Tamilnado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
தமிழ் நாட
Tamilnado
Ŝtata aranĝo Federacia ŝtato de Barato
Ĉefurbo Ĉenajo
Areo 130.266 km²
Loĝantaro 64,4 milionoj (en 2002)
Loĝdenso 478/km²
Analfabetismo 28%
Loka lingvo Tamila lingvo
Horzono UTC +5:30
Situo de ŝtato Tamilnado

TamilnadoTamil NaduTamilujo (tamile: தமிழ் நாடு - tamiḻ nāṭu - [ˈtʌmiʐˌnaːɖɯ], „Tamil-Lando“) estas la plej suda ŝtato de Barato kun surfaco de 130.266 km² kaj 64.445.183 loĝantoj (je la 1-a de januaro 2006). La ĉefurbo estas Ĉenajo (iam Madraso). Alia urbo estas Koimbatore (pli da 1.000.000 loĝantoj laŭ takso en 2011).

Tamilnado ekis en 1956 laŭ la lingvolimo de la tamila, kiu, pro ĝia almenaŭ 2000-jara literaturhistorio, estas unu el la klasikaj lingvoj hindaj. Ĝi nomiĝis unue Madraso. Nur la 14-an de januaro 1969 ĝi ricevis sian nunan nomon, kiu litere signifas "lando de la tamiloj" kaj tiel indikas la specifon de tiu dravida popolo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]