Kaŭĉuko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Latex.JPG

Kaŭĉuko estas elasta (natura) gumo, konsistanta el preparita suko de kelkaj amerikaj aŭ afrikaj arboj aŭ lianoj (kaŭĉukarbo (Hevea brasiliensis)) el eŭforbiacoj, Fiscuselastica el morusacoj).

En 1876 kolektis la anglo Henry Wickham ĉ. 70.000 kaŭĉukajn grajnojn kaj kontrabandis ilin el Brazilo al Britio. El tiuj kreskis nur 2600 plantoj, sed tio sufiĉis por poste planti kaŭcukajn arbojn sur la britaj kolonioj.