Dokumenta filmo
El Vikipedio
Dokumenta filmo estas nefikcia filmo, kun informa aŭ instrua celo, konsistanta ĉefe aŭ ekskluzive el realaj bildoj.
Ĝi spekteblas ekzemple kine, televide, vidbende, viddiske aŭ rete.
Ekzistas ankaŭ falsaj dokumentaj filmoj, t.e. fikciaj filmoj kiuj imitas la stilon de dokumentaj filmoj, ekzemple por prezenti tute fikcian aŭ historie alternativan okazaron.

