Reta Vortaro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Reta Vortaro
Revo.jpg
Mozilla Firefox 3.0.4 gtr eo revo.png
Paĝo de ReVo pri “TTT” kaj rilataj vortoj.
URL http://purl.org/NET/voko/revo/
Ĉu komerca? ne
Tipo de paĝo vortaro
Registriĝo nur por redakti
Lingvaj versioj Esperanto
Proprietulo  ?
Kreita de  ?
Lanĉita fine de 1997
Aktuala statuso aktiva

Reta Vortaro (ReVo) estas ĝenerala esperanta vortaro en Interreto.

Ĝi havas kaj esperantlingvajn difinojn de la kapvortoj kaj nacilingvajn tradukojn, krome aldonajn informojn kiel ekzemplajn frazojn, bildojn. Krom la lingvaj indeksoj ĝi havas ankaŭ fakajn indeksojn kaj tezaŭron.

Enhavo

[redakti] Historio

La projekto estas iniciatita fine de 1997. La celo estis enretigo de PIV, sed pro diversaj kaŭzoj ĝi fine enprenis precipe la enhavon de Plena Vortaro de Esperanto. La retpoŝta redaktado ekfunkcias fine de 1999.

[redakti] Funkciado

La redaktado okazas per retpoŝta redaktoservo, por kiu ĉiu ajn povas registriĝi. La artikoloj estas formulitaj en XML. La diskutado de la redaktantoj okazas en dissendolisto. La enhavo kaj la iloj estas akireblaj laŭ GPLpermeso.

[redakti] Evoluo

Je 2004-02-17, ReVo entenis la sekvajn:

  • Kapvortoj: artikoloj: 8473 , derivaĵoj: 17825, sencoj: 23457, bildoj: 224
  • Tradukoj: rusaj: 25878, germanaj: 23891, francaj: 19643, nederlandaj: 15500, hungaraj: 14713, belarusaj: 12643, anglaj: 11138...
  • Fakvortoj: matematiko: 1222, botaniko: 765, zoologio: 736, ekonomiko, financo, komerco: 584, medicino, farmacio: 441, komputiko: 387...

Je 2006-02-17:

  • Kapvortoj: artikoloj: 9147, derivaĵoj: 20366, sencoj: 25993, bildoj: 223
  • Tradukoj: rusaj: 30875, hungaraj: 30489, francaj: 28681, germanaj: 25434, belarusaj: 21185, nederlandaj: 16579, anglaj: 12030...
  • Fakvortoj: matematiko: 1235, botaniko: 834, zoologio: 802, ekonomiko, financo, komerco: 620, medicino, farmacio: 505, komputiko: 409

Je 2007-02-17:

  • Kapvortoj: artikoloj: 9533, derivaĵoj: 21189, sencoj: 27124, bildoj: 223
  • Tradukoj: rusaj: 31228, hungaraj: 30931, francaj: 29867, germanaj: 26149, belarusaj: 21206, nederlandaj: 16611, anglaj: 12788...
  • Fakvortoj: matematiko: 1222, botaniko: 856, zoologio: 822, ekonomiko, financo, komerco: 626, medicino, farmacio: 511, ..., komputiko: 383

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligoj

·  Reta Votaro (konstanta adreso)
·  Reta Votaro (redirekto)
·  Reta Vortaro en Vikivortaro angle