Adam Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adam Smith
Adam Smith
skota ekonomikisto kaj filozofo
Naskiĝo 5-a de junio/16-a de junio 1723
en Kirkcaldy, Skotlando
Morto 17-a de julio 1790
en Edinburgo, Skotlando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Adam SMITH (172317-a de julio 1790) estis skota ekonomikisto kaj filozofo. Li famiĝis pro sia influa libro La Riĉo de Nacioj (1776).

Smith estis la filo de la kontrolisto de la dogano ĉe Kirkaldy, Fife, Skotlando. Lia preciza naskiĝotago estas nekonata. Tamen, li estis baptata ĉe Kirkcaldy je 5-a de junio, 1723. Lia patro jam mortis ses monatoj antaŭe.

Kiam li aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn, Smith iris al la Universitato de Glasgow, kie li studis moralan filozofion sub "la neniam forgesinda" Francis Hutcheson (tiel nomata de Smith). En 1740 li eniris la Kolegion Balliol de la Universitato de Oksfordo, sed kiel William Robert Scott diris, "la Oksfordo de lia tempo donis malmulte aŭ neniom da helpo al li por tio, kio iĝis lia dumviva laboro," kaj li rezignis lian stipendion en 1746. En 1748 li komencis publike prelegi ĉe Edinburgo sub la patronado de Lord Kames. Kelkaj de tiuj prelegoj pritraktis retorikon kaj beletron, sed malfrue li entreprenis la temon de "la progreso de riĉeco," kaj ĝi estis tiam, dum liaj mezaj aŭ malfruaj dudekkelkaj jaroj, kiam li unue eksplikis la ekonomikan filozofion de "la evidenta kaj simpla sistemo de natura libereco" kiu li malfrue proklamis al la mondo en lia Esploro de la Naturo kaj Kaŭzoj de la Riĉo de Nacioj. Ĉirkaŭ 1750 li renkontis David Hume, kiu iĝis unu el la plej intimaj de lia multaj amikoj.

Je 1751 Smith estis nomata profesoro de logiko je la Universitato de Glasgovo. Je 1752 li transiĝis al la seĝo de morala filozofio. Lia prelegoj protraktis la kampojn de etiko, retoriko, juro kaj politika ekonomiko, aŭ "polico kaj enspezo". Je 1759 li eldonis lia Teorio de Moralaj Sentoj, kiu enhavis kelkajn de liaj Glasgovaj prelegoj. Ĉi tiu verko, kiu konstatis la reputacion de Smith je lia propra tempo, rilatas al la ekspliko de morala aprobo kaj malaprobo. Lia kapablo de flua, persvada, kvankam iom retorika, argumento estas tre evidenta. Li bazis lian eksplikon, nek sammaniere kiel la tria Lord Shaftesbury kaj Hutcheson, sur aparta "morala senso", nek (kiel Hume) certagrade sur utileco, sed sur simpatio. Ekzistas multe da diskutado pri kiom da kontraŭdiro aŭ kontrasto ekzistas inter la emfazo de Smith en Moralaj Sentoj pri simpatio kiel fundamenta homa motivo, kaj aliflanke, la ĉefa rolo de mem-intereso en La Riĉo de Nacioj. En la unua ŝajnas ke li plie emfazis la ĝeneralan harmonion de homaj motivoj kaj agadoj sub bonfarema Providenco, dum en la lasta, malgraŭ ĝenerala temo de la nevidebla mano kiu antaŭenigas la haromonion de interesoj, Smith trovas multajn pli okazojn por montri kazoj de konflikto kaj de la malvasta nesindonemo de homaj motivoj.

Tiam Smith komencis doni pli da atento al juro kaj ekonomiko en liaj prelegoj kaj malpli al liaj teorioj de moraloj. Oni povas obteni impreson pri la evoluado de liaj ideoj pri politika ekonomiko de la notoj de liaj prelegoj kiuj studento skribis ĉirkaŭ 1763. Malfrue, E. Cannan redaktis ĉi tiujn (Prelegoj pri Justico, Polico, Enspezo kaj Armiloj, 1896). Ankaŭ oni povas obteni impreson de tio, kio Scott, ĝia malkovrinto kaj eldonisto, priskribis kiel "Frua Malneto de Parto de La Riĉo de Nacioj", kiu li datis ĉirkaŭ 1763.

Je la fino de 1763 Smith obtenis lukran oficon de guvernisto de la juna duko de Buccleuch kaj rezignis lian oficon de profesoro. Dum 1764-66 li veturis kun lia lernanto, plejparte en Franco, kie li ekkonis tiaj intelektajn estrojn kiaj Turgot, D'Alembert, André Morellet, Helvétius kaj, precipe, Francois Quesnay, la ĉefo de la Fiziokrata skolo, kies verkojn li multe estimis. Kiam li rehejmeniris al Kirkcaldy li dediĉis multe da la sekvaj dek jaroj al lia granda verko, kiu aperis je 1776. Je 1778 li estis nomata al komforta posteno de komisaro de dogano en Skotlando kaj iris por loĝi kun lia patrino en Edinburgo. Li mortis tie je 17-a de julio, 1790, post dolora malsano. Li ŝajne dediĉis konsiderindan parton de lia enspezo al multnombraj sekretaj agoj de almozdonado.

Mallonge antaŭ lia morto Smith detruis preskaŭ ĉiuj de liaj manuskriptoj. Dum liaj lastaj jaroj ŝajne li planis du maĵorajn traktaĵojn, unu pri la teorio kaj historio de juro kaj la alia pri la sciencoj kaj artoj. La postmorte eldonita Eseoj pri Filozofiaj Temoj (1795) eble enhavas partojn de tio kio estus la dua traktaĵo.

La Riĉo de Nacioj iĝas tiel influa ĉar ĝi faris tiom por krei la temon de ekonomiko kaj evoluigi ĝin kiel aŭtonomia sistema fako. En la okcidenta modno, ĝi estas defendeble la plej influa libro pri la temo ĉiam eldonita. Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, aperis je 1776, ekzistis fortan senton favore al libera komerco en kaj Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomikaj suferoj kaj malriĉeco kauzite de la milito. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj.

Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David Hume kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako hodiaŭ.

Kvankam li estas prenita kiel aŭspician kaj fundamentan majstron de la liberalaj desktruloj, li ankaŭ diris en sia libro: "La civila reginstanco, tiom, kiom ĝi estis establita por sekureco de la posedorajto, estas en realo establita por defendo la riĉulojn kontraŭ la malriĉuloj, aŭ de tiuj, kiuj havas posedaĵon kontraŭ tiuj, kiuj havan entute nenion." (en The Wealth of Nations.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]