Kapitalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapitalismo
socia formiĝo
ekonomia sistemo
vdr
Kovrilpaĝo de La Kapitalo en la germana lingvo: tiu verko de Marks klarigas la funkciadon de kapitalismo.
Hong Kong, estas aŭtonoma urbo de Ĉinio kun ekonomia modelo kapitalisma kun tre alta "indico de ekonomia libero" (ĉefe dum la brita regadepoko) kiu igas ĝin tre diferenca el la cetero de la ĉinia ekonomio (karakterizata de sufiĉe alta "indico de ŝtata interveno"). Tio permesis Hongkongon iĝi unu el plej prosperaj ekonomiaj entoj de la planedo, kun tre altaj popersona enspezokvanto kaj indico de homa disvolviĝo.
Usona prezidento George W. Bush kaj ĉina prezidanto Hu Jintao en konferenco en Ĉilio: Ŝtatestroj de Ĉefkapitalismaj Ekonomioj.

Kapitalismo estas ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto de produktadrimedoj kaj komerco de varoj kaj kreado de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la pagkapabla konsumanto. Ĝi ideale elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj kaj celas efikan maksimumigon de profito (profitigo el investo de kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro.

Kapitalismo estas evoluanta koncepto, kiu deriviĝas de pli fruaj eŭropaj praktikoj (vidu: Sklavismo, Feŭdismo, Imperiismo, Merkantilismo). Kapitalismo estas vaste konsiderata kiel la ekonomia sistemo dominanta en la mondo ekde la 18-a jarcento kaj nur dum la dua duono de la 20a jarcento ekzistis alia konkurenca sistemo kiu estis konsiderita de kelkaj fakuloj kiel vera kontraŭkapitalismo, sed de aliaj nur kiel ŝtata kapitalismo (vidu sube). Ekzistas daŭra debato pri la difino, naturo, kaj amplekso de ĉi tiu sistemo.

La unuan principan kaj detalan analizon de kapitalismo faris Karlo Markso, ĉefe en sia verko La Kapitalo, kies unua parto aperis en Esperanta traduko.

Kapitalismo ĝenerale aludas

Post kolapso de la socialismo en Eŭropo, la kapitalisma produkta sistemo reaperis en ties antaŭe socialismaj landoj. Tie oni privatigis (kaj reprivatigis t.e. redonis la alŝtatigitajn proprietojn) la ŝtatan proprieton kaj tiel ili atingis kelkfoje pli grandan proporcion de la privata ekonomio ol en kelkaj malnovaj kapitalismaj landoj.

Fine de la 20-a jarcento, kaj komence de la 21-a jarcento, la ŝtatoj pli kaj pli dekonstruas la doganojn (vidu MOK), malpliigas la subvenciojn tiel formanta veran konkurson surmerkatan (vidu liberalismon). Sed la fortiĝanta tutmondiĝo (libere moviĝantaj kapitalo kaj varoj) kaŭzis streĉon en la pli evoluintaj landoj, ĉar ties laboristoj devas konkuri kun la laboristoj de la evoluantaj landoj. Tiel okazis ekzemple en 2004, ke Siemens kaj aliaj grandaj firmaoj ĉantaĝis la laboristojn, postulante plian laboron kontraŭ sama salajro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bildo de traktoro de la 20a jarcento pluganta kampon de luzerno: agrara kapitalismo en Usono.

Ekonomia komerco por profito ekzistis ekde la dua jarmilo a.K. kiel eble plej malfrua[1]. Tamen, kapitalismo en sia moderna formo estas kutime rilatita al la apero de agrara kapitalismo, t.e. agrikulturo kiel amaskvanta kreskigo de samtipa kreskaĵo por la gajno de monprofito per ilia vendo al foraj merkatoj (do ne por loka, individua aŭ komunuma konsumo), kaj merkantilismo de la Frua Moderna Epoko.

Agrara kapitalismo[redakti | redakti fonton]

La ekonomiaj fundamentoj de la feŭda agrikultura sistemo komenciĝis ŝanĝi sufiĉe en la 16-a jarcento en Anglio; la ŝarĝuma sistemo rompiĝis antaŭ tiu tempo, kaj tero komencis esti koncentrita en la manoj de pli malmultaj luigantoj kun ĉiam pli grandaj bienoj. Anstataŭe de servutul-bazita sistemo de laboro, laboristoj ĉiam pli estis dungitaj kiel parto de pli larĝa kaj disetendiĝanta monekonomio. La sistemo metis premon sur kaj la luigantojn kaj la luantojn por pliigi la produktivecon de la agrikulturo por fari profiton; la malfortigita truda potenco de la aristokrataro por eltiri kamparanplusojn apogis ilin por elprovi pli bonajn metodojn, kaj la luantoj ankaŭ havis instigon plibonigi siajn metodojn, por prosperi en ĉiam pli konkurenciva labormerkato. Esprimoj de lupago por la tero iĝis kondiĉigitaj de ekonomiaj merkatfortoj prefere ol la antaŭa stagna sistemo de kutimo kaj feŭda devontigo. [2]

De la komenco de la 17-a jarcento, Anglio estis alcentrigita ŝtato, en kiu multe de la feŭda ordo de mezepoka Eŭropo estis balaita for. Tiu centraligo estis fortigita per bona sistemo de vojoj kaj misproporcie granda kapitalurbo, nome Londono. La ĉefurbo funkciis kiel centrejo surmerkatiga por la tuta lando, kreinte tre grandan internan varmerkaton, anstataŭe de la fragmentaj feŭdaj posedaĵoj kiuj regis en la plej multaj partoj de la kontinenta Eŭropo.

Merkantilismo[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de franca havenurbo de 1638 ĉe la alteco de merkantilismo.

La ekonomika doktrino kiu balanciĝadis inter la deksesa kaj dekoka jarcentoj estas ofte priskribita kiel merkantilismo.[3] Tiu periodo, nome la Epoko de Malkovroj, estis rilata al la geografia esplorado de eksterlandaj teroj fare de komercistoj, ĉefe de Anglio kaj de Nederlando, post la pioniroj de Portugalio kaj Hispanio. Samtempe en la Hinda Oceano estis arabaj komercistoj kiuj simile etendis siajn ekonomiajn potencojn ĝis Sudorienta Azio. Merkantilismo estis sistemo de komerco por profito, kvankam krudaj varoj daŭre estis plejparte produktitaj per ne-kapitalismaj produktadmetodoj.[4] La plej multaj akademiuloj konsideras la epokon de komercisma kapitalismo kaj merkantilismo la origino de moderna kapitalismo,[5][6] kvankam Karl Polányi argumentis, ke la markostampo de kapitalismo estas la establado de ĝeneraligitaj merkatoj por kio li referis kiel la "fikciaj krudvaroj": tereno, laboro, kaj mono. Sekve, li tiel asertis, ke "ĝis 1834 ne estis konkurenciva labormerkato establita en Anglio, tial industria kapitalismo kiam socia sistemo ne povas esti menciita kiel ekzistinta antaŭ tiu dato."[7]

Anglio komencis grandskalan kaj integrativan aliron al merkantilismo dum la Elizabeta Epoko (1558-1603). Sistema kaj kohera klarigo de komercbilanco fariĝis publika tra la broŝurargumento de Thomas Mun nome England's Treasure by Forraign Trade, or the Balance of our Forraign Trade is The Rule of Our Treasure, kiu estis verkita en la 1620-aj jaroj kaj publikigita en 1664.[8]

Robert Clive post la Batalo de Palaŝi. Tiu batalo markis la ekon de la regado fare de la Brita Orienthinda Kompanio en Barato.

Inter la plej gravaj dogmoj de merkantilisma teorio estis Orbrikismo, nome doktrino substrekanta la gravecon de akumulado de valormetaloj. Merkantilistoj argumentis ke ŝtato devus eksporti pli da varoj ol ĝi importas tiel ke fremduloj devus pagi la diferencon en valormetaloj. Merkantilistoj argumentis, ke nur krudaĵoj kiuj ne povus esti ekstraktitaj hejme devus esti importitaj; kaj antaŭenigis registarajn subvenciojn, kiel ekzemple la donado de monopoloj kaj protektaj komercimpostoj, kiuj laŭ merkantilisma pensaro estas necesaj por instigi al interna produktado de industriaj varoj.

Eŭropaj komercistoj, subtenitaj per ŝtatkontroloj, subvencioj, kaj monopoloj, faris la plej multajn el siaj profitoj el la aĉetado kaj vendado de varoj. En la vortoj de Francis Bacon, la celo de merkantilismo estis "la malfermado kaj bon-akordigo de komerco; la atentado de produktantoj; la forigado de neniofarado; la subpremado de rubo kaj eksceso de luksleĝoj; la plibonigo kaj administrado de la grundo; la reguligo de prezoj ... "[9]

La Brita Orienthinda Kompanio kaj la Nederlanda Orienthinda Kompanio inaŭguris ekspansieman epokon de komerco kaj interŝanĝo.[10][11] Tiuj firmaoj estis karakterizitaj per siaj koloniismaj kaj ekspansiemaj potencoj donitaj al ili fare de ilia patrujŝtato.[10] Dum tiu epoko, komercistoj, kiuj komercis sub la antaŭa stadio de merkantilismo, investis kapitalon en la Orienta Hindia Firmao kaj aliaj kolonioj, serĉante rendimenton el investo.

Industria kapitalismo[redakti | redakti fonton]

Watt vapormaŝino. La vapormaŝino movigita ĉefe per karbo propulsis la Industrian revolucion en Britio.[12]

Nova grupo de ekonomiaj teoriuloj, gviditaj fare de David Hume[13] kaj de Adam Smith, en la mezo de la 18-a jarcento, defiis fundamentajn merkantilismajn doktrinojn kiel ekzemple la kredo, ke la kvanto de la riĉaĵo de la mondo restis konstanta kaj ke ŝtato povas nur pliigi sian riĉaĵon ĉe la elspezo de alia ŝtato.

Dum la Industria revolucio, la industriulo anstataŭigis la komerciston kiel domina faktoro en la kapitalista sistemo kaj influis la malkreskon de la tradiciaj artmetiaj kapabloj de atelieraj metiistoj, gildoj, kaj vagaj metiistoj. Ankaŭ dum tiu periodo, la pluso generita per la pliiĝo de komerca agrikulturo instigis al pliigita mekanizado de agrikulturo. Industria kapitalismo markis la evoluon de la fabrika sistemo de produktado, karakterizita per kompleksa dividado de laboro kaj inter kaj ene de laborprocezo kaj la rutino de labortaskoj; kaj finfine establis la tutmondan dominadon de la kapitalisma reĝimo de produktado.[3]

Britio ankaŭ prirezignis sian protektisman politikon, kiel ampleksite per merkantilismo. En la 19-a jarcento, Richard Cobden kaj John Bright, kiuj surbaze de siaj kredoj ĉe la Manĉestro-Lernejo, iniciatis movadon al pli malaltaj komercimpostoj.[14] En la 1840-aj jaroj, Britio adoptis malpli protektisman politikon, kun la nuligo de la Grenleĝo kaj de la Navigaciaj Leĝoj.[3] Britio reduktis komercimpostojn kaj tarifojn, konforme kun la lobiado de David Ricardo por libera komerco.

Tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]

La orbazo formis la financan bazon de la internacia ekonomio de 1870-1914.

Industriigo permesis malmultekostan produktadon de varaĵoj uzante ekonomiojn de skalo (la rilato inter Mendado kaj ofertado kaj la ekonomia avantaĝo havi pli grandan merkaton), dum rapida loĝantarkresko kreis daŭrantan postulon je krudvaroj. Tutmondiĝo en tiu periodo estis decide formita per deknaŭajarcenta imperiismo.[15]

Post la Unua kaj Dua Opimilitoj en Ĉinio kaj la kompletigo de la brita konkero de Hindio, vastaj loĝantaroj de tiuj regionoj iĝis pretaj konsumantoj de eŭropaj eksportaĵoj. Estis en tiu periodo kiam areoj de subsahara Afriko kaj de Pacifik-insuloj estis integrigitaj en la mondsistemo. Dume, la konkero de novaj partoj de la globo, precipe subsahara Afriko, fare de eŭropanoj donis al ili valorajn naturresursojn kiaj ekzemple kaŭĉuko, diamantoj kaj karbo, kaj helpis instigi komercadon kaj investadon inter la eŭropaj imperiaj potencoj, iliaj kolonioj, kaj Usono.

La loĝanto de Londono povis mendi per telefono, trinketante sian matenteon, la diversajn produktojn el la tuta tero, kaj racie atendi ilian tujan liverigon sur sia sojlo. Militismo kaj imperiismo de rasaj kaj kulturaj rivalecoj estis malmulto pli ol la amuziĝoj de lia ĉiutaga gazeto. Kia speciala epizodo en la ekonomia progreso de homo estis tiu epoko kiu venis je la fino de aŭgusto 1914.[16]

La tutmonda financa sistemo estis plejparte ligita al la orbazo en tiu periodo. Britio unue formale adoptis tiun normon en 1821. Baldaŭ sekvis Kanado en 1853, Novlando en 1865, kaj Usono kaj Germanio (de jure) en 1873. Novaj teknologioj, kiaj ekzemple la telegrafo, la transatlantika kablo, la radiotelefono, la vaporŝipo kaj la fervojo permesis al varoj kaj informoj moviĝi ĉirkaŭ la mondo je senprecedenca grado.[17]

Kejnsismo kaj Novliberalismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj John Maynard Keynes kaj Novliberalismo.
La Novjorka Borso, la borsista ĉambro.

En la periodo sekvanta la tutmondan depresion de la 1930-aj jaroj, la ŝtato ludis ĉiam pli elstaran rolon en la kapitalisma sistemo ĉie en la mondo. La postmilita tempo estis tre influita per kejnesaj (aŭ kejnsaj, laŭ teoriaro de John Maynard Keynes) ekonomikaj stabiligaj politikoj. La postmilita ekprospero finiĝis en la finaj 1960-aj jaroj kaj komencaj 1970-aj jaroj, kaj la situacio estis plimalbonigita per la pliiĝo de stagflacio.[18]

Monetarismo, teoria alternativo al Kejnesismo aŭ Kejnsismo, kiu estas pli kongrua kun la slogano lasu-fari (laissez-faire), akiris kreskantan hegemonion en la kapitalisma mondo, precipe sub la gvidado de Ronald Reagan en Usono kaj Margaret Thatcher en la UR en la 1980-aj jaroj. Publika kaj politika interesoj komencis ŝanĝiĝi for de la tielnomitaj kolektivistaj zorgoj de la administrita kapitalismo de Keynes ĝis fokuso sur individua elekto, nomita "remarketigita kapitalismo."[19]

Ekonomiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Viro kaj virino apud granda kesto, kiu enhavas kaptitajn fiŝojn.
Kaptaĵo de haringoj: krudmaterialo.

La esenca kvalito de kapitalismo estas la investado de mono por fari profiton, tio estas la sistema esprimo de agado laŭ propra intereso.[20]

En kapitalisma ekonomia sistemo kapitalaj aktivaĵoj povas esti posedataj kaj kontrolitaj fare de privatuloj, laboro estas aĉetita per monsalajroj, kapitalgajnoj atribuiĝas al privataj posedantoj, kaj la prezmekanismo estas utiligita por asigni kapitalvarojn inter konkurantaj uzoj. La amplekso laŭ kiu la prezmekanismo estas uzita, la grado de konkurencadeco, la ekvilibro inter la publika kaj la privata sektoroj, kaj la amplekso de registara enmiksiĝo en merkatoj estas la faktoroj kiuj distingas plurajn formojn de kapitalismo en la moderna mondo.[21]

En libermerkataj kaj malkontrolemaj formoj de kapitalismo, merkatoj estas utiligitaj plej grandskale kun minimuma aŭ neniu reguligo super la preziga mekanismo. En miksaj ekonomioj, kiuj estas preskaŭ universalaj hodiaŭ,[22] merkatoj daŭre ludas dominan rolon sed estas reguligitaj iagrade fare de registaroj por korekti merkatajn fiaskojn, antaŭenigi socialan subtenon, konservi naturresursojn, financi defendon (respektive financi militojn) kaj publikan sekurecon aŭ pro aliaj kialoj. En ŝtatkapitalismaj sistemoj, merkatoj estas kontrolitaj malplej eble, ĉar la ŝtato fidas peze je ŝtataj entreprenoj aŭ nerekta ekonomio planante akumuli kapitalon.

Kapitalismo kaj kapitalisma ekonomiko ofte estas komparitaj al socialismo, kvankam la signifo de la vorto socialismo ŝanĝiĝis dum la paso de la tempo. La origina signifo de socialismo estis ŝtatposedado de la produktadrimedoj. Hodiaŭ, la vorto ofte estas uzita por signifi ajnan ŝtatkontrolon de ekonomia decidiĝo.

Mono, kapitalo, kaj akumulado[redakti | redakti fonton]

Monbiletoj kun valoro de 5000 el diversaj monunuoj.

Mono estas ĉefe normigita komercilo, kaj fina pagilo, kiu helpas mezuri la valoron de ĉiuj varoj kaj krudvaroj en normo de valoro. Ĝi estas abstraktado de ekonomia valoro kaj komercilo kiu eliminas la maloportunan sistemon de interŝanĝo apartigante la transakciojn implikitajn en la interŝanĝo de produktoj, tiel tre faciligante specialiĝon kaj komercadon tra instigado al la interŝanĝo de krudvaroj. Kapitalismo implikas la plian abstraktadon de mono en aliajn interŝanĝeblajn aktivaĵojn kaj la akumuladon de mono tra proprieto, interŝanĝo, intereso kaj diversaj aliaj financaj instrumentoj.

La akumulado de kapitalo rilatas al la procezo de "farado de mono", aŭ kreskigado de komenca monsumo tra investo en produktado. Kapitalismo estas bazita ĉirkaŭ la akumulado de kapitalo, per kio financa kapitalo estas investita por realigi profiton kaj tiam reinvestita en plian produktadon en kontinua procezo de akumulado. En Marksisma ekonomia teorio, tiu dinamiko estas nomita la leĝo de valoro.

Kapitalaj kaj financaj merkatoj[redakti | redakti fonton]

La difina kvalito de kapitalismaj merkatoj, kontraste al merkatoj kaj interŝanĝo en antaŭ-kapitalismaj socioj kiaj feŭdismo, estas la ekzisto de merkato por kapitalvaroj (la produktadrimedoj), signifante ke interŝanĝaj rilatoj (komercrilatoj) ekzistas ene de la produktada procezo. Plie, kapitalismo havas merkaton por laboro. Tio distingas la kapitalisman merkaton de antaŭ-kapitalismaj socioj kiu ĝenerale nur enhavis merkatinterŝanĝojn por finaj varoj kaj sekundaraj varoj. La "merkato" en kapitalismo rilatas al kapitalmerkatoj kaj financaj merkatoj. Tiel, ekzistas tri ĉefmerkatoj en tipa kapitalisma ekonomio: labora, por kaj varoj kaj servoj, kaj financa.

Salajrolaboro kaj klasstrukturo[redakti | redakti fonton]

Salajrolaboro rilatas al la klasstrukturo de kapitalismo, per kio laboristoj ricevas aŭ salajron aŭ ian pagon, kaj posedantoj ricevas la profitojn generitajn per la faktoroj de produktado utiligitaj en la produktado de ekonomia valoro. Individuoj kiuj posedas kaj provizas financan kapitalon al produktivaj projektoj iĝas posedantoj, aŭ komune (kiel akciuloj) aŭ individue. En marksisma ekonomiko tiuj posedantoj de la produktadrimedoj kaj provizantoj de kapitalo estas ĝenerale nomitaj kapitalistoj. La priskribo de la rolo de la kapitalisto ŝanĝiĝis, unue rilatante al senutila peranto inter produktistoj al dunganto de produktantoj, kaj poste rilatis al posedantoj de la produktadrimedoj.[23] La esprimo "kapitalisto" ne estas ĝenerale uzata fare de subtenantoj de ĉefa kapitalisma ekonomika sistemo, grandparte pro la negativaj konotacioj de la termino kaj de la koncepto.

La termino "laboristoj" inkludas tiujn kiuj elspezas kaj manan kaj mensan (aŭ kreivan) laboron en produktado, kie produktado ne simple signifas fizikan produktadon, sed ankaŭ rilatas al la produktado de kaj perceptebla kaj netuŝebla ekonomia valoro. "Kapitalistoj" aŭ investantoj/istoj estas individuoj kiuj derivas enspezon el investado.

La termino laboro inkludas ĉiujn fizikan kaj mensan dungadan sekcion, inkluzive de entreprenista kapacito kaj gvidkapabloj, kiuj estas necesaj por produkti kaj produktojn kaj servojn. Produktado estas la ago de farado de varoj aŭ servoj uzante laborforton.[24][25]

Makroekonomio[redakti | redakti fonton]

Inflacio en 2019.

Makroekonomio rigardas aferojn kiaj ekzemple inflacio: ĝenerala pliiĝo en prezoj kaj falo en la aĉetada valoro de mono; kresko de la ŝtata trezoro: kiom multe da mono registaro havas kaj kiom rapide ĝia mono akumuliĝas; senlaboreco, kaj tarifoj de komerco kun kaj inter aliaj landoj. Dume mikroekonomiko temas pri individuaj firmaoj, homoj, kaj aliaj institucioj kiuj laboras ene de aro kaj enkadrigas ene de funkciigantaj reguloj por ekvilibri prezojn kaj la funkciadon de eksterordinara registaro.

Kaj mikroekonomio kaj makroekonomio funkcias kune por formi ununuran aron de evoluigado de reguloj kaj regularoj. Registaroj (la makroekonomia flanko) metas kaj naciajn kaj internaciajn regularojn kiuj konservas alton de prezoj kaj la entreprena (mikroekonomia) kreskorapideco, influas la prezojn, kaj komercon, dum la entreprenoj influas tion kion federaciaj leĝoj fiksas.[26][27][28]

Tipoj de kapitalismo[redakti | redakti fonton]

Logoo de la Belga Nacia Ligo por la Defendo de la Franko, 1924.

Ekzistas multaj variaĵoj de kapitalismo en ekzisto kiuj malsamas laŭ lando kaj regiono. Ili varias en sia institucia strukturo kaj je siaj ekonomiaj politikoj. La komunaj trajtoj inter ĉiuj malsamaj formoj de kapitalismo estas ke ili estas bazitaj sur la produktado de varoj kaj servoj por profito, predominate merkat-bazita asignado de resursoj, kaj ili estas strukturitaj sur la akumulado de kapitalo. La plej gravaj formoj de kapitalismo estas listigitaj malsupre:

Merkantilismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Merkantilismo kaj Protektismo.

Merkantilismo estas naciisma formo de komenca kapitalismo kiu venis en ekziston ĉirkaŭ la fino de la 16-a jarcento. Ĝi estas karakterizita per la interplektado de naciaj komercinteresoj al ŝtat-intereso kaj imperiismo, kaj sekve, la ŝtataparato estas utiligita por prunti naciajn komercinteresojn eksterlande. Ekzemplo de tio estas kolonianoj vivantaj en Ameriko kiuj rajtis komerci nur per aĉetvaroj de siaj respektivaj patrujoj (Britio, Francio, Hispanio, ktp.). Merkantilismo diras, ke la riĉeco de nacio estas pliigita tra pozitiva komercbilanco kun aliaj nacioj, kaj egalrilatas al la fazo de kapitalisma evoluo nomita la Primitiva akumulado de kapitalo.

Libermerkata kapitalismo[redakti | redakti fonton]

Libermerkata kapitalismo rilatas al ekonomia sistemo kie prezoj por varoj kaj servoj estas metitaj libere fare de la fortoj de mendado kaj ofertado kaj kie estas permesita atingi punkton de ekvilibro sen interveno de registara politiko. Ĝi tipe kaŭzas subtenon por tre konkurencivaj merkatoj, nome privata proprieto de produktivaj entreprenoj. Lasu-fari (el la franca Laissez-faire) estas pli vasta formo de libermerkata kapitalismo kie la rolo de la ŝtato estas limigita al protektado de posedrajtoj.

Bonfara kapitalismo[redakti | redakti fonton]

La fabriko de Cadbury en Bournville, ĉ. 1903, kie laboristoj laŭdire laboris en kondiĉoj kiuj estis tre favoraj por tiu tempo.

Bonfara kapitalismo estas kapitalismo kiu inkludas politikojn de sociala bonfaro. Bonfara kapitalismo estas ankaŭ la praktiko de negocoj kiu havigas bonfarajn servojn al siaj dungitoj. Bonfara kapitalismo en tiu dua senco, aŭ alivorte "industria paternalismo", estis centrita en industrioj kiuj dungis kapablan laboron kaj pintis meze de la 20a jarcento.

Monopolkapitalismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monopolkapitalismo.

En marksismo, do baze laŭ la konceptoj de la libro La Kapitalo de Karl Marx, la koncepto monopola kapitalismo estas evolufazo de kapitalismo, en kiu per entreprena koncentriĝo, centraligo kaj kreoj de ekonomiaj karteloj de larĝaj branĉoj de la ekonomio, la antaŭa ekonomia konkurenco estas plejparte forigata aŭ alprenas aliajn formojn (vidu ankaŭ imperiismo). En ĉi tiu fazo, oligarkoj, grandaj terposedantoj kaj grandaj korporacioj havas dominan pozicion (monopolon) almenaŭ en la ŝlosilaj industrioj.

Soci-merkata ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sociala merkatekonomio.

Socialmerkata ekonomio estas nominale libermerkata sistemo kie registara enmiksiĝo en prezformiĝo estas reduktita al minimumo sed la ŝtato disponigas signifajn servojn en la areo de sociala asekuro, senlaborsubteno kaj rekono de laborrajtoj tra naciaj kolektivaj negocadaj aranĝoj. Tiu modelo estas eminenta en okcidentaj kaj nordeŭropaj landoj, kaj Japanio, kvankam laŭ iomete malsamaj konsistoj. La vasta plimulto de entreprenoj estas private posedataj en tiu ekonomia modelo.

Sociala kapitalismo rilatas al la nuntempa modelo de kapitalismo kaj adaptado de la socia merkatmodelo kiu ekzistas en kontinenta Okcidenteŭropo hodiaŭ.

Ŝtata kapitalismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtata kapitalismo.
Emma Goldman estis unu el la unuaj revoluciuloj kiuj taksis la sovetunian ekonomion kiel ŝtata kapitalismo.

Ŝtata kapitalismo konsistas el ŝtata posedaĵo de la produktadrimedoj ene de ŝtato, kaj la organizado de ŝtatposedataj entreprenoj kiel komercaj, profit-serĉantaj entreprenoj. La debato inter propagandantoj de malpubliko kontraŭ ŝtata kapitalismo estas centrita ĉirkaŭ demandoj de manaĝera efikeco, produktiva efikeco, kaj justa distribuado de riĉaĵo.

Laŭ Aldo Musacchio, profesoro en Harvard Business School (Harvarda Negoclernejo), ĝi estas sistemo en kiu registaroj, ĉu demokratie aŭ aŭtokratece, ekzercas ĝeneraligitan influon sur la ekonomio, tra aŭ rekta proprieto aŭ diversaj subvencioj. Musacchio ankaŭ emfazas la diferencon inter la nuna ŝtata kapitalismo kaj ĝiaj iamaj antaŭuloj. For estas la tagoj kiam registaroj nomumis burokratojn por prizorgi firmaojn. La plej grandaj ŝtataj entreprenoj de la mondo komercas ĉe publikaj merkatoj kaj konserviĝas en bona sanstato danke al grandaj instituciaj investadoj.[29]

Entreprena kapitalismo[redakti | redakti fonton]

Entreprena kapitalismo estas libera aŭ miksit-merkata ekonomio karakterizita per la domineco de hierarkiaj, burokratiaj entreprenoj.

Miksa ekonomio[redakti | redakti fonton]

Miksa ekonomio estas plejparte merkat-bazita ekonomio konsistanta el kaj privata kaj publika proprieto de la produktadrimedoj kaj ekonomia intervenismo tra makroekonomiaj politikoj intencitaj por korekti merkatfiaskojn, redukti senlaborecon kaj reteni inflacion malalte. La grado de interveno en merkatoj varias inter malsamaj landoj. Kelkaj miksaj ekonomioj, kiel ekzemple Francio sub dirigisme (direktismo), ankaŭ havis gradon da nerekta ekonomia planado super plejparte kapitalism-bazita ekonomio.

La plej multaj kapitalismaj ekonomioj estas difinitaj kiel "miksaj ekonomioj" certagrade.

Anarki-kapitalismo (ankaŭ nomita anarkiismo de privataj posedaĵoj, libermerkata anarkiismo aŭ anarki-liberalismo) estas sintezo de individuisma anarkiismo kaj klasika liberalismo (vidu libertarianismo), kiu opinias, ke ĉiaj formoj de registaro estas nenecesaj kaj malutilaj, inkluzive (aŭ precipe) pri aferoj pri justeco kaj protektado. Tio malkongruas kun la plej ĝenerala tendenco ene de anarkiismo kiu postulas la posedon de la produktrimedoj por la komunumoj, ĉu de lokanoj ĉu de laboristoj.

Skoloj[redakti | redakti fonton]

Klasika ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klasika ekonomika skolo.
Adam Smith.

Klasika ekonomika skoloekonomika liberalismo estas ekonomika "skolo" kiu komenciĝis kun Adam Smith en la fino de la 18-a jarcento. La unua verko de tiu movado estis la influa libro La Riĉo de Nacioj (1776). Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, donis fortan senton favore al libera komerco en Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomiaj suferoj kaj malriĉeco kaŭzite de la militoj. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj. Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas, ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David Hume kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako ĝis hodiaŭ.

Marksisma ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marksismo.

La esplorobjekto de la marksisma politika ekonomiko estas historie disvolviĝantaj kaj anstataŭantaj unu la alian sociaj manieroj de produktado, aŭ sistemoj de produktadaj rilatoj. La metodo de la marksisma politika ekonomiko estas la dialektika metodo kiel reflekto de la objektiva dialektiko (ĝeneralaj leĝoj de iĝado, evoluo kaj pereo) de produktadmaniero. La ĉefa objekto de esploro de Markso kaj Engelso en sfero de politika ekonomio estas la kapitalisma produktadmaniero (kvankam dum ĝia esplorado Markso kaj Engelso metis komencon ankaŭ por politika ekonomio de antaŭkapitalismaj produktadmanieroj). La ĉefa verko, esploranta la kapitalisman produktadmanieron, estas "La kapitalo" de K. Markso. La deirpunkto en esploro de kapitalismaj produktadaj rilatoj ĉe Markso estis analizo de la varo, ĉar la varo historie kaj logike antaŭas la kapitalon, estante ties ĝerma formo.

Veberiana politika sociologio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomia sociologio.
Max Weber.

Ekonomia sociologio estas studo de sociaj kaŭzo kaj efiko de variaj ekonomiaj aferoj. Tiu fako povas esti larĝe konsiderite dividita en klasika kaj nuntempa periodoj. La klasika periodo koncernis partikulare kun moderneco (respektive modernigo) kaj ties konstituaj aspektoj kiuj estas raciigo, sekularigo, urbanizado, socia tavoligo, kaj tiel plu. Ĉar sociologio aperis dekomence kiel reago kontraŭ la kapitalisma modernigo, ekonomiko ludis gravan rolon en multo el la klasika sociologia priserĉado. La specifa termino "ekonomia sociologio" estis la unuan fojon stampita fare de William Stanley Jevons en 1879, poste uzata en verkoj de Émile Durkheim, Max Weber kaj Georg Simmel inter 1890 kaj 1920.[30]

Institucia ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Institucia ekonomiko aŭ usona instituciisma skolo estas la alproksimigo al kapitalisma ekonomiko fare el la kompreno de la rolo de la evolucia procezo kaj de la sociaj institucioj en la formado de la ekonomia funkciado. Tiu instituciismo rigardas la merkatrilatojn kiel rezulto de la kompleksa interagado de diversaj institucioj (por ekzemplo, la sociaj kaj juraj regularoj, entreprenoj, ŝtatoj ktp., ĉiuj el kiuj influas kaj la konduton de la personoj kaj la pliigon de la kapitalo).

Germana historia skolo kaj aŭstria skolo de ekonomiko[redakti | redakti fonton]

La germana historiisma skolo de ekonomiko (en germana: Historische Schule der Nationalökonomie) estis skolo de historia kaj ekonomika pensaro iniciatita en la 19-a jarcento - ĉefe fare de germanoj - kiu argumentis, ke la studo de historio estas la ĉefa fonto de sciaro pri la homa agado kaj pri la ekonomiaj aferoj, konsiderinte, ke la ekonomio dependas de la kulturo kaj oni povas separi tiujn nek en la spaco nek en la tempo. Tiel, la germana skolo malakceptis la ideon ke la ekonomiaj "leĝoj" aŭ teoremoj povas esti akceptitaj kiel universale validaj. Tiu skolo havis fortan influon, ne nur en Germanio, sed ankaŭ en aliaj landoj de sia ekonomia kapitalisma medio, kiel Aŭstrio, Hungario kaj Svisio, etendiĝante poste al Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.

Kejnesa ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo John Maynard Keynes.
Keynes (dekstre) kaj la usona delegito Harry Dexter White por la inaŭgura kunsido de la stabanaro de la Internacia Monunua Fonduso okazinta en Savannah, Georgio, en 1946.

En la 1930-aj jaroj, Keynes pioniris revolucion en ekonomika pensaro, defiante la ideojn de la Novklasika Skolo kiu tenis, ke libera merkato je mallonga al mezlonga limdato aŭtomate havigus plenan dungadon, kondiĉe ke la laboristoj estu flekseblaj je siaj salajraj postuloj. Li male asertis, ke agregita mendado determinis la ĝeneralan nivelon de ekonomia aktiveco kaj ke maltaŭga agregita mendado povus konduki al plilongigitaj periodoj de alta senlaboreco. Laŭ la Kejnsisma ekonomiko, interveno fare de la ŝtato estas necesa por moderigi la oscilajn ciklojn de ekonomia aktiveco.[31] Keynes defendis la uzadon de fiska kaj monkontrola politikoj por malgrandigi la negativajn efikojn de la ekonomiaj recesioj kaj depresioj. Sekve la eksplodo de la Dua Mondmilito, la ideoj de Keynes rilataj al la ekonomia politiko estis adoptitaj de la ĉefaj okcidentaj ekonomioj.

Novklasika ekonomika skolo kaj la Ĉikaga Skolo[redakti | redakti fonton]

La Skolo de Ekonomiko de Ĉikago estas tendenco de ekonomika pensaro partiana de la libera merkato (sed ene de strikta monkapitalisma sistemo, difinita de la registaro), kiu ekis en la Departemento de Ekonomiko kaj en la Altlernejo pri Negocado Booth de la Universitato de Ĉikago meze de la 20a jarcento. Ĝi estis estrita historie fare de George Stigler (Nobel-premio pri ekonomiko en 1982) kaj Milton Friedman (Nobel-premio pri ekonomiko en 1976). Ene de la merkatekonomio la ekonomika pensaro de tiu skolo estas kontraŭa al la teorioj de la sintezo klasik-kejnesa. La centra kerno de la teoriaro estas la rigardo al kiel la kapitalo fluas en la merkatoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Warburton, David, Macroeconomics from the beginning: The General Theory, Ancient Markets, and the Rate of Interest. Paris: Recherches et Publications, 2003. p. 49
  2. The Agrarian Origins of Capitalism. Alirita 2012-12-17.
  3. 3,0 3,1 3,2 Burnham, Peter. (2003) Capitalism: The Concise Oxford Dictionary of Politics. Oxford University Press.
  4. Scott, John (2005). Industrialism: A Dictionary of Sociology. Oxford University Press.
  5. Burnham (2003)
  6. Encyclopædia Britannica (2006)
  7. Polanyi, Karl. The Great Transformation. Beacon Press, Boston. 1944. p. 87
  8. (2011) Ideology and Foreign Policy in Early Modern Europe (1650–1750). Ashgate Publishing, Ltd..
  9. Citita en Sir George Clark, The Seventeenth Century (New York: Oxford University Press, 1961), p. 24.
  10. 10,0 10,1 Banaji, Jairus (2007). “Islam, the Mediterranean and the rise of capitalism”, Journal Historical Materialism 15, p. 47–74. doi:10.1163/156920607X171591. 
  11. (2006) Economic system:: Market systems. Encyclopædia Britannica.
  12. Watt vapormaŝino en la Supera Teknika Altlernejo de Industriaj Inĝenieroj de la UPM (Madrido)
  13. Hume, David. (1752) Political Discourses. Edinburgo: A. Kincaid & A. Donaldson.
  14. laissez-faire.
  15. James, Paul. (2007) Globalization and Economy, Vol. 1: Global Markets and Capitalism. London: Sage Publications.
  16. PBS.org. PBS.org (1929-10-24). Alirita 2010-07-31.
  17. Michael D. Bordo, Barry Eichengreen, Douglas A. Irwin. Is Globalization Today Really Different than Globalization a Hundred Years Ago?. NBER Working Paper No.7195. Junio 1999.
  18. Barnes, Trevor J.. (2004) Reading economic geography. Blackwell Publishing, p. 127. ISBN 0-631-23554-X.
  19. Fulcher, James. Capitalism. 1a eld. New York: Oxford University Press, 2004.
  20. James Fulcher, Capitalism A Very Short Introduction, "the investment of money in order to make a profit, the essential feature of capitalism." p. 14, Oxford, 2004, ISBN 978-0-19-280218-7.
  21. Macmillan Dictionary of Modern Economics, 3rd Ed., 1986, p. 54.
  22. James Fulcher, Capitalism A Very Short Introduction, "...in the wake of the 1970 crisis, the neo-liberal model of capitalism became intellectually and ideologically dominant", p. 58, Oxford, 2004, ISBN 978-0-19-280218-7.
  23. Williams, Raymond (1983). "Capitalism". Keywords: A vocabulary of culture and society, reviziita eldono. Oxford University Press. p. 51. ISBN 978-0-19-520469-8.
  24. Ragan, Christopher T.S., kaj Richard G. Lipsey. Microeconomics. Twelfth Canadian Edition ed. Toronto: Pearson Education Canada, 2008. Print.
  25. Robbins, Richard H. Global problems and the culture of capitalism. Boston: Allyn & Bacon, 2007. Print.
  26. Taylor, Timothy. (2011) Principles of Economics: Economics and the Economy. USA: Textbook Media. ISBN 1-930789-13-0. Arkivigite je 2018-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-16. Alirita 2021-12-21.
  27. Reisman, George. Economics and capitalism. Capitalism: A Treatise on Economics. The Jefferson School of Philosophy, Economics, and Psychology. Alirita 18a de Februaro 2012.
  28. Scott, Bruce R.. The Political Economy of Capitalism Bruce R.. Harvard Business School. Alirita 20a de Februaro 2012.
  29. Musacchio, Aldo, "Economist Debates: State capitalism: Statements", The Economist.
  30. Principles of Economic Sociology by Richard Swedberg – An extract. Arkivita el la originalo je 2010-02-13. Alirita 2009-12-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-13. Alirita 2020-12-13.
  31. Time Value of Money. How John Maynard Keynes Changed the World of Economics. InvestingAnswers. Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita 2a de Oktobro 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Juan Miguel Aguado (2011). Sociedad de masas y cultura de masas. D.F.: Fundamentos de la Comunicación y la Información.
  • Michel Albert, Capitalisme contre capitalisme, Paris, Seuil, coll. « L'histoire immédiate »,‎ 1991
  • Raymond Aron, Dix-huit leçons sur la société industrielle,‎ 1962
  • Frédéric Bastiat, Œuvres économiques,‎ 1853 (ISBN 2-13-037861-7)
  • Michel Beaud, Histoire du capitalisme (de 1500 à nos jours), Paris, Seuil,‎ 1981 (ISBN 978-2-7578-1786-5)
  • Claude Bébéar kaj Philippe Manière, Ils vont tuer le capitalisme, Plon,‎ 2003
  • Fernand Braudel, La Dynamique du capitalisme,‎ 1985 (ISBN 2-08-081192-4)
  • Joaquín Estefanía (1997). Aquí no puede ocurrir. El nuevo espíritu del capitalismo. Madrid: Taurus.
  • Jean-François Gayraud, Le nouveau capitalisme criminel, Odile Jacob,‎ 2014 (ISBN 978-2-7381-3072-3)
  • Gaël Giraud kaj Cécile Renouard, Vingt propositions pour réformer le capitalisme, Flammarion, 2009
  • Paul Jorion, Vers la crise du capitalisme américain ?, Paris, La Découverte,‎ 2007 (ISBN 978-2-7071-5092-9)
  • Paul Jorion, Le Capitalisme à l'agonie, Fayard (ISBN 978-2-213-65488-1)
  • Fernando Luengo Escamilla (2003). Mercado de trabajo y competitividad en los capitalismos emergentes de Europa Central y Oriental. Madrid: Editorial Complutense.
  • Karl Marx: Das Kapital. Kritik der politische Ökonomie. 1867 (rete konsultita la 20an de Marto 2008).
  • Bernard Perret, Le capitalisme est-il durable ?, Carnets nord,‎ 2008
  • David Ricardo: On the Principles of Political Economy and Taxation. London 1817 (rete).
  • Jesús Seminario (2006). El capitalismo peruano español. New York: Editorial Bruño.
  • Hernando de Soto (2001). El misterio del capital. Barcelona: Península.
  • Rodney Stark, The Victory of Reason: How Christianity Led to Freedom, Capitalism, and Western Success, Random House, New York, 2005. (La luterana usona ekonomikisto subtenas ke “katolikismo ne nur estis originanto de la moderna kapitalismo, tiel kiel ĝi disvolviĝis en Eŭropo kaj aparte en Italio, sed ankaŭ de la scienco mem kaj de la nocio de “persona libero”.)
  • Joseph Eugene Stiglitz, Quand le capitalisme perd la tête, Le livre de poche,‎ 2005 (ISBN 978-2-253-10931-0), 571 paĝoj.
  • Gabriel Tortella (1973). Los orígenes del capitalismo en España: banca, industria y ferrocarriles en el siglo XIX. Madrid: Tecnos.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle[redakti | redakti fonton]