Verkisto
El Vikipedio
Verkisto estas homo kiu skribas aŭ transskribas, ĝenerale profesie. Temas pri aŭtoro de romanoj, poezio kaj alispecaj skribitaj verkoj, ekzemple prisciencaj. Plej ofte la teksto estas originale verkita de la skribisto.
[redaktu] Kiu kaj kio
Ekde la infana edukado, oni povu konsideri ĉiun ajn kiel verkiston (ĉar ne necesas ke la verko estus publikita aŭ presita), sed la termino uzeblas kutime por tiuj kiuj disvolvigas profesian aktivecon per tiu agado. Aliflanke, oni ne adoptu puran merkatisman vidpunkton: ĉiu ajn kiu deziras esti tio, povas iĝi verkisto, kvankam ties verko ne publikiĝos laŭ iu ajn maniero. Ĉiukaze oni uzas la vorton aŭtoro prefere por verkistoj kiuj estas respondecaj pri la verkado de specifa verko, kutime publikita, konata kaj eĉ fama, dum verkisto povas esti pli ampleksa vorto, uzebla por ĉiuj kiuj verkas. Vikipediistoj iamniere povus esti konsiderataj verkistoj, sed ne nepre aŭtoroj.
Kelkaj el la sennombraj formoj per kiuj verkistoj povas praktiki aŭ atingi finitan verkon estas ekzemple poezio, prozo, eseo, ĵurnalismo, aŭ ĉiu ajn el la ekzistantaj literaturaj ĝenroj.
[redaktu] Historio
Ekde historia vidpunkto ne ĉiam la konsidero de verkisto estis sama. Ĝis la Alta Mezepoko, dum la parola literaturo ankoraŭ estis sufiĉe prestiĝa, oni ne ĉiam estis ĉiele akceptata ke verkisto estas la entuta posedanto de la verko. Ankoraŭ oni kredis en ĉiesa rajto modifi, kopii, elpreni, ŝanĝi la tekstojn, ĉefe kiam ankoraŭ la tekstoj estis kopiitaj nur per mano kaj la profesioj de kopiisto kaj de verkisto foje estis interkonfuzitaj. En Hispanio Don Juan Manuel, aŭtoro de la rakontara libro El conde Lucanor (La grafo Lukanoro) en la 14-a jarcento klarigis en ties enkonduko, ke neniu kuraĝu ŝanĝi ion ajn el sia libro. Tamen en la antaŭa jarcento, 13-a jarcento, la reĝo Alfonso la 10-a estis la estro de redakta, kompila kaj traduka teamo kaj oni atribuas al li la verkadon de la tuta produktaro de tiu teamo: li estis la verkisto, kvankam li mem ne ĉion verkis.
Dum la Renesanco la verkisto akiris altan rangon kiel okazis ĉe artistoj. Tamen ekde ekonomia vidpunkto, la plej parto de ili ankoraŭ ne pergajnis sian vivon el la literaturo (vendado de verkoj): Miguel de Cervantes, aŭtoro de la Kiĥoto, estis ĉiam malriĉega kaj tia mortis, dum Lope de Vega facile pergajnis sian vivon sed ne kiel vendisto de verkoj, sed kiel teatra aŭtoro kaj reĝisoro. La plej parto de verkistoj en Eŭropo dum la 16-a jarcento kaj la 17-a jarcento estis jam de antaŭe riĉaj, havis alian profesion aŭ plej ofte estis ekleziuloj; tre ofte ili ricevis apogon de mecenato.

