Ŝtato
El Vikipedio
Ŝtato estas, laŭ PIV, "politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon". La nocio "ŝtato" povas do inkluzivi en la praktika uzo la organizadon de la povo en tiu teritorio, kaj la teritorio mem. En tiu ĉi lasta kazo la vorto estas pli konsilinde uzi vortojn kiel "lando" aŭ "regno".
[redakti] Ecoj de la Ŝtato
Laŭ tiuj konsideroj, Ŝtato fariĝas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari diversajn konsideraĵojn:
Unualoke, Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio. Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp.
Ĉiuokaze, la ŝtato havas:
- propran juran ordon,
- organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
- konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon.
Plie, tiu konkretan (homan) forton povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato. Tiusence, la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo.
La ŝtatoj en tiu difino estas nemultaj. La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 191 ŝtatoj-membroj. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo.
Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn, ktp. Ekzemple:
Areo: Loĝantoj: MNP/loĝanto:
USONO....... 9.150.000 km² .... 267.000.000 .... 26.280 $
VANUATUO.... 12.000 km² .... 200.000 .... 1.200 $
MONAKO...... 195 ha .... 30.000 (inkl. 5.000 monakanoj)
La Ŝtatojn karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera. Tiu suvereneco garantias:
- la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
- ilian sendependecon eksterlande.
[redakti] Aliaj uzoj
La vorto "Ŝtato" estas uzata en diversaj landoj por nomi la individuajn partojn kiuj konsistigas la Federacion. Tiu estas la kazo de Usono, kies originala nomo aludas al tiu fakto: "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko", aŭ de Brazilo aŭ Meksiko. En Vikipedio oni plejofte utiligas por tiu koncepto la nomon "subŝtato".
Oni uzas la nomon Membroŝtato por suverena ŝtato, rigardata kiel ano de pli vasta organizo de ŝtatoj, ekzemple Unuiĝintaj Nacioj, kiu havas 192 membroŝtatojn, aŭ Eŭropa Unio, formata de 27 ŝtatoj.
[redakti] Vidu ankaŭ
| Lando |
|---|
|
Listo de sendependaj ŝtatoj | Nacioj kaj dependaj teritorioj | Listo de landoj laŭ loĝantaro | Distingo inter lando, ŝtato aŭ nacio | Landnomoj |
| Tabelo de ĉiuj naciaj himnoj | |