Germana Demokratia Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GDR)
Saltu al: navigado, serĉo
Germana Demokratia Respubliko (GDR)
Origina nomo Deutsche Demokratische Republik (DDR)
 Nazia Germanio 19491990 Federacia Respubliko Germanio 
Flago-de-GDR.svg
flago
Coat of arms of East Germany.svg
blazono
Geografio
East Germany 1956-1990.svg
Ĉefurbo:
Berlin, Hauptstadt der DDR
(Berlino, ĉefurbo de GDR)
kutima termino en okcidentaj landoj: Orienta Berlino
Areo:
ĉ. 108.300 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
ĉ. 16 milionoj (en 1989)
Nacia konsisto:
germanoj
germana
protestantismo
Ŝtat-strukturo
1 GDR-marko (Mark der DDR) = 100 pfenigoj
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Nazia Germanio Nazia Germanio
Postsekvaj ŝtatoj:
Federacia Respubliko Germanio Federacia Respubliko Germanio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Germana Demokratia Respubliko (GDR, germane Deutsche Demokratische Republik), ankaŭ nomita Orienta Germanio, de 1949 ĝis 1990 estis ŝtato en centra Eŭropo. Ĝi ekzistis samtempe kun la Federacia Respubliko Germanio, kiu konatiĝis kiel Okcidenta Germanio. Ambaŭ germanaj ŝtatoj kreiĝis post la Dua Mondmilito, en kiu la Nazia Germanio estis malvenkinta. La alianco kontraŭ la nazioj, kiu konsistis el Britujo, Usono kaj Francujo en okcidento kaj Sovetunio en oriento, post la milito disfalis en la okcidentajn, kapitalismajn aliancitojn kaj la komunisma Sovetunio. Pro la reciproka ekskluzivado de tiuj ekonomiaj sistemoj, estiĝis grandega malamikeco, kaj oni dividis la malvenkintan Germanujon en du partojn. Orienta Germanujo orientiĝis laŭ la soveta sistemo. Kiam la Malvarma Milito inter Sovetunio kaj la okcidentaj potencoj finis kaj Sovetunio disfalis, la GDR-ŝtato dissolviĝis kaj ĝia teritorio iĝis pluiga parto de la Federacia Respubliko de Germanujo, kiu estas la ĝishodiaŭa germana ŝtato.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Enlandanoj[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Dua Mondmilito vivis en la Soveta okupacia zono ĉirkaŭ 19 milionoj da homoj.

La nombro da loĝantaro kontinue malkreskis. Tio estis kaŭzita per du tialoj precipe:

  1. La multega daŭra fuĝo el la GDR ekde ĝia fondiĝo ĝis la konstruo de la Berlina muro en la aŭgusto de 1961 kaj la pluirado de multaj forpelitoj ree al Okcidenta Germanio pro politika nekontenteco kaj pro la pli bona viva kaj labora situacio ekspektita en la Okcidenta Germanio. Post 1961 fuĝoj pli malbone sukcesis. Ekde la mezo de la 1970aj jaroj - malgraŭ oficialaj ĉikanoj - elvojaĝo kontinua estis iom post iom establiĝinta. Krome individuaj personoj estis elsenditaj el la GDR, i.a. per la elaĉeto de arestitoj kaj la kun tiu koneksita malricevo de la GDR-civitaneco.
  2. Per la enkonduko de la pilolo por preventi la gravedecon kaj ĝia legitimigo la nombro da naskiĝoj malkreskis. Kiel ankaŭ en aliaj evoluciitaj landoj ĝenerale la familioj iĝis pli malgrandaj kun unu ĝis du infanoj.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La himno de GDR nomiĝis Auferstanden aus Ruinen (germane: Leviĝintaj el ruinoj), en kiu la verkisto Johannes R. Becher i.a. parolas pri la germana unueco (“Germanujo, unuigita patrujo”) kaj pri la paca sorto de la oriento, kiu estis unu de la ideologiaj celoj de socialismo. Verŝajne pro la aludo al la unueco, kaj pro la fakto, ke en la dua parto de la 20-a jarcento la tiel-nomata Germana demando denove estis demandata, oni ne plu kantis la tekston de la himno ekde la 1970-aj jaroj.

La nacia festotago de Orienta Germanujo okazis ĉiujare je la 7-a de Oktobro, kio rememorigis pri la fondiĝo de GDR en Oktobro 1949. La tago estas konata kiel Tago de la Respubliko.

Sur la flago de Orienta Germanujo ne lokiĝis rikoltilo kaj martelo, kiuj estis la kutimaj ideologiaj simboloj de komunismo respektive sovetaj simboloj, sed sur ĝi lokiĝis martelo kaj cirkelo. Ĉi-lasta aludis al la germana inteligenteco. La koloroj de la flago estas nigra, ruĝa kaj ora, kiuj estis la koloroj de la flago proponita en la Revolucio de 1848/1849. Tiuj koloroj origine devenis de la uniformoj de la germanaj naciistoj, kiuj batalis kontraŭ Napoleono kaj estas simbolo de la nacia liberalismo en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Germana Demokratia Respubliko ekestis la 7-an de oktobro 1949 je la teritorioj de la eksa sovetunia okupa zono. GDR estis membro ekde 1955 en la Varsovia Pakto. La 17-an de junio 1953 iĝis granda popolleviĝo (Volksaufstand) en la tuta respubliko pro la nekontenteco pri salajroj kaj vivkondiĉoj politikaj kaj nepolitikaj. Ĝi brutale estis supremita kaj sufokita. En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui muron inter Orienta kaj Okcidenta Berlino. Liberaj vojaĝoj inter Orienta kaj Okcidenta Germanio ekde tiam ne plu eblis. La 3-an de oktobro 1990 la regionaj ŝtatoj refonditaj sur la teritorio de GDR aliĝis al la Federacia Respubliko Germanio.

Origine GDR deklaris esti ŝtato fondita por la tuta germana popolo (simile al la Federacia Respubliko). Tio speguliĝis en la teksto de la nacia himno (vd. Simboloj). Ekde mezo de la 1960-aj jaroj GDR tamen emfazis sian proprecon. En 1974 estis forigitaj el la konstitucio la lastaj restoj pri germana unueco.

En GDR longan tempon estis malpermesate organizi Esperanto-societon. Nur en 1965 ekeblis fari tion ene de la “Kulturligo” (Kulturbund, amasa organizaĵo por kulturaj aferoj).

Politiko[redakti | redakti fonton]

Vidu: Walter Ulbricht; Erich Honecker.

Partioj[redakti | redakti fonton]

Reganto de tiu ĉi "socialisma" lando estis la Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED, socialisma unueca partio de Germanio), kiu estis formita per deviga aligo de la socialdemokrata al la komunista partio. SED formis kun aliaj partioj la Nacian Fronton. Tiuj aliaj partioj devige subtenis la politikon de SED; la nacidemokrata kaj la kamparana estis eĉ fonditaj je iniciato de la komunistoj.

Sovetio ĉiam konsiderinde influis la politikon de la lando.

Ceteraj partioj:

  • Christlich Demokratische Union Deutschlands (CDU) - kristdemokrata
  • Liberal-Demokratische Partei Deutschlands (LDPD) - liberala
  • Nationaldemokratische Partei Deutschlands (NDPD) - nacidemokrata
  • Demokratische Bauernpartei Deutschlands (DBD) - kamparana

Amasorganizoj[redakti | redakti fonton]

  • Freier Deutscher Gewerkschaftsbund (FDGB) - sindikato
  • Demokratischer Frauenbund Deutschlands (DFD) - virina organizo
  • Freie Deutsche Jugend (FDJ) - junulara organizo
  • Gesellschaft für Sport und Technik (GST) - organizo pri sporto kaj tekniko
  • Gesellschaft für Deutsch-Sowjetische Freundschaft (DSF) - Organizo pri la amikeco inter GDR kaj Sovetunio
  • Volkssolidarität - organizo pri solidara helpo
  • Kulturbund (KB) - Kulturligo de GDR

Geografio[redakti | redakti fonton]

Krom "Berlino, ĉefurbo de GDR" ekzistis en GDR 14 distriktoj (ekde 1952 ĝis 1990), nomataj laŭ la unuopaj ĉefurboj:

Distriktoj

Sur la teritorio de GDR estis refonditaj federaciaj landoj konforme al FRG (= regionaj ŝtatoj, provincoj), kiuj plejparte, sed ne tute, respegulas la administracian situacion post 1945 antaŭ la fondo de GDR. La novaj landoj nomiĝas: Meklenburgo-Antaŭpomerio, Brandenburgio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. La parto de Berlino, kiu apartenis al GDR estis aldonata al la ekzistanta lando Berlin, kiu tamen ne estis parto de FRG.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]