Ŝtatoj de Barato
Barato estas federa unio de ŝtatoj[1] kiu enhavas 28 ŝtatojn kaj 7 teritoriojn. Kaj la ŝtatoj kaj la teritorioj estas krome subdividitaj en distriktoj kaj krome en pli malgrandaj subdividoj.[1]
Enhavo |
Evoluo de la ŝtatoj de Barato [redakti]
La brita Hindio, kiu inkludis krom la aktualan Baraton la teritoriojn kie nun estas la modernaj ŝtatoj de Pakistano, Bangladeŝo kaj Butano, estis komponita de diferencaj tipoj de ŝtatoj. La tiamaj Provincoj estis regataj de loka gubreniestro, nomata de la Vicreĝo. La princaj ŝtatoj estis regataj de lokaj estroj, kutime de heredaj postenoj. Tiuj estroj obeis la britan suverenecon kaj ŝanĝe ĝuis lokan aŭtonomion.
Pro la disigo inter Barato kaj Pakistano en 1947, provincoj kaj princaj ŝtatoj atribuiĝis al unu aŭ alia lando kaj du provincoj, nome Panĝabo kaj Bengalo, dividiĝis inter ambaŭ landoj. La ŝtato de Hajderabado, majoritate islama, klopodis sendependiĝi sed la barata armeo intervenis kaj fine ĝi estis aneksiigita al Barato. Tiu lando kaj Pakistano plendis pro la kontrolo de la ŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro, majoritate islama, kiu restis en Barato.
Ŝtatoj [redakti]
| Nomo | Ĉefurbo | Oficiala lingvo | Areo (km²) | Populacio (2001) | Fondo |
|---|---|---|---|---|---|
| Andra-Pradeŝo | Hajderabado | Telugua kaj Urduo | 276 754 | 76 210 007 | 1956 |
| Arunaĉal-Pradeŝo | Itanagar | Hindia | 83 578 | 1 097 968 | 1987 |
| Asamo | Dispur | Asama, bengala kaj bodoa | 78 438 | 26 655 528 | 1947 |
| Bihar | Patna | Hindia kaj urdua | 94 163 | 82 998 509 | 1947 |
| Ĉhatisgaro | Raipur | Hindia | 135 133 | 20 833 803 | 2000 |
| Goa | Panaji | Konkana kaj marata | 3 702 | 1 347 668 | 1987 |
| Guĝarato | Gandhinagar | Guĝarata kaj hindia | 196 024 | 50 671 017 | 1960 |
| Harjano | Ĉandigarh | Hindia kaj panĝaba | 44 212 | 21 144 564 | 1966 |
| Himaĉal-Pradeŝo | Ŝimla | Hindia | 55 673 | 6 077 900 | 1971 |
| Ĝamuo kaj Kaŝmiro | Srinagar kaj Ĝamuo | Kaŝmira, urdua | 222 236 | 10 143 700 | 1947 |
| Ĝharkhando | Ranĉi | Hindia | 79 714 | 26 945 829 | 2000 |
| Karnatako | Bengaluro | Kanara | 191 791 | 52 850 562 | 1956 |
| Keralao | Trivandrumo | Malajala kaj angla | 38 863 | 31 841 374 | 1956 |
| Madhja-Pradeŝo | Bhopal | Hindia | 308 000 | 60 348 023 | 1956 |
| Maharaŝtro | Mumbajo | Marata kaj angla | 308 000 | 96 878 627 | 1960 |
| Manipuro | Imphal | Manipura | 22 356 | 2 166 788 | 1972 |
| Meghalajo | Ŝillong | Angla, ĥasia kaj garoa | 22 489 | 2 318 822 | 1972 |
| Mizoramo | Aizol | Mizoa, angla | 21 087 | 888 573 | 1987 |
| Nagalando | Kohima | Angla | 16 527 | 1 990 036 | 1963 |
| Okcidenta Bengalo | Kalkato | Bengala kaj nepala | 88 752 | 80 176 197 | 1960|- |
| Oriso | Bhubaneswar | Orija | 155 842 | 36 804 660 | 1949 |
| Panĝabo | Ĉandigarh | panĝaba | 50 362 | 24 358 999 | 1956 |
| Raĝastano | Jaipur | Hindia | 342 239 | 56 507 188 | 1956 |
| Sikimo | Gangtok | Nepala kaj angla | 7 107 | 540 851 | 1975 |
| Tamil Nadu | Ĉenajo | Tamila | 130 058 | 62 405 679 | 1956 |
| Tripura | Agartala | Angla, bengala kaj kokboroka | 10 477 | 3 199 203 | 1972 |
| Utaranĉal | Dehradun | Hindia kaj urdua | 53 483 | 8 489 349 | 2000 |
| Utar-Pradeŝo | Lucknow | Hindia kaj urdua | 236 286 | 166 197 921 | 1950 |
Teritorioj [redakti]
Ĝis majo 2007, Barato havis 7 teritoriojn.
| Nomo | Ĉefurbo | Oficiala lingvo | Areo (km²) | Populacio (2001) | Fondo |
|---|---|---|---|---|---|
| Andamanoj kaj Nikobaroj | Port Blair | Hindia | 8 249 | 356 152 | 1956 |
| Ĉandigaro | Ĉandigaro | Hindia | 114 | 900 635 | 1966 |
| Dadro kaj Nagar-Havelio | Silvaso | Guĝarata | 500 | 220 490 | 1961 |
| Damano kaj Diuo | Damano | Guĝarata | 72 | 158 204 | 1987 |
| Delhio | Delhio | Hindia | 1 500 | 13 850 507 | 1958 |
| Lakŝadivoj | Kavaratti | Malajala lingvo | 32 | 60 650 | 1956 |
| Pondiĉero | Pondiĉero | Tamila, Franca | 492 | 974 345 | 1963 |
Notoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 States and union territories. Alirita 2007-09-07.