Interreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la TTT ĉirkaŭ Vikipedio.

Interreto (nomita unue anglalingve kiel Internet) estas tutmonda alirebla sistemo de komputilaj retoj, kiu transsendas datumojn laŭ Interreta Protokolo kaj multaj aliaj protokoloj. Ĝi konsistas el miloj da pli malgrandaj komercaj, organizaciaj, akademiaj, registaraj, kaj personaj komputilaj retoj. Ĝi portas diversajn informojn kaj servojn, kiel retpoŝton, retbabilon, kaj la interligitajn retpaĝojn kaj aliajn dosierojn de la Tut-Tera Teksaĵo. Pli ĝenerale, interreto (minuskle) estas iu aro de interkonektitaj komputiloj.

Historio de interreto[redakti | redakti fonton]

Bildo de multaj vojoj tra parto de interreto.

La radiko de interreto troveblas en la jaro 1969 kun la starigado de la ARPANET, projekto de akademiaj studentoj sub la patroneco de la DARPA, fako de la Usona Departemento de Defendo. Iu frua studo kiu aldoniĝis al ARPANET inkluzivis laboron por malcentralizaj retoj, teorion pri atendovicoj kaj pakaĵa ŝanĝado. Tamen, ARPANET mem ne kunfunkciis glate kun aliaj komputilaj retoj kiuj ne uzis ĝian propran protokolon. Ĉi tiu problemo inspiris plian disvolvadon de multtavola protokolo uzebla trans multaj specoj da retoj.

Je la 1-a de januaro 1983, la centra retprotokolo de ARPANET ŝanĝiĝis de NCP al TCP/IP, kio markas la komencon de la Interreto, kiel ni nun ĝin konas. Alia grava klopodo en la disvolvado de la Interreto estis la konstruado de universitata ĉefreto (la NSFNet) en 1986 fare de la Nacia Scienca Fondaĵo. Gravaj apartaj retoj kiuj estis sukcese akomoditaj en la Interreton inkluzivas la Usenet-on kaj la Bitnet-on.

La reto ekhavis publikan fasadon en la 1990-aj jaroj. En 1989, Tim Berners-Lee eklaboris pri HTTP, HTML kaj la unuaj pluraj retpaĝoj ĉe CERN en Svislando. En aŭgusto 1991, li publikigis sian projekton Tut-Tera Teksaĵo. Kelkaj akademiaj kaj registaraj institucioj kontribuis paĝojn, sed la vasta publiko ankoraŭ ne vidis ilin. En 1993, la unua versio de la retumilo Mosaic estis eldonita, kaj ekde frua 1994, la intereso de la publiko kreskis. En 1996 la vorto "Interreto" iĝis ofta termino, sed ĝi rilatis preskaŭ tute al la TTT.

Dume, tra la tuta jardeko, la Interreto sukcese sorbis la plej grandan parton el la antaŭe ekzistantaj komputilaj retoj, kvankam iuj retoj kiel FidoNet ankoraŭ apartas. Ĉi tiun kreskon oni ofte atribuis al la manko de centra administrado kiu permesas organan kreskon de la reto. Ankaŭ, la neproprieteco de la Interreto kuraĝigas kunfunkcieblon kaj malebligas al unuopaj firmaoj tro regi la reton.

Interreta protokolaro[redakti | redakti fonton]

Aparte de la kompleksegaj fizikaj konektaĵoj kiuj konsistigas sian substrukturon, la interreto kunteniĝas per protokoloj, kiuj priskribas kiel interŝanĝi datumojn per la reto. Malsame de pli malnovaj komunikadaj sistemoj, la Interreta protokolaro estis intence desegnita esti indiferenta pri la suba fizika medio. Kiu ajn komunikada reto, perdrata aŭ sendrata, kiu kapablas porti ambaŭsencajn ciferecajn datumojn, povas porti Interretajn signalojn. Tiel, Interretaj pakaĵoj fluas tra perdrataj retoj kiel kupra drato, samaksa kablo kaj fibrooptika kablo; kaj tra sendrataj retoj kiel "Wi-fi". Kune, ĉi-tiuj retoj, kiuj uzas la samajn altnivelajn protokolojn, formas la Interreton.

La interretaj protokoloj devenas de diskutadoj en la Internet Engineering Task Force (IETF, esperante: Task-komitato pri Interreta Inĝenierarto) kaj ĝiaj laborgrupoj kiuj estas malfermaj al publika partopreno kaj kontrolo. Ĉi tiuj komitatoj produktas dosierojn kiuj dokumentoj estas nomitaj "Petoj por Komentoj". Kelkaj el tiuj ĉi dokumentoj estas levitaj al la nivelo de "Interreta Normo" fare de la Interreta Arkitektura Komitato (IAB aŭ Internet Architecture Board anglalingve).

Iuj el la plej uzataj protokoloj en la protokolaro de la Interreto estas IP, TCP, UDP, DNS, PPP, SLIP, ICMP, POP3, IMAP, SMTP, HTTP, HTTPS, SSH, Telnet, FTP, LDAP, SSL, kaj TLS.

Iuj el la popularaj servoj en la Interreto kiuj uzas tiujn protokolojn estas retpoŝto, mesaĝ-forumoj (newsgroups) de Usenet, dosier-interŝanĝo ("file sharing"), Tuja mesaĝilo ("Instant Messenger"), la Tut-Tera-Teksaĵo, Gopher, "session access", WAIS, finger, IRC, MUDs, kaj MUSHs. El tiuj, retpoŝto kaj la Tut-Tera-Teksaĵo estas evidente la plej multe uzataj, kaj multaj aliaj servoj sin bazas sur tiuj, ekzemple poŝtlistoj kaj blogoj. La interreto ebligas la provizadon de realtempaj servoj, kiaj retradio kaj "webcasts" kiujn one povas ricevi ie ajn en la mondo.

Iuj aliaj popularaj servoj de la Interreto ne tiel kreiĝis, sed estis originale bazitaj sur komerce privataj (proprietaj) sistemoj. Tiuj inkluzivas je IRC, ICQ, AIM, kaj Gnutella.

Jam ekzistas multaj analizoj pri la Interreto kaj ties strukturo. Ekzemple, oni konstatis ke la vojrega strukturo ("routing structure"), IP, de la Interreto kaj la hipertekstaj ligiloj de la Tut-Tera-Teksaĵo estas ekzemploj de senskalaj retoj ("scalefree").

Laŭ maniero simila al tio kiel Interretaj provizantoj interkonektas per Interretaj interŝanĝnodoj, ankaŭ esplor-retoj emas interkonekti en grandaj subretoj kiaj:

  • GEANT
  • Internet2
  • GLORIAD

Tiuj siavice konstruiĝas sur relative pli malgrandaj retoj. Vidu ankaŭ la liston de akademiaj komputilaj ret-organizaĵoj.

En grafikaĵoj pri interretoj, la Interreton ofte signas nub-simbolo, en kiun, kaj el kiu, retaj komunikaĵoj povas iri.

Fizike[redakti | redakti fonton]

La interreto konsistas el retoj kun diversaj administramaniero, kiuj estas kunmetataj. Inter ili estas ĉefe

  • provizantoretoj, al kiuj la komputiloj de klientoj estas konektita
  • firmaoretoj (Intraretoj), kiuj interkonektas firmaokomputilojn
  • universitataj kaj sciencaj retoj

Fizike, la interreto konsistas ĉefe el glasfibrokabloj ĉe la konektoj de la supre nomitaj retoj kaj en la ĉefretoj de grandegaj retoj. Glasfibrokabloj ebligas grandegan transmetkapaciton kaj estis instalita kaj lande kaj mare. Ankaŭ anten- kaj satelitkomunikado faras parte de ĝi, sed nur malmulte.

Je la lasta parto, ĉe la domkonektejo, la datumaro ofte estas transportata tra kuprolineoj de telefon-,televidkabloj kaj plimultiĝante ankaŭ per antenoj, sendrata retoUMTS.

Civilaj homoj atingas la interreton kun malgranda transmetrapido per Modemo,ISDN aŭ kun granda transmetrapido per DSL, kabla modemo, aŭ UMTS de iu peranto de retkonekto. Firmaoj aŭ ŝtataj organizoj ofte estas konektata per lukontrakta lineo konsistante el kupro aŭ glasfibroj. Teknikoj uzataj estas t.e. Nesinkrona Transmetada Reĝimo (angle ATM), Sinkrona Cifereca Hierarkio (angle Synchronous optical networking) aŭ – plioftiĝante – Eterreto, kiuj estas aplikata kun ĉia rapideco.

Energikonsumo[redakti | redakti fonton]

La elektra konsumo rilate al la uzo de interreto kreskegis en la lastaj jaroj kaj daŭre faros tion en la sekvaj jaroj laŭ seriozaj taksadoj. En la jaro 2003 oni uzis en Germanujo ĉirkaŭ 6,8 miliardojn da kilovathoroj; taksadoj por la jaro 2010 mencias energibezonon de la interreto de ĉirkaŭ 31,3 miliardoj da kilovathoroj, nur en Germanujo. Tio rilatas kaj al la finaj iloj en hejmoj kaj entreprenoj kaj la necesa energio por pretigi la rilatan infrastrukturon de interreto ĉe servilejoj. Ne eniris tiun taksadon servilejoj ekster Germanujo.[1]

En privata hejmo, la uzo de interreto prezentas grandan parton de la elektra konsumo.

Por la jaro 2005 oni supozas tutmondan energikonsumon de 123 miliardoj da kilovathoroj nur por funkciigi la infrastrukturon de interreto. Ne enkalkuliĝis la iloj de finaj konsumantoj.[2]

Pro la konstanta pligrandiĝo de interreto, ankaŭ en evoluantaj landoj oni supozas, ke la uzo daŭre kreskos. En 2007 ĉirkaŭ 0,8 procentoj de la tutmonde produktita elektro estis uzata por la interreto.[3]

Retpoŝto[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefartikolon: Retpoŝto

Retpoŝto estas servo en komputilaj retoj, kiu ebligas sendi kaj ricevi leterojn (mesaĝojn). Nuntempe la plejparton de la retpoŝtaĵoj oni sendas trans la Interreto per protokoloj de la tipoj SMTP, POP3 kaj IMAP.

Tut-Tera Teksaĵo[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefartikolon: TTT

La Tut-Tera Teksaĵo (TTT) estas unu el la multaj partoj de la Interreto, kaj post retpoŝto la due plej uzata parto. Ĝi estas sistemo de hipertekstaj dosieroj (aŭ paĝoj) interligitaj per la protokolo HTTP. Plej multaj TTT-paĝoj estas verkitaj en la hiperteksta markolingvo HTML aŭ ĝia nova versio XHTML. Iuj paĝoj kaj servoj uzas iun formon de XMLSGML.

Konektado al interreto[redakti | redakti fonton]

Kvanto da uzantoj de interreto laŭ landoj (datumoj plejparte de la jaroj 2002, 2003; por malmultaj landoj de la jaroj 2001, 2004.

La ebleco por la loĝantaro de iu ŝtato konektadi al interreto multe dependas de la grado de la ekonomia evoluo de tiu ŝtato.


Esperanto kaj interreto[redakti | redakti fonton]

Notoj de Pasquale Zapelli kiel aliri la UEA-retpoŝton, februare 1992

La unua Esperanto-asocio kun retadreso estis supozeble UEA, kiu komence eksperimentis kaj ekde aprilo 1992 pagis al universitato de Roterdamo por spaco kaj adreso: uea@wammers.erc.eur.nl. Komence oficisto Pasquale Zapelli kontrolis unufoje ĉiusemajne, kaj maksimume du mesaĝoj venis. Nur en la Jarlibro de 1995, UEA unuafoje tiel diskonigis sian tiaman retadreson, uea@inter.nl.net.

Ekde sia formiĝo en 1999, la organizo E@I (origine "Esperanto@Interreto") estas la plej aktiva esperanto-organizo en la interreto.

Samtempa uzo de interreto kaj televido[redakti | redakti fonton]

Intertempe pli kaj pli da eŭropanoj uzas televidon kaj interreton samtempe. Esploro de la komenco de 2010 de EIAA Mediascope Studie evidentigis, ke jam 70 procentoj de televidspektantoj samtempe uzas interreton. 75 procentoj de britoj kaj danoj, 73 procentoj de germanoj kaj 71 procentoj de belgoj uzas almenaŭ unufoje semajne ambaŭ. La pridemandado montris ankaŭ, ke ĉiu dua persono post kontakto kun televida reklamo, poste serĉas informojn rilatajn en interreto.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj eksteraj ligiloj ligas al listoj, kiuj donas ampleksan superrigardon pri la plejmulto de esperantlingvaj retejoj en la hodiaŭa interreto.