Filmo
El Vikipedio
Filmo estas suma markigo por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj - artaj, teknikaj, komercaj kaj sociaj. Komune kun presaro, radiodisaŭdigo kaj televido ĝi apartenas inter komunikajn rimedojn kun la plej granda agdistanco kaj influo.
Kiel en ĉiuj artaj spektakloj, kinematografa verko - aŭ Filmo - destinas ĝenerale al publiko, kuniĝate tiukaze en dediĉita loko, tiel nomata kinejo.
Pro la multaj formoj de filmoj kiu aperas nuntempe kaj pro la krea diverseco, la kino estas tre malbone difinebla. La kreaĵo de rakonto kun movantaj bildoj kompreneble ne difinas la fakon, ĉar ekzistas filmojn "sen intrigojn" kiel ekzemple la dokumentajn filmojn, la poeziajn filmojn aŭ la abstraktajn filmojn.
Oni vidis filmojn sen ŝajna movo, kiel en La Jetée de Chris Marker, komponita de filmataj fotografioj, filmoj sen filmado (arkivaj filmoj, eksperimentaj filmoj, kiel tiuj de Martin Arnold, aŭstria reĝisoro kiu majstris reĝisori filmojn kun "trovata filmobobeno"), filmoj sen muntado kiel kutimis fari la Fratoj Lumière, filmoj sen sono (mutaj filmoj, kompreneble, sed ankoraŭ eksperimentaj silentaj filmoj kaj eĉ ekzistas filmoj sen bildoj kiel atestas la nursonora filmo de Walter Ruttman, Weekend.
Nek oni povas referenci al la fama filmobobeno por reprezenti kinon ĉar la tutnovaj diĝitaj teknikoj revolucias tiun procedon. Ne, kino estas fako kiu neniel similas al aliaj artoj sen tamen estas multforma, multvizaĝa kaj, kiel la aliaj artoj, ĉiam evoluanta.
Enhavo |
[redaktu] Historio de kinematografio
[redaktu] Filmoj
[redaktu] Filmaj serioj
Kiam filmo gajnas imponan sukceson, la produktoroj ofte cedas fari duan epizodon kaj eĉ krei trilogion, alinome veran filmserion. Tiu logiko estas multe kritikata ĉar la sekvaĵoj estas kelkfoje bonkvalitaj kaj do honoras la unuan filmon sed eblas ke ĝi montriĝas fuŝfarita, denuncante volon de produktoroj (precipe usonaj) fari "facilan monon". Ĉiaokaze, kelkaj filmaj serioj starigis la famon de holivudo tra neforgeseblajn verkaĵojn. Sed tiun emon ekzistas ankaŭ tutmonde.
- Alien
- Asteriks kaj Obeliks
- Back to the Future
- Harry Potter
- Indiana Jones
- James Bond
- La Mastro de l' Ringoj
- Les Bronzés
- Nikulin Morgunov Vicin
- Spider-Man
- Star Wars
- The Matrix
- X-Men
[redaktu] Filmistoj
[redaktu] Landoj
Ĉiu lando havas sian kinon. Ĉi-sube estas listo de naciaj kinoj Ankaŭ vidu la listo de festivaloj pri kino : Festivaloj de Kino
[redaktu] Filmoteĥniko
[redaktu] Firmaoj
[redaktu] Lernejoj
[redaktu] Ĝenroj
- Animeo
- Animacio
- Agfilmo
- Dokumenta filmo
- Drama filmo
- Kinoĵurnalo
- Komedia filmo
- Kulta filmo
- Mallonga filmo
- Suspensa filmo
- Vakera filmo
- Vesterno
[redaktu] Esperanto en filmo
[redaktu] Rilataj temoj
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Per-esperanto-KINO Diskutejo pri klasikaj kaj nuntempaj filmoj per esperanto.
Interret-magazeno de rusiaj filmoj kun subtitoloj en Esperanto
Dokumentarioj pri rusia kino, subtekstigitaj en E-o

