Germana Esperanto-Asocio
Germana Esperanto-Asocio estas la landa Esperanto-asocio en Germanio.
Enhavo |
Strukturo kaj agadoj [redakti]
GEA estas registrita asocio kaj asociigas la Esperanto-uzantojn en Germanio. Ĝi eldonas la membrogazeton Esperanto aktuell kaj aranĝas la Germanan Esperanto-Kongreson.
GEA havas landajn ligojn kaj lokajn grupojn, sed la membroj estas centre registrataj kaj pagas kotizon al la centro (la oficejo de GEA). Dum la Germana Esperanto-Kongreso kunsidas la jarĉefkunveno, kiu elektas ĉiun duan jaron estraron kun prezidanto. Prezidanto ekde 2007 estas Rudolf Fischer.
En la kadro de GEA funkcias:
- Germana Esperanto-Instituto,
- Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen (Virtembergo),
- Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj,
- Interkultura Centro Herzberg / Germana Esperanto-Centro en Herzberg am Harz, ĝi estas la klerigejo kaj pluklerigejo de GEA.
Apud GEA ekzistas diversaj fakaj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj parte kunlaboras kun sekcioj en Germanio. Aliaj estas tute memstaraj (kiel la laborista Libera Esperanto-Asocio).
Laŭ la prijuĝo de Rainer Kurz, entreprenkonsilisto kaj eksa GEA-prezidanto, "GEA tenas kvazaŭ la monopolon por Esperanto"[1] en Germanio.
Internacie [redakti]
GEA ekde 1955 estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi havas proksimume dek procentojn de la tutmonda aligita membraro de UEA. (Same en Germanio loĝas proksimume dek procentoj de la individua membraro de UEA.)
Junularo [redakti]
Germana Esperanto-Junularo estas memstara registrita asocio, sed kunlaboras kun kaj en GEA. GEA konsideras la membrojn de GEJ siajn junularajn membrojn. GEJ-membroj povas aboni la GEA-organon Esperanto aktuell je favoraj kondiĉoj, sed ricevas precipe la GEJ-gazeton Kune.
Historio [redakti]
En 1906 la asocio estis fondita kiel Deutsche Esperantisten-Gesellschaft. La nunan nomon ĝi ricevis pro ŝanĝo de strukturo en 1909: el asocio de individuoj ĝi fariĝis ligo de grupoj.
Pro malpermeso de la tiama germana (nacisocialista) registaro, GEA devis dissolviĝi en 1936. Nur en 1947 GEA povis esti refondita, almenaŭ en la tri okcidentaj partoj de okupata Germanio.
Aparte de GEA estiĝis Esperanto-strukturoj en GDR, kun Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR, ekde 1965. En 1976 la centra laborrondo Esperanto en Kulturligo ricevis ŝtatan permeson aliĝi al UEA, kaj ekde la jaro 1981 ĝi rajtis porti la nomon Esperanto-Asocio de GDR. Ekde 1991 la germana neŭtrala Esperanto-movado estas denove unuigita sub la tegmento GEA.
Membronombroj [redakti]
Observante la ĉi-sekvajn membronombrojn oni konstatas certajn nekongruojn. Ekzemple la nombro de Asociaj Membroj ĉe UEA restis inter 1000 kaj 1100 dum kelkaj jaroj ĝis 1999 - por subite fali al nombroj ĉirkaŭ 600 dum la jaroj ekde 2000.
Krome ekzistas certa nekongruo inter la nombroj indikitaj en la revuo de GEA kaj en tiu de UEA.
Malgraŭ la nekongruoj estas verŝajne, ke okazis mezuma ĉiujara falo de la membronombroj de proksimume 2 procentoj jare ĉe la individuaj membroj de UEA en Germanio inter 1996 kaj 2003. La membraro de GEA inter 1994 kaj 2002 laŭ la nombroj falis sume je 20 % (jare ĉ. 2,7 %), poste ĝis 2006 ĝi stagnis.
Laŭ informo en la dissendolisto esper-german "la membronombro de GEA (sen GEJ) kreskis konstante de 1984 ĝis 1993". La posta ŝrumpado revenigis la nombron proksimume al la stato de 1987[2]. El kio eblas konkludi kun la ceteraj informoj, ke inter 1987 kaj 1993 okazis kresko de sume proksimume 20 % (jare ĉ. 3 %) kaj ke en 1987 estis proksimume 1050 membroj.
La membronombroj por GEJ (1994 - 2001), signitaj per *, estas laŭ la iama membroadministranto Rudolf Fischer "nur la resto de iamaj GEJ-membroj" kaj "historie" "senvaloraj"[3]. La membronombroj por GEJ (2007-8), same signitaj per *, estas "ne certigitaj"[4].
| Jaro | GEA | GEJ | GEA +GEJ |
Fonto | Asociaj Membroj (AM, UEA) |
Individuaj Membroj (IM, UEA) |
AM+IM (UEA) |
Fonto |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 1994 | 1325 | 236* | 1561 | [5] | ||||
| 1995 | 1240 | 194* | 1434 | [5] | ||||
| 1996 | 1323 | 167* | 1490 | [5] | 1010 | 651 | 1661 | [6] |
| 1997 | 1291 | 154* | 1445 | [5] | 1021 | 626 | 1647 | [7] |
| 1998 | 1215 | 158* | 1373 | [5] | 1017 | 602 | 1619 | [8] |
| 1999 | 1188 | 121* | 1309 | [5] | 1079 | 587 | 1666 | [9] |
| 2000 | 1150 | 107* | 1257 | [5] | 668 | 572 | 1240 | [10] |
| 2001 | 1171 | 95* | 1266 | [5] | 555 | 644 | 1199 | [11] |
| 2002 | 1063 | 340 | 1403 | [5] | 616 | 535 | 1151 | [12] |
| 2003 | 1078 | 373 | 1451 | [5] | 682 | 549 | 1231 | [13] |
| 2004 | 1054 | 403 | 1457 | [5] | 649 | 558 | 1207 | [14] |
| 2005 | 1083 | 320 | 1403 | [5] | 781 | 568 | 1349 | [15] |
| 2006 | 1064 | 344 | 1408 | [5] | 758 | 546 | 1304 | [16] |
| 2007 | 1013 | 129* | 1142 | [17] | 763 | 514 | 1277 | [18] |
| 2008 | 884 | 120* | 1004 | [19] | 832 | 534 | 1366 | [20] |
| 2009 | 806 | 539 | 1345 | [21] | ||||
| 2010 | 972 | [22] | 671 | 506 | 1177 | [23] | ||
| 2011 | 945 | 127 | 1072 | [24] | 653 | 502 | 1155 | [25] |
Regionaj suborganizoj [redakti]
Germana Esperanto-Asocio havas regionajn suborganizojn laŭ la federaciaj landoj:
- en Baden-Virtembergo: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO) tttejo
- en Bavario: Bavara Esperanto-Ligo (BELO) tttejo
- en Berlino kaj Brandenburgio: Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (EABB) tttejo
- en Bremeno: Esperanto-Grupo Bremen tttejo
- en Hamburgo: Hamburga Esperanto-Societo (HES) tttejo
- en Hesio: Hesa Esperanto-Ligo (HELO) tttejo
- en Meklenburgo-Antaŭpomerio: Landa Asocio de Meklenburgo-Antaŭpomerio (LAMA) tttejo
- en Malsupra Saksio: Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio (EMAS) tttejo
- en Nordrejn-Vestfalio: Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (REVELO) tttejo
- en Rejnlando-Palatinato: Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo tttejo
- en Sarlando: Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL, memstara) tttejo
- en Saksio: Saksa Esperanto-Ligo tttejo
- en Saksio-Anhalto: Esperanto-Ligo de Saksio-Anhalto tttejo
- en Ŝlesvigo-Holstinio: Esperanto-Verband Schleswig-Holstein tttejo
- en Turingio ne estas aktiva landa asocio.
Fontoj kaj notoj [redakti]
- ↑ Profesia organizado de Esperanto-organizaĵoj
- ↑ esper-german
- ↑ Rudolf Fischer en esper-german
- ↑ fine de 2009; Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
- ↑ 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 Esperanto aktuell 2007/3, p. 8
- ↑ Esperanto 1091 (4), aprilo 1997, p. 66
- ↑ Esperanto 1102 (4), aprilo 1998, p. 79
- ↑ Esperanto 1113 (4), aprilo 1999, p. 66
- ↑ Esperanto 1124 (4), aprilo 2000, p. 66
- ↑ Esperanto 1135 (4), aprilo 2001, p. 66
- ↑ Esperanto 1149 (7), julio-aŭgusto 2002, p. 156
- ↑ Esperanto 1160 (6), junio 2003, p. 130
- ↑ Esperanto 1171 (6), junio 2004, p. 126
- ↑ Esperanto 1180 (4), aprilo 2005, p. 79
- ↑ Esperanto 1191 (4), aprilo 2006, p. 79
- ↑ Esperanto 1202 (4), aprilo 2007, p. 80
- ↑ "Komence de 2008" (ĉu do egala al fino de 2007?); Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
- ↑ Esperanto 1213 (4), aprilo 2008, p. 84
- ↑ fine de 2009; Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
- ↑ UEA gazetara komuniko n-o 318
- ↑ UEA gazetara komuniko n-o 371
- ↑ Esperanto aktuell 2012/2, p. 10, estrara raporto 2011
- ↑ Esperanto 1247 (5), majo 2010, p. 118
- ↑ Esperanto aktuell 2012/2, p. 10, estrara raporto 2011
- ↑ UEA gazetara komuniko n-o 449
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Hejmpaĝo de GEA
- www.esperanto.de kun dulingvaj informoj pri la Esperanto-asocioj k.s. en Germanio
|
||||