Popolnombrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Popolnombrado (aŭ censo) estas ago de la ŝtato, kiam ĉiu enloĝanto estas statistike priskribita.

Popolnombrado temas ne nur pri nombrado de popolo, ĉar la celo estas ne nur koni la nombron de loĝantoj, sed ĉefe ricevi multajn personajn datumojn pri la loĝantoj.

La celo de popolnombrado estas kono de la ecoj de la loĝantaro, por ebligi planadon. Politike, popolnombrado povas taŭgi por reguligi balotadojn. Ekonomie, popolnombrado konigas la ekonomian disvolvon de la lando, la variecon, la bezonon pri infrastrukturo, ktp. Apartan gravecon havas fiskaj motivoj, ĉar popolnombrado helpas en la fiksado de impostoj.

Organizado[redakti | redakti fonton]

Periodeco de popolnombrado varias laŭ landoj. Kutimaj periodecoj estas kvin kaj dek jaroj; en multaj lokoj la reguligoj okazas ĉiujare.

Ekzistas pluraj tipoj de popolnombrado: agrokultura, industria, ekonomia, pri loĝantaro aŭ pri loĝado.

  • Avantaĝoj de popolnombradoj
    • Informoj el popolnombradoj povas montri datumojn pri diversaj unuoj (ekz. urbo, lando, riĉeco, aktiveco...).
    • Informoj utilas kiel referenco por aldonaj statistikoj.
    • Ĝi estas la nura procedo utila por scii pri maloftaj okazaĵoj.
  • Malavantaĝoj de popolnombradoj
    • Multekosta procedo, ĉar necesas grandaj homaj, materialaj kaj monaj rimedoj.
    • Oni bezonas tre grandan organizaĵon, kiu atingos la tutan regionon, kiun celas la popolnombrado.
    • Temporaba kaj malrapida procedo.
    • Foje, la informoj estas el pli malalta kvalito ol informoj akiritaj per aliaj procedoj.
    • Ekzistas risko ke personaj datumoj el la popolnombrado estos uzataj por alia celo, kio kontraŭus la privatecajn rajtojn de la koncernaj homoj.

Klasoj de loĝant-nombradoj[redakti | redakti fonton]

  • De fakto: konsistas el censado de la tuta loĝantaro ĉeestanta en la studata teritorio.
  • De rajto: konsistas el censado de la tuta loĝantaro rajte loĝanta en la studata teritorio (ĉeestantoj aŭ forestantoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj popolnombradoj[redakti | redakti fonton]

Sub faraono Amasis okazis popolnombrado en Egiptio en -570

Popolnombradoj jam delonge ekzistas.

  • Argiltabuloj montras ke en -3800 okazis popolnombrado en antikva Babilono.
  • En Egiptio statistikaj popolnombradoj okazis jam ĉirkaŭ -3050 en Egiptio.
  • En Ĉinio la unua de ni konata popolnombrado okazis en -2255.
  • En Japanio okazis popolnombrado en -86 pri sekso, aĝo kaj profesio.
  • El la antikvo estas konataj popolnombradoj el Persio, Egiptio (en -570 sub faraono Amasis), Grekio kaj Israelo (sub reĝo Davido en -1000). Tiuj popolnombradoj ofte nombris nur militkapablajn homojn.
  • En Romio, ekde la 6-a jarcento a.K., okazis ĉiun kvinan jaron popolnombrado pri la enspezoj de la loĝantaro. Censoro respondecis pri la popolnombrado kaj la kalkulita sumo de imposto de ĉiu loĝanto.

La popolnombrado en la Biblio[redakti | redakti fonton]

Conrad von Soest: Kristnasko, 1404

La Kristnaskorakonto de la Biblio komencas per la popolnombrado postulita de la romia imperiestro Aŭgusto. Li ordonis, ke ĉiu revenu al sia naskiĝloko por enlistiĝi en la impostliston. Tial Maria kaj Jozefo vojaĝis al Betlehemo, kie naskis poste Jesuon Kriston.

La vereco de la Kristnaskrakonto estas ofte pridubita. Luko kreas konfuzon, kiam komence de la 2-a ĉapitro en du sinsekvaj frazoj li parolas pri du malsamaj romiaj procedoj, t.e.:

  1. La imperia popolnombrado (iustrum), la nombrado de ĉiuj romiaj civitanoj
  2. La provinca popolnombrado, la nombrado de provincloĝantoj, kiuj ne havis la romian civitanecon (civitas romana)

Ambaŭ okazis en la jaro -8 en la „Provincia Syria/Iudaea“. La provinca popolnombrado sub Publius Sulpicius Quirinius okazis do samtempe kun la imperia popolnombrado postulita de la imperiestro Aŭgusto. Tiu lasta temis nur pri romiaj civitanoj, do ne Jozefo, ĉar se li estintus romia civitano, Pontio Pilato ne rajtintus krucumi lian filon. 13 jarojn poste, en la jaro 6, la imperiestro Aŭgusto sendis duan fojon Publius Sulpicius Quirinius en la provincon Syria, kiu estis ĵus kunigita kun la reĝlando Judio, por tie interalie organizi popolnombradon.

La impostdeklaroj de la provincloĝantoj verŝajne ĉiam estis faritaj sur ĉie sama formularo. En la jaro 1961 oni retrovis tian formularon el la jaro 127 en kaverno okcidente de la Morta Maro. Tiam la loĝantoj devis vojaĝi al siaj naskiĝlokoj por transdoni la impostformularon al la romia oficisto. Tial verŝajnas, ke pro la provinca popolnombrado ankaŭ Maria kaj Jozefo vojaĝis al la 148 km fora Betlehemo, ĉar nur tiel persone ili povis deklari ekzemple hereditan grundon.

Mezepokaj popolnombradoj[redakti | redakti fonton]

En Nurenbergo okazis popolnombrado en la jaro 1449

Dum la 7-a jarcento sub la dinastio Tang okazis popolnombradoj en Ĉinio. La supervivo de kamparanoj kaj do la socia paco estis certigita de impostleĝoj (619) kaj aldonaj ordonoj (624). Oni tiel transdonis al la kamparanoj kampojn, kiujn ili konservis kaj prilaboris dum sia tuta vivo. La bazo por la divido de la kampoj estis popolnombradoj, kiuj atentis pri la aĝo, kaj katastrosistemo por taksi kaj dividi la kampojn.

Post la batalo de Hastings en la jaro 1066 Vilhelmo la 1-a de Anglio ordonis popolnombradon. La datumoj de la popolnombrado farita en 1086 estis publikigitaj en la Domesday Book (libro de la lasta juĝo).

En Eŭropo okazis nur malmultaj popolnombradoj dum la mezepoko. Datumoj ofte estis malprecizaj. Ankoraŭ en la jaro 1753 la Brita Parlamento rifuzis popolnombradon, ĉar ĝi montrus al la malamikoj "la malfortojn de Britio". Deputito akcentis, ke ŝajnis strange al li, "ke ekzistas homoj, kiuj estas tiel impertinentaj kaj senhontaj" por proponi tiaĵon.

En Mezeŭropo unue urboj, kiel ekzemple Nurenbergo en la jaro 1449, provis okazigi popolnombradojn. Dum postaj landaj popolnombradoj oni nombris la nombron de "fajrejoj" (fakte hejmoj) kaj kalkulis la nombron de loĝantoj obligante la nombron de fajrejoj per meza "nombro de loĝantoj por unu fajrejo".

Grave por nombri la popolon estis ankaŭ preĝejaj notoj. Tiel la pastroj devis havi librojn pri "animoj" (latine „liber status animarum“). Iuj landoj pli interesiĝis pri tiaj datumoj, tiel Svedio havis detalajn datumojn en la 17-a jarcento. En kelkaj eŭropaj landoj, kiel Francio, Hispanio kaj Italio fontoj ekzistas el la 14-a15-a jarcento.

Internacia kongreso en Sankt-Peterburgo, 1872[redakti | redakti fonton]

Sankt-Peterburgo, kongresejo de la internacia statistika kongreso en 1872

La internacia statistika kongreso, kiu okazis en 1872 en tiama rusia ĉefurbo Sankt-Peterburgo, konsilis pridemandi dum ĉiu popolnombrado la aron de jenaj datumoj:

  • persona kaj familia nomo
  • sekso
  • aĝo
  • rilato al familiestro
  • civila stato
  • profesio aŭ okupo
  • religio
  • kutime parolita lingvo
  • rego de legado kaj skribado
  • deveno, naskiĝloko kaj ŝtataneco
  • loĝloko, kaj ĉu temas pri daŭra aŭ portempa ĉeesto aŭ foresto dum la popolnombrado
  • blindeco, muteco, mensmalsano ka.

Ankaŭ hodiaŭ tiuj datumoj estas kutima bazo de ĉiu popolnombrado.

Popolnombrado en diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

Alĝerio[redakti | redakti fonton]

En Alĝerio popolnombradoj pri loĝantoj kaj loĝejoj okazis en 1967, 1977, 1987 kaj 1997.

Argentino[redakti | redakti fonton]

En Argentino popolnombradoj estis organizitaj en 1932, 1960, 1980 kaj 2001. Vidu artikolon Censo de Argentino.

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

En Aŭstrio popolnombradoj estas faritaj de Statistik Austria ĉiuj dek jaroj. La lasta popolnombrado okazis en 2001.

Brazilo[redakti | redakti fonton]

En Brazilo, la responda organo pri la popolnombradoj estas IBGE (Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko), ekde 1936, kiam la instituto estis kreita. Ĝi realigas meze ĉiudekjare demografian popolnombradon. La unua popolnombrado estis realigita en 1872, sekve en la jaroj 1890, 1900 kaj 1920. La brazilaj popolnombradoj estas planitaj en la jaroj kun fina nulo. Tiele, la laste farita popolnombrado en Brazilo okazis en 2000, la sekva okazos ĉirkaŭ la jaro 2010. Inter du demografiaj popolnombradoj oni realigas nombradon de loĝantaro, tamen, pro budĝetaj kaj financaj kialoj, la en 2005 planita nombrado konkretiĝis nur en 2007 (inter Aprilo kaj Aŭgusto de tiu jaro).

Francio[redakti | redakti fonton]

En Francio popolnombradoj estas organizitaj de INSEE. Ĝis 1790 oni nombris hejmojn ("foyer" laŭvorte= fajrejo, kameno). Por ricevi proksimuman nombron de loĝantoj oni obligis la nombron de hejmoj per 5, tiel 34 hejmoj signifis do ĉirkaŭ 170 loĝantoj. Antaŭ la franca revolucio popolnombradoj estis maloftaj, oni konas tiujn de 1709 kaj 1760. De 1801 ĝis 1946 popolnombradoj estis regule organizitaj ĉiujn kvinan jaron (krom dum militoj). Pro tro alta kosto oni provis pligrandigi la tempon inter du popolnombradoj, tiel la du lastaj kompletaj popolnombradoj okazis en 1990 kaj 1999. Tamen pro la rapida demografia ŝanĝiĝo, la periodo estis taksita tro granda kaj ekde la 1-a de januaro 2004 oni enkondukis konstantan popolnombradon.

Germanio[redakti | redakti fonton]

En Germanio de 1834 ĝis 1867 la doganservoj organizis ĉiun trian jaron popolnombradon, ĉar la enspezoj estis dividitaj laŭ nombro de loĝantoj. Poste okazis popolnombrado en 1871 kaj de 1875 ĝis 1910 ĉiun kvinan jaron. Pro la militoj postaj popolnombradoj ne okazis regule: 1916, 1917, 1919, 1925, 1933 kaj 1939.

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Pri la popolnombrado en Hispanio zorgas la Instituto Nacional de Estadística (Nacia Instituto de Statistiko, INE) ĉiun dekan jaron. La lastan oni organizis en 2001. La unuan popolnombradon de la modernaj tempoj organizis en 1768 la Grafo de Aranda, ministro de la reĝo Karolo la 3-a.

Italio[redakti | redakti fonton]

En Italio la unua popolnombrado estis organizita en 1861 post unueco de Italio. Ekde 1861 estas organizita 14 popolnombradoj, kun kadenco ĉiu dek jaroj. De kelkaj jardekoj en Italio la popolnombradoj estas organizata de ISTAT. La lasta popolnombrado estas organizita en 2001.

Japanio[redakti | redakti fonton]

En Japanio, popolnombradon (国勢調査 [kokusei ĉōsa]; lit. la enketo pri la stato de ŝtato ) regulis la juro pri statistiko (la 18-a juro de 22-a jaro de Showa (1947) ). La juro regulas ke la popolnombrado devas okazi je 1-a de oktobro en ĉiuj 5 jaroj. La grand-skala enketo (大規模調査 [daikibo ĉōsa]) kiu enketas pri 22 temoj ,okazas en ĉiuj dek jaroj, kaj la simpla enketo (簡易調査 [kan-i ĉōsa]) kiu enketas pri 17 temoj, okazas 5 jarojn post la grand-skala enketo. La unua popolnombrado okazis en 1920.

Usono[redakti | redakti fonton]

En Usono la popolnombrado troviĝas en la baza leĝaro (konstitucio) kiel okazigenda en ĉiu deka jaro, kaj tiel oni faras en tiu lando jam ekde 1790.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.