompeo Hispanion kaj Afrikon. Tio estis la unua triumviraro. Italio estis ankoraŭ libera kaj ne la privata posedaĵo de homo.

Post la divido, Cezaro grandigis sian potencon en Gaŭlio. En -55 kaj -54 li penis konkeri Brition, sed fiaskis. En la tempo de Cezaro, Britio staris ĉe la rando de la konata mondo —estis eĉ duboj pri ĝia ekzisteco en Romo. Iuj opiniis, ke Britio estis lando fabela. Cezaro mem rigardis Brition kiel tro marĉa kaj tro malriĉa.

Supozita loko de Rubikono.

Je -53 Krasso mortis en Persio. Nun nur Pompeo staris kontraŭ Cezaro. Do, Cezaro iris al la Rubikono, la rivero, kiu estis tiam la proksimuma limo inter lia provinco Gaŭlio kaj Italio, kaj tie li haltis. Post multe da hezito li fine decidis transiri Rubikonon en la jaro -49. Li diris, en la greka, "la kubo estas ĵetita" (kiel aludo al nehaltigebla komenco de vetludo), kaj transiris la riveron. Kiam li transiris la riveron kaj eniris Italion kun sia armeo, li rompis leĝon kaj tradicion, defiis la Senaton kaj klare montris, ke li deziris kapti Romon kaj Romion por si mem.

Malsimile al Cezaro, Pompeo regis la maron, havis grandan ŝiparon kaj armeon duoble grandan. Sed la armeo de Cezaro estis tre sperta, memfida, lojala kaj Cezaro tre aŭdaca kaj kuraĝa. La du armeoj fine kunvenis sur la batalkampo de Farsalio en la jaro -48, kie Cezaro venkis Pompeon.

Pompeo fuĝis al Egiptio, sed tie estis mortigita de la reĝo Ptolemeo. Cezaro sekvis Pompeon al Egiptio, sed alvenis post lia murdo. Li venĝis la murdon de Pompeo kaj starigis la fratinon de Ptolemeo kiel reĝinon: Kleopatra, kiu donis al Cezaro filon, nome Cezarionon. Poste Cezaro venkis Katonon kaj la aliajn restantajn respublikanojn en norda Afriko. Liaj planoj inkluzivis ankaŭ konkeri Persion, Skition (nuna Ukrainio) kaj Germanion. Laŭ Plutarko, la armeoj de Cezaro batalis entute kontraŭ tri milionoj da soldatoj kaj mortigis unu milionon.

Dufoje —kontraŭ Ariovisto en Gaŭlio kaj kontraŭ Pompeo ĉe Dirakio— Cezaro, lia armeo kaj lia sorto pendis per unu fadeno. Sed la manko de aŭdaco kaj memfido de lia malamiko savis lin. Simile al Cromwell, Cezaro estis nesperta en milito ĝis mezaĝo, sed li fariĝis unu el la plej bonaj militistoj de la historio. Simile al Davido, Cezaro estis indulga al malamikoj post venko, eĉ al tiuj, kiuj mortigus lin, se ili povus. Krom tio, li estis homo tre makiavela. Simile al multaj tiaj ambiciuloj, Cezaro deziris la unuan rangon super ĉiuj. Unufoje Cezaro kaj liaj oficiroj preterpasis barbaran vilaĝon en la Alpoj. Liaj oficiroj moke komparis la vilaĝon al Romo, sed Cezaro diris, "Mi preferus la unuan rangon en tiu vilaĝo al la dua rango en Romo."

Diktatoro[redakti | redakti fonton]

Cezaro estis la unua bildigita dumvive sur romiaj moneroj.

Reveninte el Afriko al Romo en la jaro -46 Cezaro estis nomumita diktatoro por dek jaroj fare de la senato. Post lia lasta milita sukceso en Hispanujo la senato nomumis lin dictator perpetuus (diktatoro porĉiama).

Tiu lasta, ne konstitucikonforma titolo, supozigis, ke Cezaro akceptus la reĝecon, same kiel li parolis pri la res publica kaj ties institucioj. La ŝtato estus nur sensanga ombro, Sulla estis politikista analfabeto, ĉar li forlasis la diktatorecon.[2]

Morto[redakti | redakti fonton]

Je la 15-a de marto (laŭ la kalendaro uzata en tiu jaro en Romo; verŝajne la 14-a de marto laŭ la poste adoptita julia kalendaro) 44 a.K. (710 AUC), Cezaron murdis Marko Bruto, Kasjo kaj liaj respublikismaj komplotistoj, kiuj timis ke li fariĝos reĝo. (Tamen la demando, ĉu Cezaro vere ambiciis akiri tiun titolon, aŭ ĉu li kontentiĝis pri funkcio de diktatoro, okupas historiistojn ĝis nuntempo).

Morto de Cezaro de Michele Cammarano (1798).

Matene la 15-an de marto Cezaro ekmalbonfartis, pro kio li volis prokrastigi kunvenon de la senato. Krome lia edzino Calpurnia tiunokte sonĝis pri lia murdo. Tiam Decimus Junius Brutus, ankaŭ enplektita en la konspiro, ekiris al hezitanta diktatoro por konvinki lin ne prokrastigi la traktadon. Tiam Cezaro kun Decimus Brutus ekiris al la teatro. Survoje Cezaro ricevis leteron kun averto pri atenco, sed li flankenmetis ĝin dirante, ke li tralegos ĝin pli poste. Marcus Antonius klopodis Cezaron haltigi surŝtupare antaŭ la teatro de Pompeo, sed unu de la konspiruloj sub iu preteksto kaptis lin por interparoli. En la senato Lucius Tillius Cimber turniĝis al Cezaro kun peto pri amnestio por sia frato, sed la diktatoro rifuzis. Poste Cimber komencis deŝiri de Cezaro lian togon. Konspiruloj post tiu ĉi interkonsentita signo amasiĝis ĉirkaŭ la diktatoro; sekve Casca tranĉis lin per sia ponardo en kolon kaj dum malgranda momento ankaŭ la ceteraj malkaŝis siajn tranĉilojn. Cezaro klopodis fuĝi, sed ĉirkaŭita de malamikoj kaj blindigita de propra sango li stumbletis kaj falis. La konspiruloj donis al li onidire 23 pikbatojn, sekve de kiuj Cezaro mortis.

Morto de Cezaro, de Carl Theodor von Piloty.

La lastaj vortoj de Cezaro ne estas konataj kun certeco kaj sekve ili restas objekto de esplorado de historiistoj. En la dramo de Ŝekspiro "Julius Caesar" liaj lastaj vortoj estas Et tu, Brute? („Ĉu ankaŭ vi, Brutus?“). Sed supozeble temas nur pri nura arta inventemo de Ŝekspiro.↵Laŭ Suetonio li diris greke Kai sí, teknón? („Ĉu ankaŭ vi, mia filo?“). Plutarko aldonas, ke Cezaro diris nenion, nur kiam li ekvidis Bruton inter la konspiruloj, li ĵetis togon trans sian kapon.

Post la fino de la ago, Brutus klopodis ekparoli, sed timegigitaj senatanoj tuj diskuris ĉiuflanken, dum la sangkovrita korpo de Cezaro kuŝis sub la statuo de Pompeius. La konspiruloj, kriantaj, ke ili liberigis Romon, elkuris al la forumo kaj montris siajn sangigitajn manojn al la konsternita homamaso. Sed triumfantaj "liberigintoj" havis neniun planon kiel procedi post la morto de Cezaro. Malcertigitaj pro nesufiĉa publika subteno por sia ago ili kaŝiĝis dum la ekestinta kaoso en la templon, kie ili atendis pluan evoluon. Anstataŭ liberecon Romanojn atendis 13 jaroj da enlandaj militoj.

Post tiuj ĉi militoj la timoj de la komplotistoj realiĝis; la adoptita filo de Cezaro, Aŭgusto Cezaro, fariĝis imperiestro. La Romia Respubliko estis mortinta, kaj la Romia imperio naskiĝis.

Postmorte[redakti | redakti fonton]

Entombigo[redakti | redakti fonton]

Tombo de Julio Cezaro en la Roma Forumo

La entombigo de Cezaro okazis la 20-an de marto 44 a.K. en tumultecaj kondiĉoj. Marcus Antonius, la konsulo de la jaro 44 a.K., sukcesis per diversaj agadoj obteni la favoron de la roma popolo: tiel raportas Suetonio, ke estis starigita antaŭ la parolejo sur la roma forumo malpligrandigita modelo de la templo konstruigita de Cezaro honore al Venuso, de kiu li laŭdire devenis. En tiu modelo estis montrita la sangomakulitaj vestaĵoj de la diktatoro. La instalo de la ŝtiparo sur la marsa kampo daŭris plurajn tagojn, ĉar multaj homoj volis aldoni aĵojn por la mortinto. Estis organizataj grandaj funebraj ludoj, kiuj entenis surcenigon de emociplenaj tragedioj. Antonius legigis la testamenton de Cezaro, laŭ kiu ĉiu civitano ricevu 300 sestercojn, kaj aldone decidon de la senato, kiu agnoskis al Cezaro, kiel skribis Sueton ĉiujn diajn kaj homajn honorojn. La sekva funebra parolado de la konsulo finflamigis la etoson. Laŭ la versio de Plutarko, la sangoplena togo de la diktatoro estis montrita al la publiko nur tiam. Ducent jarojn poste estiĝis el tio la de Apiano disvastigita versio, ke oni prezentis al la popolo realsimilan vaksobildon de la murdito sur moviĝebla framo.

La popolo tiam tiris al si la por la entombigo preparitan korpon, spontane kreis novan ŝtiparon el mebloj, vestaĵoj kaj la armiloj de la soldatoj de Cezaro, kaj cindrigis la amatan diktatoron sur la forumo. Post tio, homoj atakis la domojn de la murdistoj de Cezaro por mortigi ilin. Eĉ la popoltribuno kaj poeto Gaius Helvius Cinna estis mortbatita de la popolaĉo sur la strato, ĉar pro lia nomo oni konfuzis lin kun Lucius Cornelius Cinna, kiu iom antaŭe malbone parolis pri la mortinto. Bruto, Kasjo kaj la aliaj konspirintoj, kiuj ja opiniis esti traktataj kiel liberiguloj kaj restarantoj de la respubliko, foriris el Romo komence de aprilo.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Bronza statuo de Cezaro, en Rimini.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cezara Forumo.

Li ordonis konstrui la kernon de la nun nomata Cezara Forumo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Julia kalendaro.

La monato julio nomiĝas laŭ Julio Cezaro. Antaŭ Cezaro, la nomo de la monato estis Quintilis. Liaj funkcioj de pontifex maximus inkludas la fiksadon de la komenco de ĉiu jaro. Cezaro uzas tian rajto por reformi la romian kalendaron, tiel ke la averaĝa daŭro de la jaro estu ekzakte 365,25 tagoj, la plej bona aproksimado konata tiamtempe laŭ la konsilo de la egipta matematikisto Sosigeno. La reformita kalendaro estas konata kiel la julia kalendaro, kiun Cezaro starigis je -45.

Du jaroj post sia morto Cezaro estis diigita.

Mezepokaj aŭtoroj inkluzivigis lin kiel modelo por kavaliroj en Naŭ de la Famo.

La titolo "cezaro"[redakti | redakti fonton]

La vorto cezaro iĝis titolo de romiaj imperiestroj. La vorto estis probable elparolita kiel kaesarkajsar; fakte, el la vorto originis la nunaj vortoj Kaiser kiu en germana lingvo signifas "imperiestro", kaj la vorto en rusa lingvo Car kiu estas titolo de la regantoj de Rusio, kaj multe da vortoj en aliaj lingvoj kun simila signifo.

La familio de Cezaro[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj[redakti | redakti fonton]

La patro de Julio Cezaro, Kajo Julio Cezaro la 3-a, naskiĝis ĉirkaŭ 135 a.K. kaj mortis en 85 a.K.. Li estis la filo de Gajo Julio Cezaro la 2-a. El nobela familio nombranta plurajn konsulojn (Seksto Julio Cezaro la 2-a kaj Seksto Julio Cezaro la 3-a) li tenis la postenon de kvestoro (99 a.K.98 a.K.), pretoro (92 a.K.) kaj poste de guberniestro de Azio (91 a.K.). Li mortis subite pro natura morto en Pisae en 85 a.K..[3]

Lia patrino Aŭrelia Kota, naskiĝis en 120 a.K. kaj mortis en 54 a.K.53 a.K.,[4] devenis de nobela kaj konsula familio (ŝiaj tri fratoj estis konsuloj). Laŭ Tacito[5] kaj Plutarko,[6] ŝi estas viva bildo de la romia matrono, modela rilate al la edukado kaj sindono, kiujn ŝi portis al siaj gefiloj kaj familio kaj aparte al sia filo.[7] Vidviniĝinte en 85 a.K., ŝi ne reedziniĝis, sed loĝis kun sia filo.

Liaj fratinoj[redakti | redakti fonton]

Aŭgusto Cezaro.

Krom Cezaro, Kajo Julio Cezaro la 3-a kaj Aŭrelia Kota havis du aliajn infanojn, du filinojn Julia Cezara Major (la maljuna) kaj Julia Cezara Minor (la juna).

La informoj rilate al la pli aĝa fratino estas malmultnombraj. Suetonio konfirmas ŝian ekziston, ĉar laŭ li ŝi partoprenintus la akuzadon de Publius Clodius Pulcher pri sakrilegio kaj adultado.[8]

Ŝi havis almenaŭ unu filon, ĉar diversaj aŭtoroj mencias la parton rezervitan al tiu infano en la testamento de Cezaro.[9][10] La pli juna fratino naskiĝis en 101 a.K. kaj mortis en 51 a.K..[11] Ŝi edziniĝis al Marcus Atius Balbus, kiu devenis el Aricio, kaj estis la patrino de Atia Balba Caesonia kaj la avino de Oktavo, kiu estos adoptita de Cezaro kaj iĝis la imperiestro Aŭgusto Cezaro.

Liaj edzinoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Suetonio Cossutia estis la unua edzino de Cezaro, de kiu li eksedziĝis por edziĝi al Cornelia, filino de Cinna, nome la patrino de sia filino Julia, pro politikaj kialoj: "kaj kvankam oni fianĉigis lin jam dum infanaĝo al Cossutia, de familio kavalira, sed riĉega, li eksedziĝis por edziĝi al Cornelia, filino de Cinna, kiu estis kvarfoje konsulo (dimissa Cossutia quae familia equestri sed admodum dives praetextato desponsata fuerat…)".[12][13]

La esploro de la maloftaj fontoj kaj la kompilo de studoj pri la temo supozigas la jenan hipotezon: Cezaro ĵus surmetinte la viran togon, edziĝis al Cossutia, filino de riĉa familio, inter julio 85 a.K. kaj julio 84 a.K. (verŝajne pro instigo de siaj gepatroj kaj pro ekonomiaj kialoj, ĉar lia familio ne estis aparte riĉa) kaj eksedziĝis la sekvan jaron sub la konsuleco de Lucius Cornelius Cinna, al kies filino li edziĝis (elekto pli persona, evidentiganta politikan direktiĝon, ĉar pro la morto de sia patro Cezaro, kvankam ankoraŭ tre juna, iĝis la familiestro).

Fine en 59 a.K., Cezaro edziĝis al Calpurnia Pisonis, kun kiu li vivis ĝis sia morto en 44 a.K..

Liaj gefiloj[redakti | redakti fonton]

Pompeo

Cornelia Cinna naskis lian unuan legitiman infanon,[14] filinon prenomatan Julia, en 83 a.K.82 a.K.. Julia poste edziniĝis al Pompeo en 60 a.K.. Ŝi mortis en 54 a.K..

Dum sia restado en Egiptujo, Cezaro havis amrilaton al Kleopatra, kiu ĉirkaŭ 47 a.K. aŭ eble pli verŝajne ĉirkaŭ 44 a.K.) naskis filon, nomatan Ptolemeo la 15-a kaj kromnomata Cezariono. Tamen la patreco de Cezaro rilate al tiu knabo estas pridiskutita de historiistoj[15] kaj ŝajne jam estis polemiko iom post la morto de la diktatoro.[16]

Cezariono estis murdita tre juna (15 aŭ 17-jaraĝa) fare de Aŭgusto Cezaro, la de Cezaro adoptita filo kaj unua inter la romiaj imperiestroj. En 46 a.K., Cezaro, sen legitima filo, adoptis sian nevon Oktavio per testamento, kiu laŭ la tiama juro estis de tiam nomata Kajo Julio Cezaro Oktavio. Li iĝis poste la unua imperiestro de Romio, nome Aŭgusto Cezaro.

Fine Cezaro eble estis la patro de Marko Bruto, naskiĝinta en 85 a.K. de Servilia Caepionis. Plutarko ja menciis en sia verko Vivo de Bruto la favoron, kiun montris Cezaro al tiu[17] kaj la opinion, ke li estis la vera patro, ĉar la knabo naskiĝis dum la periodo, kiam li amrilatis al Servilia Caepionis.[18]

La malsano de Julio Cezaro[redakti | redakti fonton]

Morto de Cezaro, de Jean-Léon Gérôme, 1867.

Laŭ ĵusa studo fare de Francesco M. Galassi kaj Hutan Ashrafian[19] la malsano de Julio Cezaro, pri kiu multe oni parolis, ne estis epilepsio, sed ke li suferis kelkajn iktojn, almenaŭ du. Fakte antaŭ la batalo ĉe Tapso (en la aktuala Tunizio) en 46 a.K. li ŝvenis kaj la greka historiisto Plutarko priskribis tion kiel epilepsio. Aliaj verkistoj aŭ sekvis tiun teorion aŭ eĉ ne menciis ian julian malsanon. La aktualaj fakuloj studis la medicinajn simptomojn por aserti ke temis pri iktoj, ĉar ekzistis nek konvulsioj nek perdo de konscio kaj nur kapdoloroj kaj kapturniĝoj. Krom la nordafrika okazo ankaŭ en Hispanio (nome ĉe Kordovo) kaj je sia reveno al Romo, Julio Cezaro suferis similajn atakojn.[20] Rilate al tiuj atakoj, Julio Cezaro suferis ankaŭ humorŝanĝojn kaj tendencon al deprimo. Eĉ oni konsideras deprimo la historian momenton kiam li ricevis averton ke oni planis komploton por murdi lin, kaj ĉiuokaze li venis al la rendevuo... kaj fakte li estis murdita, spite la averton.[21] La antaŭaj teorioj ke temas pri epilepsio rilatas al tiuepoka kredo ke epilepsio iele rilatas al dia interveno kaj en tiu direkto ankaŭ aliaj membroj de la julia familio ŝajne suferis pro la sama malsano, sed eble tio ne estas science pruvebla. Simile oni povas diri pri la figuro de Aleksandro la Granda. Laŭ la tiama kredo. la dioj tuŝis "per siaj fingroj" la personojn de ili elektitaj por esti la supremaj regantoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

C. Iulii Caesaris quae extant, 1678.
  • Konservataj verkoj:
  • Perditaj verkoj:
    • De analogia · Anticatones · Orationes · Iter (poeziaĵo) · Laudes Herculis (junula verko) · Oedipus (junula tragedip) · Dicta collectanea (junula verko)
  • Atribuitaj verkoj:
    • De bello Gallico lib. VIII (de A. Hirtio perfectus)
    • "Bellum Hispaniense"
    • "Bellum Africum"
    • "Bellum Alexandrinum"

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis komplete la Dua Libro de lia verko Raportaĵoj pri la Gaŭla Milito en Antologio Latina volumo 1 de Gerrit Berveling, Fonto, 2a eld. 2012.

Pri li en Esperanto aperis la romano Cezaro de Mirko Jeluŝiĉ en traduko de Ivo Rotkviĉ.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Life of Julius Caesar, p. 69/70.
  2. Sueton. 77. Divus Iulius. Alirita 1-a de januaro 2011.. Komparu (1960) Caesar. Der Politiker und Staatsmann. Wiesbaden: Franz Steiner Verlag, p. 286/288/295.
  3. Histoires naturelles (Historioj naturaj), p. Libro 7, 53.
  4. Suetonio, Vie des douze Césars, César, 26
  5. Tacito , Dialogue des orateurs, 28, 6
  6. The Life of Julius Caesar, p. 10.
  7. The Life of Julius Caesar, p. 7. - Ĉefe kiam ŝia filo decidis postuli la malfacilan elekton kiel pontifekso maksima
  8. Vie des douze Césars - César, p. 74. “Appelé en témoignage contre Publius Clodius, qui était à la fois accusé de sacrilège et convaincu d’adultère avec Pompeia, sa femme, il [César] affirma ne rien savoir, quoique sa mère Aurélia et sa sœur Julie eussent fidèlement déclaré aŭ mêmes juges toute la vérité. (Konvokita kiel atestanto kontraŭ Publius Clodius, kiu estis akuzita kaj pri sakrilegio kaj pri adultado kun Pompeia, sia edzino, li [Cezaro] asertis nenion scii, kvankam lia patrino Aŭrelia kaj lia fratino Julia fidele deklaris al la samaj juĝistoj la tutan veron.)”.
  9. Vie des douze Césars - César, p. 83.
  10. Guerre civile, p. Libro 3, 22–23.
  11. Oktavo, kiu naskiĝis en 63 a.K., prononcis 12-jaraĝa lian funebran apologion - Suetonio, Auguste, 8
  12. Vie des douze Césars - César, p. 1.
  13. La interpretado de tiu ĉi frazo dependas de la vorto dimissa. La verbon dimittere Suetonio ŝajne ĉiam uzis en la senco de eksedziĝi. (1917) Caesar's first wife, 1 12 (angle). Classical Philology, p. 93–96.
  14. Tacito, Annales, Libro 3, 6 "...tiel la dieca Julio, sen sia ununura filino"
  15. Yann Le Bohec, en sia verko César, Que sais-je ?, notas, ke la patreco de Cezaro rilate al Ptolemeo la 15-a estas pridiskutata de historiistoj. Fakte laŭ H. Heinen, Cezariono, filo de Kleopatra, naskiĝis en 47 a.K. pro agado de Cezaro. Laŭ Jérôme Carcopino, Cezariono naskiĝis en 44 a.K. de alia patro.
  16. Suetonio, Vie des douze Césars - César, 52 "Kelkaj grekaj aŭtoroj skribis, ke tiu filo similis al li pro la vizaĝo kaj la irmaniero; Marko Antonio asertas en senatkunsido, ke Cezaro agnoskis lin; kaj li menciis la ateston de C. Matius, de C. Oppius, kaj de aliaj amikoj de la diktatoro. Sed Gaius Oppius opiniis necese defendi kaj pravigi lin pri tiu punkto kaj publikis libron por montri, ke la filo de Kleopatro, ne estis, kiel ŝi diris, la filo de Cezaro."
  17. Plutarko, Vie de Brutus, 5 "Oni diras, ke en tiu tago, Cezaro atentis al li grandegan intereson: li rekomendis al siaj oficiroj ne mortigi lin dumlukte kaj, se li kapitulacius vole, konduku lin al li, sed se li defendiĝus kontraŭ la arestontoj, tiuj lasu lin iri, kaj neniel perfortu lin."
  18. Plutarko, Vie de Brutus, 5 "Li volis, laŭdire, tiel ligi al si Servilia-n, la patrinon de Bruto, kiu amegis lin: kaj ĉar Bruto naskiĝis dum fortegis tiu pasio, Cezaro konvinkiĝis, ke li estis la patro."
  19. Francesco M. Galassi, Hutan Ashrafian, Has the diagnosis of a stroke been overlooked in the symptoms of Julius Caesar?, Neurological Sciences, Marto 2015, 29a de Marto 2015 [1] Konsultita la 11an de aprilo 2015.
  20. Miguel Ángel Criado, Julio César pudo sufrir derrames cerebrales en lugar de epilepsia, El País, 10a de aprilo 2015, [2] Konsultita la 11an de aprilo 2015
  21. Miguel Ángel Criado, Julio César pudo sufrir derrames cerebrales en lugar de epilepsia, jam citita.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Canfora, Luciano (2006). Julius Caesar: The People's Dictator. Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-1936-4.
  • Freeman, Philip (2008). Julius Caesar. Simon and Schuster. ISBN 0-7432-8953-6.
  • Goldsworthy, Adrian (2006). Caesar: Life of a Colossus. Yale University Press. ISBN 0-300-12048-6.
  • Holland, Tom (2003). Rubicon: The Last Years Of The Roman Republic. Anchor Books. ISBN 1-4000-7897-0.
  • Jiménez, Ramon L. (2000). Caesar Against Rome: The Great Roman Civil War. Praeger. ISBN 0-275-96620-8.
  • Kleiner, Diana E. E. (2005). Cleopatra and Rome. Harvard University Press. ISBN 0-674-01905-9.
  • Meier, Christian (1996). Caesar: A Biography. Fontana Press. ISBN 0-006-86349-3.
  • Weinstock, Stefan (1971). Divus Julius. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-814287-4.

Ĉefaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • Iohannes Albertus Fabricius, Bibliotheca Latina (Hamburgi: Schillerus, 1712) textus pp. 156–177
  • Gesche, Helga. 1976. Caesar. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt. ISBN 3-534-05333-8 (Erträge der Forschung, 51)
  • Griffin, Miriam, ed., 2009. A Companion to Julius Caesar. Oxoniae: Blackwell. Opera antiquiora.
  • Carcopino, Jérôme. 1936. César. Lutetiae: Presses universitaires de France.
  • Gelzer, Matthias. 1921. Caesar: Der Politiker und Staatsmann. Editio recentior, 1983 (Paginae selectae versionis Anglicae apud Google Books)

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Baltrusch, eld., Caesar. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2007, ISBN 978-3-534-20111-2 (Neue Wege der Forschung)
  • Canfora, Luciano. 1999. Giulio Cesare: Il dittattore democratico. Bari: Laterza. ISBN 88-420-5739-8.
  • Dahlheim, Werner. 2005. Julius Caesar: Die Ehre des Kriegers und die Not des Staates. Paderborn: Schöningh. ISBN 3-506-71981-5.
  • Fraschetti, Augusto. 2005. Giulio Cesare, Bari, Laterza. ISBN 88-420-7633-3.
  • Fuller, J. F. C. 1965. Julius Caesar: Man, Soldier, and Tyrant. Novae Brunswicae: Rutgers University Press.
  • Jehne, Martin. 2008. Caesar. 4a ed. Monaci: C. H. Beck. ISBN 978-3-406-41044-4.
  • Le Bohec, Yann. 1994. César. Que sais-je? 1049. Lutetiae: PUF.
  • Meier, Christian. 1997. Caesar. Ed. 4a Monaci: DTV. ISBN 3-423-30593-2.
  • Piquero, Javier Cabrero. 2004. Julio César: El hombre y su época. Dastin Export S.L. ISBN 84-96249-60-3.
  • Spinosa, Antonio. 1986. Giulio Cesare: Il grande giocatore. Mediolani. ISBN 978-88-04-42928-9.

Specialaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Agazzi, Renato. 2006. Giulio Cesare stratega in Gallia. Paviae: Iuculano. ISBN 88-7072-742-4.
  • Baltrusch, Ernst. 2004. Caesar und Pompeius. Darmstadtiae: Wissenschaftliche Buchgesellschaft. ISBN 3-534-16490-3.
  • Gotter, Ulrich. 1996. Der Diktator ist tot! Stutgartiae: Franz Steiner.
  • Holland, Tom. 2003. Rubicon: The Last Years of the Roman Republic. Anchor Books. ISBN 1-4000-7897-0.
  • Jiménez, Ramon. 2000. Caesar Against Rome: The Great Roman Civil War. Praeger. ISBN 0-275-96620-8.
  • Martin, Paul Marius. 1988. Tuer César. Brŭellis: Complexe.
  • Meier, Christian. 1980. Die Ohnmacht des allmächtigen Dictators Caesar: Drei biographische Skizzen. Francofurti: Suhrkamp. ISBN 3-518-11038-1.
  • Will, Wolfgang. 1992. Julius Caesar: Eine Bilanz. Stutgartiae: Kohlhammer. ISBN 3-17-009978-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.