Esperantujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperantujo
teritorio
Flago
Blazono
Regiono 120 landoj
Loĝantaro 2 milionoj
Monunuo Stelo, eŭro, usona dolaro kaj aliaj
Himno La Espero
Lingvo Esperanto
Landoj kie ekzistas Esperanto-asocioj
Landoj kie ekzistas Esperanto-asocioj
Landoj kie ekzistas Esperanto-asocioj
Portalo pri Esperanto

Esperantujo[1] (aŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo, de tiuj lokoj kaj institucioj kie la lingvo estas uzata, kvazaŭ temus pri lando.[2] Kvankam ĝi ne okupas propran areon de la tersurfaco, Esperantujo troviĝas en 120 landoj el la mondo.[3]

Voĉlegita versio de la artikolo (je la 4-a de aŭgusto 2021)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la urboj kun gastigantoj de Pasporta Servo en 2015

Esperantujo signifas ĉiun fizikan lokon kiel Esperanto-renkontiĝoj aŭ virtualaj retoj kie kunvenas Esperanto-parolantoj. Foje oni diras, ke ĝi estas ĉie, kie esperantistoj kunestas.

Ekzistas germana urbo, Hercbergo, kiu ekde la 12-a de julio 2006 nomiĝas “la Esperanto-urbo”.[4] Tie troviĝas dulingvaj ŝildoj kaj montriloj, en la germana kaj en Esperanto.

Ekzistas provoj aperigi sur monda mapo la lokojn, kie troviĝas esperantistoj tra la landoj. Unu el ili estas la retejo Esperantujo.directory. Plej multaj membroj de UEA troviĝas en la jenaj landoj: Brazilo, Germanujo, Japanujo, Francujo, Usono, Ĉinujo, Italujo.[5]

Ekde 2017, poŝtelefona aplikaĵo Amikumu ebligas al Esperanto-parolantoj trovi unu la alian.[6]

Politika sistemo[redakti | redakti fonton]

Asocioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Esperanto-asocio kaj Fakaj Esperanto-asocioj.
La Estraro de UEA dum la 100-a Universala Kongreso de Esperanto

Ne estas regformo en Esperantujo ĉar ĝi ne estas vera ŝtato. Tamen ekzistas socia hierarkio de asocioj:

Ankaŭ mondskale troviĝas fakaj asocioj, kiuj okupiĝas pri spiritualismo, ŝatokupoj, scienco aŭ kiuj arigas samlaborulojn.

Elstaras kelkaj mondaj asocioj, kiel Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), aŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kiu havas 46 landajn sekciojn.

Membreco en tiaj organizoj estas tute libervola, do ekzistas ankaŭ multaj esperantistoj, kiuj ne apartenas al iu el ili.

Eksterlandaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Universala Esperanto-Asocio ne estas regformo, tamen la Asocio reprezentas Esperanton tutmonde. Krom kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko[7],[8], UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo[9] kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) pere de aktiva rilato al la ISO-komitato pri terminologio (ISO/TC 37). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster Eŭropa Unio. Cetere, la 10-an de majo 2011, UEA kaj la Internacia informejo por terminologio (Infoterm) subskribis Interkonsenton pri kunagado, ties celoj estas interalie interŝanĝi informojn, subteni unu la alian kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj en la kampo de terminologio kaj pere de kiu UEA iĝus Asocia Membro de Infoterm.

Politika movado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropo - Demokratio - Esperanto.
Emblemo de EDE

En 2003 kreiĝis eŭropa politika movado nomata Eŭropo - Demokratio - Esperanto. Ene de ĝi troviĝas eŭropa federacio kiu arigas lokajn asociojn kies statutoj dependas de la landoj. Laborlingvo de la movado estas Esperanto. La celo estas “provizi la Eŭropan Union per la necesaj iloj por starigi partoprenrajtan demokration”. La lingvo internacia estu ilo por ebligi transliman politikan kaj socian dialogon kaj aktive kontribui al paco kaj kompreniĝo inter la popoloj. La origina ideo en la unua baloto ĉefe estis diskonigi la ekziston kaj la uzadon de Esperanto al la ĝenerala publiko. Tamen en Francujo konstante kreskis voĉoj : 25067 (en 2004), 28944 (en 2009) kaj 33115 (en 2014). En tiu ĉi lando apogas kelkaj movadoj la aferon: France Équité, Europe - Liberté, kaj Politicat.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La Verda Flago.

La Esperanto-flago nomiĝas “Verda Flago”. Ĝi konsistas el:

  • verda tuko kun proporcio 2:3, kies verdo simbolas la esperon. Ne estas klare ke iam ekzistis “oficiala” koloro, tamen la koloro   009900  estas la plej ofta.
  • blanka kvadrato en la supra maldekstra angulo, kies blanko simbolas pacon kaj neŭtralecon
  • verda kvinpinta stelo nomata "verda stelo" kiu simbolas la kvin kontinentojn.

La himno nomiĝas “La Espero” ekde 1891: ĝi estas samnoma poemo skribita de Zamenhof. La kanto estas kutime kantita je triumfa marŝo komponita de Félicien Menu de Ménil en 1909.

La Jubilea simbolo reprezentas la lingvon interne, dum la flago reprezentas Esperanto-movadon. Ĝi entenas la latinan literon E (Esperanto) kaj la cirilan literon Э (Эсперанто) simbolante la unuigon de okcidento kaj oriento.

Krome, Ludoviko Lazaro Zamenhof, kreinto de la lingvo, ofte rolas kiel simbolo. Oni eĉ kelkfoje nomas lin “Onklo Zam”, alude al la karikatura personigo de Usona Uncle Sam.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Esperanto.

Disvastiĝo per revuoj kaj kongresoj[redakti | redakti fonton]

Dum la dua UK : kongresanoj bezonas neniun tradukiston.

En 1889 aperis la unua Esperanto-revuo La Esperantisto, kaj poste en 1895 sekvis Lingvo Internacia. Tiuj helpis kreskigi la Esperanto-komunumon. Verkistoj kiel Lev Tolstoj kaj Jules Verne apogis la lingvon. La franca verkisto deziris verki romanon, Esplorvojaĝo, pri komisiono de scienculoj en Afriko, kies laboro-lingvo estu Esperanto, sed Verne mortis antaŭ ol finpretigi la romanon.

En 1905 okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto kaj tie kunvenis 688 kongresanoj el 20 landoj. La Deklaracio pri Esperanto estas unu el la fondaj tekstoj de tiu epoko. Kongresoj sinsekvis po unu ĉiujare ĝis la Unua mondmilito. La Universala Esperanto-Asocio kreita en 1908 helpis al malliberuloj korespondi kaj la Ruĝa Kruco disdonis Esperanto-lernolibrojn. Dum la 1910-aj jaroj estis kreita la unua Esperanta lando en Moresnet, kiu nomiĝis «Amikejo».

Mondmilitoj kaj agnoskoj[redakti | redakti fonton]

Ivo Lapenna, prezidanto de UEA en 1964–1974 (ĉi tie fotita ĉirkaŭ 1980)

Post la Unua mondmilito aperis kursoj de Esperanto en Germanujo, kvankam la franca registaro malaprobis UN-proponon instrui la lingvon en ĉiu lando de la mondo. En 1923 Albert Einstein estis honora prezidanto de la 3-a SAT-Kongreso kaj 42 sciencistoj proklamis la deziron, ke Esperanto estu pli vaste uzata. Bedaŭrinde aperis rifuzoj al tia disvastiĝo en multe da landoj ĝis la Dua mondmilito kaj ĝia fino. Josif Stalin kaj Adolf Hitler estis la du ĉefaj minacaj malamikoj de la disvastigado.

Post la Dua mondmilito estis uzata la komuna monunuo Stelo dum Esperanto-renkontiĝoj, sed la uzado ĉesis je la fino de la 20-a jarcento[10]. Denove okazis apogo de scienculoj, inter kiuj la matematikisto Maurice René Fréchet fariĝis prezidanto de ISAE en 1950–1953 kaj publikigis paperojn. Danke al la laboro de Ivo Lapenna en Montevideo, Unesko agnoskis Esperanton en 1954. Dum la 1960-aj jaroj aperis nova klopodo krei Esperantan ŝtaton, kiu ĉi-foje nomiĝis «Insulo de la Rozoj». La ŝtatinsulo staris en Adriatiko apud Italujo. La Manifesto de Prago en 1996 reasertis novajn celojn por estonteco de Esperanto-komunumo.

Provoj de lando-kreado[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj organizaĵoj (ili preferas nomi sin establoj) fondis la Esperantan Civiton, kiu “celas esti subjekto de internacia juro[11] kaj “celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo”. La Esperanta Civito ĉiam uzas la nomformon Esperantio (enkondukitan de Hector Hodler en 1908), kiun ĝi mem difinas laŭ sia interpreto de raŭmismo, kaj kies signifo do povas diferenci disde la tradicia Esperanta kompreno pri la vorto Esperantujo.

En aprilo 2007 fondiĝis la ŝerca Esperanta Respubliko.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Statistiko de Esperantujo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Atestilo de KER-ekzameno

Krom lernolibroj, inkluzive de la Fundamento de Esperanto de Zamenhof, la Assimil-metodoj kaj la video-metodoj kiel Mazi en Gondolando de BBC kaj Pasporto al la tuta mondo, ekzistas multaj kursoj por lerni Esperanton interrete.[12] La lokaj kluboj kaj intensivaj staĝoj estas ankaŭ tre oftaj kaj riĉaj kadroj en la regionoj kie aktivas Esperanto-asocio. Cetere, kelkaj universitatoj instruas Esperanton, kaj la Supera Fremdlingva Trejnejo (Universitato Eötvös Loránd) liveras atestilojn akorde kun la komuna eŭropa referenckadro por lingvoj[9] (KER). Pli ol 2000 homoj posedas tian atestilon tra la mondo: en 2017 ĉirkaŭ 570 je la nivelo B1, 590 B2-nivele kaj 820 por C1[13]. La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) ankaŭ laboras por eldoni lernilojn al instruistoj.

La Universitato de Esperanto proponas videajn lekciojn en Esperanto, pri fakoj kiel milito tra la mondo, informadiko, kaj astroscienco. Kursoj ankaŭ okazas dum Universalaj Kongresoj de Esperanto kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Poste UEA alŝutas la rilatajn dokumentojn en sia retejo.[14]

Ekzemple novembre ĉiun duan jaron okazas Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) ekde 1998 en Ĉeĥujo kaj Slovakujo. Personaj iniciatoj ankaŭ estas kutimaj: Doktoro pri matematikoj Ulrich Matthias kreis dokumenton pri fundamentoj de lineara algebro[15] kaj la Esperanto-grupo de Majno (Usono) verkis gvidlibron por lerni la programlingvon Pitono[16].

Ĝenerale, Esperanto estas uzata kiel pontolingvo en kelkaj retejoj celante instruadon de aliaj lingvoj, kiel la germana[17], la rusa[18], la slovaka[19], la svahila[20], la volofa[21]Tokipono.[22]

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Veronika Poór antaŭenigis la ideon de la radio Muzaiko, aktivis en TEJO kaj estis Ĝenerala Direktoro de UEA en 2016/2017.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Esperanto-gazeto kaj Esperanto-radio.

Ekde 1889 aperis La Esperantisto, kaj poste aliaj revuoj en Esperanto tra multaj landoj en la mondo. Kelkaj el ili estas organinformiloj de Esperanto-asocioj (Esperanto, Sennaciulo kaj Kontakto). Retaj Esperanto-gazetoj kiel Libera Folio, lanĉita en 2003, proponas sendependan vidpunkton pri la Esperanto-movado, celante sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn. La plejmulto de la revuoj pritraktas aktualaĵojn; el tiaj estas la gazeto Monato legata en pli ol 60 landoj. La artikoloj de Monato estas redaktitaj de korespondantoj el la landoj mem, kiuj do bone konas la lokan situacion, el 40 landoj.[23] Aliaj plej popularaj[24][25] Esperanto-gazetoj estas La Ondo de Esperanto, Beletra Almanako, Literatura Foiro, kaj Heroldo de Esperanto. Ofte landaj asocioj mem eldonas revuojn por informi pri la movado en la lando, ekzemple Le Monde de l'espéranto de Espéranto-France. Ankaŭ ekzistas sciencaj revuoj, kiel Scienca Revuo de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).

Muzaiko estas radio kiu elsendas ekde 2011 tuttempan internacian programon en Esperanto: kanzonojn, intervjuojn kaj aktualaĵojn. La du lastajn oni povas elŝuti por aŭskulti ilin poste kiel podkastoj[26]. Krom Muzaiko, la aliaj radioj proponas nur tempohoron dum kiu Esperanto estas laborlingvo aŭ elsendas nur podkaste: Radio Libertaire, Pola Retradio en Esperanto, Radio Vatikana, Varsovia Vento, Radio Verda, Kern.punkto.

Interreta televido EsperantoTV elsendis Esperante en 2014 raportaĵojn, muzikvideojn, intervjuojn.

Interreto[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo de Interreto ebligis pli efikan komunikadon inter esperantistoj kaj iomete anstataŭigis pli malrapidajn rimedojn kiel ekzemple poŝto. Multaj amase uzataj retejoj kiel FejsbukoGuglo proponas Esperantan interfacon[27],[28]. La 15-an de decembro 2009, okaze de la jubilea 150-naskiĝdatreveno de Zamenhof, Guglo cetere videbligis la Esperantan flagon kadre de siaj Google Doodles.[29] Amaskomunikiloj kiel Tvitero, Telegram, Redditipernity ankaŭ enhavas signifan kvanton de Esperanto-uzantoj. Krome, enhav-perantoj kiel WordPress kaj Jutubo ankaŭ ebligas blogistojn verki en la internacia lingvo. Elŝuteblaj estas Esperantaj versioj de programoj kiel la oficeja programaro LibreOffice kaj la retumilo Fajrovulpo, aŭ la eduka programo pri programado Scratch. Plie, retaj videoludoj kiel Minecraft proponas tute esperantigitan interfacon.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Kvankam Esperantujo ne estas lando, ekde 2014 ekzistas Esperanta teamo de futbalo kiu partoprenas matĉojn dum Universalaj Kongresoj.[30] La teamo estas parto de la NF-Ligo kaj ne de FIFA, kaj renkontis la teamojn de Armen-devena Argentina Komunumo (2014), Okcidenta Saharo (2015), Slovakio (2016), kaj Dongdaemun-Gu (Koreio, 2017).

Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Komence, Esperanto-parolantoj ĉefe studis kiel skribis L. L. Zamenhof, ĉar ili volis esti plej proksimaj al la verkumado de la kreinto.[31] Poste fiksis la lingvon la Fundamento de Esperanto en 1905, kvankam multe da parolantoj ankoraŭ kutimis sekvi Zamenhof-on, dum li deziris ke Esperanto flugu sen li.[32] Li cetere dediĉis sin al homaranismo post tiu ĉi periodo: doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn.

Origine proponata de Zamenhof en 1905 ene de la Bulonja Deklaracio, esperantisto estas ĉiu homo, kiu scipovas kaj uzas la lingvon.[33] Tamen, eĉ sen tutmonda konsento, esperantisto nuntempe signifas homo kiu disvastigas la lingvon kaj agadas pri ĝi: instruado, verkado, komunikaj agadoj cele al la ĝenerala publiko ne-esperantista. Aperis pro tio la vortoj aktivulo kaj Esperanto-parolanto por malkonfuzi la aktivajn esperantistojn de la “nur parolantaj” esperantistoj.

La ĉiumonata gazeto La Ondo de Esperanto ekde 1998 ĉiujarfine proklamas la esperantiston de la jaro, homon rimarkitan dum la jaro pro partopreno en disvastigo de la lingvo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Entreprenoj[redakti | redakti fonton]

Eldonado kaj vendado de libroj, la tiel nomataj libroservoj, estas la ĉefa merkato kaj ofte la unua enspezo de multaj Esperanto-asocioj. Kelkaj firmaoj estas jam bone konataj: ekzemple Vinilkosmo, kiu eldonas kaj disvendas Esperanto-muzikon ekde 1990. Ankaŭ troviĝas iniciatoj kiel la retejo Eklaboru, kreita de Chuck Smith, por laborofertoj kaj kandidatoj ene de Esperanto-asocioj aŭ Esperanto-renkontiĝoj.

Monunuo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Komerco per Esperanto kaj Esperantismo kaj mono.

Historie, la monunuo Stelo estis kreita en 1942 kaj ekuziĝis ĉe kunvenoj de la Universala Ligo kaj en Esperantaj medioj. Tra la jaroj ĝi malrapide neuziĝis kaj je la oficiala fermo de la Universala Ligo en la 1990-aj jaroj, la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al UEA. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.

Nuntempaj steloj estas faritaj el plasto, ili estas uzataj en kelkaj renkontiĝoj, ĉefe inter junuloj. La monunuo estas prizorgata de Stelaro, kiu kalkulas la kurzojn, gardas la stokon, kaj malfermas filiojn en diversaj E-renkontiĝoj. Nuntempe ekzistas steloj de 1 ★, 3 ★ kaj 10 ★. Kurzoj de Steloj je la 31-a de decembro 2014 estis[34] 1 EUR = 4,189 ★.

Bildo Valoro Priskribo
Bildflanko Valorflanko
1 ★ En la bildflanko de la monero aperas gufo, tio estas, ĉar tiu ĉi monero kutime havas la valoron de unu teo en la gufujo.
3 ★ En la bildflanko de la monero aperas Papago, tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas pli ofte uzata por aĉeti manĝaĵojn, kaj tiuj kiuj manĝas ofte multe parolas, kiel papago.
10 ★ En la bildflanko de la monero aperas krokodilo, tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas la plej uzata en la drinkejo, do post iom da tempo oni "ekkrokodilas"

Krome en pagoj kontraŭ varoj kaj servoj oni uzas landajn monojn kiel eŭro, usona dolaro kaj aliaj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-kulturo.

Arkitektura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Busto de Zamenhof, Bjalistoko (Polujo)

Dise en multnombraj landoj tra la mondo troviĝas ZEOj (“Zamenhof/Esperanto-objektoj”), kiuj estas diversaj objektoj nomataj honore de L. L. ZamenhofEsperanto: monumentoj, stratnomoj, placoj ktp. Ekzistas UEA-komisiono pri ZEOj.[35]

Krome, en pluraj landoj troviĝas ankaŭ lokoj dediĉitaj al Esperanto: renkontejoj, staĝejoj, seminariejoj, festejoj, Esperanto-domoj. Tie turismas esperantistoj. Jen du: Kastelo Greziljono en Francujo apud Anĝevo, Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno (Aŭstrujo).

Kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Esperanta literaturo kaj Esperanto-filmo.

Esperanto-literatura heredaĵo estas la plej riĉa kaj la plej diversa inter literaturo en aliaj planlingvoj. Ekzistas pli ol 25.000 esperantaj libroj (originalaj kaj tradukitaj) kaj ankaŭ pli ol cent regule distribuitaj Esperanto-revuoj. Kaj tio malgraŭ ke Esperanto nur ekzistis dum ĉirkaŭ 100 jaroj. En komparo, la tuta literaturo de Islando (lando kreita en la 900-a, kaj kun loĝantaro de ĉirkaŭ 320.000 personoj) nombras malpli ol 50.000 libroj[36].

Ekde 1950, la Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo. La rezultoj de la konkursoj estas proklamataj en la Universalaj Kongresoj de Esperanto, ili enhavas la jenajn branĉojn: poezio originala; prozo originala; eseo originala pri temo lingva, literatura, historia au sociologia, prefere en ligo kun la internacia lingvo aŭ la Kongresa Temo; teatraĵo originala; kaj infanlibro de la Jaro.

Ekzistas ankaŭ kelkaj filmoj, kiuj estis eldonitaj en Esperanto. Plie, Esperanto mem kaptis multan atenton kaj estis uzita en multnombraj filmoj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-muziko.
Martin Wiese dum la Arkones-festivalo, 2009.

Esperanto-muziko kreskis dum la 20-a jarcento pere de multaj gramofondiskoj kaj kasedoj ekde la 1960-aj jaroj, komence de kantistoj kiuj proponis tradukaĵojn: Morice Benin, Joëlle Rabu, la grupo Team kaj poste Ĵak Yvart kiu kantas la kanzonojn de la franca kantisto Georges Brassens.

La apero de la eldonisto Vinilkosmo epok-faras por la produktado de KD-muzikalbumoj. Rokmuziko kaj populara muziko grave rolis en Esperanto-muziko dum la 1980-aj kaj 1990-aj jardekoj, danke al la grupoj Amplifiki, Persone, Esperanto Desperado. Pop-rokmuzikaj kantistoj elstaras: Martin Wiese, Kim J. Henriksen, JoMo, la duopo Ĵomart kaj Nataŝa, la nederlanda kvaropo Kajto kaj la kataluna grupo Kaj Tiel Plu.

Dum la lasta jardeko, novaj artistoj alvenis apude de la pli kutimaj kiel Dolchamar, Supernova, La Perdita Generacio, baRok' Projekto, Inicialoj dc, Jonny M en diversaj genroj: metalroko, elektronika muziko, regeo.

Festotagoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-festotagoj.

Multaj festotagoj agnoskitaj de esperantistoj estas festoj internaciaj jam proponitaj en aliaj landoj de organizoj kiel ONUUnesko. Jen la festoj internacie proponitaj de UEA ekde 2010:

Dato Nomo Signifo, celo, datreveno
21-a de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo Konservi la lingvomultecon kaj kulturmultecon
lasta plena semajno de februaro Semajno de Internacia Amikeco Organiziĝi por plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton.
14-a de aprilo Memortago de ĉiuj Pioniroj Mortodatreveno de L. L. Zamenhof (1917).
26-a de julio Esperanto-tago Datreveno de la aperigo de la Unua Libro (1887).
21-a de septembro Internacia Tago de la Paco (UNO) Ne batali, pafĉesigi en batalzonoj.
26-a de septembro Eŭropa tago de lingvoj (Konsilio de Eŭropo) Inspiri al lernado de lingvoj tra la tuta Eŭropo.
15-a de decembro Esperanto-Librotago aŭ Zamenhofa Tago Naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859). Kutima interŝanĝado de libroj verkitaj en Esperanto

Kulturaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de partoprenintoj en Esperanto-renkontiĝoj de centra Eŭropo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-renkontiĝo.

Ĉiujare okazas multnombraj renkontiĝoj de esperantistoj tra la mondo, pri temoj riĉaj. Ili ĉu arigas samŝatokupulojn, ĉu kunvenigas homojn kun la sama volo pri specifa temo. La ĉefekzemplo estas Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiun ĉiujare organizas UEA somere dum semajno. Aliaj bone konataj renkontiĝoj:

Apud tiuj mondskale arigantaj renkontiĝoj ankaŭ troviĝas pli lokaj aranĝoj kiel Novjara Renkontiĝo (NR) aŭ Junulara E-Semajno (JES), dum lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro. Tiuj renkontiĝoj ŝajnas sukcesi dum la 20 lastaj jaroj.

Pro la ĉiam aperantaj Esperanto-renkontiĝoj aperis tri retejoj por listigi kaj konigi ilin. Eventoj.hu priskribas ilin per listo kaj datoj, kaj enhavas arkivon ĝis 1996, dum Esperant.io proponis mondmapon kun la lokoj de venontaj renkontiĝoj kaj en 2017 aperis Eventa Servo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ NPIV
  2. Esperanto estas transnacia lingvo, kvankam Ethnologue mencias nur Pollandon kiel landon kun Esperanto-parolantoj.
  3. “Kio estas UEA?” Retpaĝo de UEA
  4. Retejo de Hercbergo
  5. Jarlibro de UEA, p. 248–249. Roterdamo, Nederlando, 2016. ISSN 0075-3491.
  6. «Freŝbakitoj atendas vin en Amikumu», artikolo el La Balta Ondo
  7. angle Paĝo pri UEA en la retejo de Unesko
  8. La Unesko-kuriero legeblas en Esperanto ekde 2017
  9. 9,0 9,1 angle Esperanto aperas en la KER-listo ene de la retejo de Konsilio de Eŭropo
  10. Esperanto numismatika asocio.
  11. Rimarko : La leĝa termino persono ne estas sinonimo por homa estaĵo, sed anstataŭe referas al ento kun kapableco posedi leĝajn rajtojn. Iuj spertuloj en internacia juro ne eksludas ke eblus iam doni juran personecon al la naturo, al ekzemple malnova kvincentjaraĝa arbo aŭ al iuj bestoj (-> (angla) vikipedian artikolon pri 'non human rights project').
  12. Ekzemple la Kurso "Saluton! Esperanto aŭtodidakte" bazita sur la samnoma lernolibro de Audrey Childs-Mee
  13. esperante Statistikoj pri la atestiloj de KER-ekzamenoj en Edukado.net
  14. esperante Kursoj de Internacia Kongresa Universitato
  15. esperante Fundamentoj de lineara algebro, Ulrich Matthias
  16. esperante Instruilo por la programlingvo Pitono
  17. esperante Deutsch.info instruas la germanan per Esperanto Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
  18. esperante Russky.info instruas la rusan per Esperanto
  19. esperante Slovake.eu instruas la slovakan per Esperanto
  20. esperante Svahila kurseto ĉe Jutubo
  21. esperante PDF-a enkonduko al la lingvo volofa Arkivigite je 2018-12-28 per la retarkivo Wayback Machine
  22. esperante Tokipona.info instruas Tokiponon per Esperanto Arkivigite je 2021-02-09 per la retarkivo Wayback Machine
  23. esperante Kolofono de Monato
  24. esperante Voĉdonado pri la plej popularaj Esperanto-gazetoj
  25. esperante “Legado de esperantaj gazetoj”, en UEA en konscio de Esperantistoj, p. 39-41
  26. esperante Listo de la programoj de Muzaiko.info
  27. Traduku Fejsbukon
  28. Guglo en Esperanto
  29. “Google festas la Zamenhof-tagon”, artikolo el Libera Folio
  30. esperante Intervjuo de Osmo Buller (Ĝenerala Direktoro de UEA) pri la futbalmatĉo dum la 99a UK
  31. La libro Lingvaj respondoj de Ludoviko (Eldonejo Ludovikito, 1990, 7-a eld.) enhavas pli ol 120 paĝojn de respondoj el Zamenhof al demandoj inter 1887 kaj 1912.
  32. La parolado de Zamenhof dum la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo (1912) montras ke li ne plu volas partopreni en la disvastigo de la lingvo kiel “Majstro”.
  33. UEA en konscio de Esperantistoj, Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen, Kava-Pech, 2015, p. 14
  34. Kurzoj. Arkivita el la originalo je 2014-12-31. Alirita 2016-01-13.
  35. “Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j)” en la retejo de UEA
  36. http://blog.archive.org/2011/01/29/all-icelandic-literature-to-go-online/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Elŝutu la voĉlegitan version de la artikolo Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel
voĉlegita versio,
registrita je 04.08.2021
kiun vi povas aŭskulti aŭ elŝuti.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.