Reĝisoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kino-reĝisoro John Badham (en la seĝo) direktas Jack Palance kaj aliajn aktorojn dum la 1974 filmo, "The Godchild".

Reĝisoro estas persono, kiu respondecas pri la enscenigo de teatraĵofilmo kaj direktas la ludon de la aktoroj[1]. Ankaŭ televidaj programoj, eĉ la vivaj sportaj transmisioj, havas sian reĝisoron, same kiel la programoj en la radio.

Reĝisoro aranĝas kaj direktas ĉion, kio koncernas la artajn kaj dramajn aspektojn de spektaklo aŭ filmo, donas la ĉefan karakteron kaj etoson de la rezulta verko, interpretas la filozofian mesaĝon de la drama verkisto.

En la historio la funkcio de reĝisoro ne estis iel specialigita, kutime la enscenigon prizorgis la ĉefo de la aktora grupo. Nur en la 19-a jarcento aperas reĝisoro kiel memstara artisto, la fako estas universitate studata same kiel aktorado, scena kaj vesta desegnado, muziko, kantado kaj aliaj teatraj fakoj. Dramo, pantomimo, baleto, opero, opereto, muzikalo, ĉiu el ĉi tiuj teatraj specioj postulas iom diferencan reĝisoradon.

Kiam aperis radio-elsendoj, ankaŭ ilin devis iu aranĝi, iu devis gvidi la elsendatan programon. Ĉe politikaj kaj sportaj programoj la reĝisoro respondecas pri alternado de parolistoj, enmiksado de reklamoj, pri la muzika fono, pri la rezulta impreso je la aŭskultantoj. Baldaŭ oni komencis elsendi ankaŭ artismajn programojn, ekzemple vivajn transmisiojn de koncertoj kaj teatraĵoj. Tamen montriĝis, ke pli bonan kvaliton oni atingas, se oni koncertas rekte en la radio-studio, kaj ankoraŭ pli tio validas pri teatraĵoj, kiuj bezonas tute alian aranĝon ol en la teatro, ĉar la aŭskultantoj ne vidas la aktorojn nek la kulisojn. La radio-dramoj havas proprajn esprim-rimedojn kaj bezonas specialan reĝisoradon.

La samon oni povas diri pri la televidaj programoj, politikaj, sportaj, amuzaj, konkursaj kaj koncertaj, kiam la vivan transmision devas iu reĝisori. Sed evoluis ankaŭ televidaj enscenigoj de dramoj kaj fabeloj, kiuj foje pli proksimas al la teatra stilo, foje al la stilo filma.

Filmoj mem estis komence nur dokumentaj, la kameraisto reĝisoris sin mem. Kiam Georges Méliès pruvis, ke la filmo kapablas rakonti fabelojn, komediojn kaj tragediojn simile kiel teatro, la neceso aranĝi scenojn, gvidi la aktorojn kaj kameraistojn, evoluigis ankaŭ la funkcion de filma reĝisoro. Kaj ĉar filmoj estas daŭraj kaj disvastiĝas tra la tuta mondo, la reĝisora arto en la subkonscio de la publiko estas ligata ĉefe al la filma reĝisorado.

La diferenca kvalito de filmoj eĉ kun same bonaj aktoroj pruvis, ke ĝuste la reĝisoro - kvankam nevidata sur la ekrano - influas plej multe la finan rezulton de la filmo. Li ne nur gvidas la aktorojn, sed ankaŭ la kameraojn, alternadon de iliaj rigardoj al la scenoj, li decidas pri diversaj optikaj kaj akustikaj efektoj, kiuj aktivigas la subkonscion kaj fantazion de la spektantoj, de li dependas la tuta etoso kaj koloreco de la scenoj, kies arkitekto kaj pentristo li estas.

El inter multaj filmaj reĝisoroj kristaliĝis vere grandaj artistoj, kies verkoj estas kompareblaj kun plej admirindaj katedraloj, simfonioj, freskoj aŭ eposoj. Multaj el ili trovis novajn rimedojn de filma rakontado, novajn esprimojn de „filma lingvaĵo“, kiel oni metafore diras.

La junaj adeptoj de filma reĝisorado studas tiujn malkovraĵojn en la artismaj universitatoj (akademioj de muzaj artoj), sed ili devas tie ekregi unue la praktikan, metian flankon de sia profesio. Ili devas scii, kiel funkcias la kameraoj, mikrofonoj kaj reflektoroj, kiel utiligi moveblan kameraon sur reloj aŭ per argano, kiel oni ŝanĝas kulisojn en la studio, kiel oni uzas klakilon kaj poste kunmetas la unuopajn scenojn en tutaĵon. Reĝisoro devas koni multajn aliajn teknikaĵojn kaj organizajn laborojn kun homoj antaŭ kaj post la kamerao, devas kunlabori kun la aŭtoro de la scenaro, kun aŭtoroj de la kulisoj kaj vestoj, kun specialistoj pri optikaj kaj akustikaj efektoj, kun la komponisto de la muziko ktp.

Prave la plej bonaj reĝisoroj estas premiataj per Oskaroj kaj apartenas al la plej grandaj artistoj de la homa kulturo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro