Faraono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eble vi serĉas formikon faraonan, aŭ la klasikan polan romanon La Faraono, kies traduko fare de Kazimierz Bein ankaŭ estas grava verkaĵo de la esperantlingva literaturo.


Per aa
en hieroglifoj
O1
O29
Reganto en socio de dio Toto kaj diino Seŝat pridonancanta ilin per longa superregado, la 19-a dinastio

Faraono estas titolo por reganto de antikva Egiptio en hebrea kaj pli poste ankaŭ (eventuale) en greka medio. Oficiala nomo sonis "reĝo de Supra kaj Malsupra Egiptio".

La vorto devenas el egiptaj vortoj per aa - "granda domo", do reĝa palaco. Jam en la plej malnovaj fontoj la "palaco" havas ankaŭ signifon de vorto "regado", pli poste ĝi fariĝis (neoficiala) titolo de reĝo. La unua dokumentita uzo de parolturno en tiu ĉi signifo rilatas al Tutmoso la 3-a (1479 a. K.-1425 a. K.) antaŭ kartuŝo kun skribita reĝa nomo ĝi unuafoje aperas dum la 22-a dinastio.

Hodiaŭ tiu ĉi nomo estas larĝe uzata ĝuste danke al uzo en Biblio kaj ĉe fruaj grekaj kaj romiaj aŭtoroj.

Dia reganto[redakti | redakti fonton]

Reganto Menkaure en socio de du diinoj, la 4-a dinastio

En literaturo (precipe pli malnova) estas indikata, ke faraonoj estis konsiderataj kiel idoj de dioj kaj do ankaŭ dioj. Sed tiu ĉi interpretado en lumo de novaj fontoj montriĝas kiel simpligita. Hodiaŭ en egiptologio superas opinio, ke egiptoj komprenis siajn regantojn kiel estaĵojn de duspeca esenco - dia kaj homa samtempe (tiel rezultas tio ekzemple el Instruoj de reĝo Amenemhet la 1-a aŭ el Lojalaj instruoj, signifaj literaturaj verkoj el tempo de la 12-a dinastio). La dieco de la reĝo estis donita precipe de la dieco de lia oficejo - eterna reĝa potenco.

La egipta reĝo estis do escepta estaĵo - kiel ununura li povis nature kaj mem el sia principo kiel filo de dio (plej kutime de dio de suno, sed ankaŭ de aliaj) restadi en socio de dioj kaj en kulta sfero estis al li tial aljuĝata dieco, sed kiel al individua estaĵo ne. Egiptoj do pli prefere komprenis sian reganton kiel reprezentanton de dia principo en la homa vivo, lian ian manifestan ĉeestigon.

Reganto“ kaj „dio
en hieroglifoj
nfr
R8

nefer neter

O29V R8

aa neter

Kun tio verŝajne koneksas maniero, per kiu la egiptoj mem kunigis kun dioj sian reganton: ĉiam ili koncerne markis lin kiel nefer neter, dume dioj estis titolitaj kiel aa neter - "granda dio". La termino nefer povas esti tradukita per diversaj manieroj - kiel "bela", "bona", "perfekta", sed ankaŭ kiel "juna (=malpli aĝa)" (tiel tradukas la terminon egiptologo Jaromír Málek[1]). Malgraŭ tio ke la traduko de tiu ĉi markigo kiel "malpli aĝaj dioj" ne atingis en egiptologio pli vastan agnoskon, lia konsekvenca uzado montras (por ni ja per enhavo dum ne tute kompreneble, sed absolute sendube) al signifa ŝovo de komprenado de la principo de dieco en rilato al la regantoj kontraŭ dioj mem.

Pro kaŭzo de sia dia deveno ankaŭ la reĝo teorie prezentiĝis kiel unusola ceremoniulo enkadre de templa ritualo. Pastroj de unuopaj temploj estis nomitaj de la reĝo kiel liaj reprezentantoj kaj ili povis estis ankaŭ fare de li revokitaj - ili estis fakte ŝtataj oficistoj. Cetere ĝis la tempo de Nova imperio ne ekzistis en Egiptio (eble escepte de rekviemaj pastroj) profesia pastraro kaj servoj en la temploj ekprenis per la nomo de la reganto lokaj signifaj altranguloj el titolo de siaj administraj funkcioj. Same tiel la templa posedaĵo estis plene en la posedado de la reganto kaj la reganto povis per ĝi el la titolo de sia dia esenco almenaŭ teorie disponi laŭ sia plaĉo.

En la paso de evoluo okazis de Nova imperio ŝanĝoj de tiuj ĉi imagoj direkte al plifortigo de aŭtonomio de temploj kaj ilia personaro (kulmino estis destino de reĝlando de Amono en Supra Egiptio post pereo de la 20-a dinastio), tamen ili restadis senĉese vivaj kaj unuopaj regantoj laŭ siaj eblecoj kaj kun alternaj sukcesoj aktive uzadis ilin ankoraŭ en ptolemea tempo.

Titolaro[redakti | redakti fonton]

Sereĥo kun mono de reganto Veĝo, la 1-a dinastio
Titolaro de reganto Snofrukaj en sereĥo, la 4-a dinastio
Sereĥo de reganto Ĥaseĥemuej kun kunmetita titolo Horuso-Suteĥ, la 2-a dinastio
Kartuŝo de reganto Tutanĥamon: Nebĥeprure Tutanĥamon (legata de dekstre)
La trona nomo de Tutanĥamon Nebĥeprure en kartuŝo kun antaŭa titolo „Bona dio, sinjoro de Ambaŭ landoj“ (lagata de dekstre), la 1-a dinastio
„Filo de Reo Tutmoso“, la 18-a dinastio

Principoj de la reĝa titolaro[redakti | redakti fonton]

En komencaj periodoj de la malnovepoko la reganto uzis unusolan nomon enskribata en la t.n. sereĥo, kadreto en aspekto de stiligita palaco kun fortikigita fronto. Tio identigas la reganton kiel tiun, kiu loĝas en la palaco (eventuale en fortikaĵo), do tenas la potencon. Super la sereĥo estadas bildigita Horuso, falko de dio de firmamento kaj reganto de tero, kio signifas, ke la reĝo estis nomita kiel "Horuso XY". Li estis do enkorpigo de tiu ĉi dio (kiu estis ka de la reganto). Post plenigo de nombro de la reĝaj nomoj tiu ĉi nomo estis (en egiptologio markata kiel la t.n. Nomo de Horuso) indikata kiel la unua en la vico.

En disvolvita aspekto la tiel nomataj reĝaj titolaroj, dokumentitaj ekde Meza imperio, kiam ties evoluo estis fermita, la reganto uzis sume kvin nomojn gviditaj de signoj parolantaj pri lia principo. Tiuj ĉi nomoj de kvin diversaj aspektoj esprimis du bazajn principojn: tamen dian rolon de la reĝo kaj ties rilaton al la homa natureco de la konkreta portanto de la titoloj, tamen la principon de dualeco de Egiptio per unuiĝo de du ties partoj (t.e. Supra kaj Malsupra landoj) subregade de unu reganto. La lastaj du nomoj estis enskribataj en du la t.n. kartuŝojn. Tiu aperas en periodo de la 4-a dinastio, kiam estas en ĝi unuafoje skribita la naskonomo de reĝo Snofru. Sed la plena reĝa tirolaro estis uzata nur malofte, ĝi estis difinita precipe por sakrala sfero.

El la tutaj plurnomoj pri la karaktero de la reĝa potenco kaj ties evoluo en la imagoj de egiptoj plej modele parolas la t.n. trona nomo, je kiu la reĝa titolaro estis disvastigita ankoraŭ en periodo de la 1-a dinastio. En pli postaj tempoj ĝi fariĝis la kvara en la vivo. La reganto estis notata ĝuste sub ĝi en oficaj dokumentoj kaj tiel li estis konata al siaj subuloj. Tiu ĉi nomo estas pli precize markata kiel nisut-bitej kaj skribata per hieroglifoj por fragmito kaj abelo, kiuj estis heraldikaj simboloj de Supra kaj Malsupra Egiptio. Tio reflektas tradukon de la titolo en la grekan emfazanta potenc-politikan postenon de la reĝo en aspekto de pli supre menciita titolo "reĝo de Supra kaj Malsupra Egiptioj", sed kiu enhavas en si nekomprenon de la egiptaj imagoj pri la karaktero de la potenco de reganto. La alia parto de la titolo bitej signifas la personan, la homan naturecojn de la reĝo, la unua parto de kunmetaĵo nisut respondas al la dia natureco, kiu estas en la titolo de reganto.

Signoj de la reĝa titolaro
G5

„Horuso“

G16

„Ambaŭ sinjorinoj“

G8

„Ora Horuso“

M23
X1
L2
X1

„apartenanta al fragmito kaj al abelo“

G39 N5

„Filo de Reo“

Pseŭdotitoloj
V30 N16
N16

„Sinjoro de Ambaŭ landoj“

V30 N28
Z2

„Sinjoro de horizontoj“

Neformala markigo
M23 t
n

„reĝo“

S38

„reganto“

U36 Z1
n

„Moŝto“

i U33 i i A23

„suverena“

Postskribaĵoj
M17 Y5
N35
N5
Z1
U6 M17 M17

„amata Amon-Reem“

O10 U6 M17 M17

„amata Hathorou“

anx DA s

„li estu viva, sana kaj freŝa“

X8 S34 I10
X1
N17

„pridonacita de eterna vivo“

S34 I10
X1
N17

„vivanta eterne“

La reĝco havis do la duspecan naturecon, respondanta al dia emanado ĉeestanta en dumtempa homa dimensio (tiel interpretas la titolon John Ray[2]). Ian Shaw notas al tio, ke "la titolo nisut evidente respondis pri neŝanĝiĝemo de la dia reĝo (preskaŭ ĝi respondis al la reĝa rango mem). La esprimo bitej male priskribas la nuntempan forpasantan tenanton de la reĝa rango: unu konkretan regantan reĝon en limigita sektoro de tempo. Ĉiu reĝo do portis en si kombinon de la dieco kaj la senmorteco."[3]

Principa karaktero de la reĝa titolaro estas, ke la nomoj (precipe la nomo nisut-bitej,, sed tio validas ankaŭ por la ceteraj) anoncis certa ideologian kuntekston de la regado de la konkreta reganto. Fakte ĝi enhavis en si la nomojn de dioj, uzis iliajn mitologiajn kaj teologiajn koneksojn (temas do esence pri frazoj de religia karaktero, kiujn necesas legi, kaj nome uzante la gramatikajn regulojn de la egipta lingvo) kaj pere de ili ĝi antaŭsentigis la politikan programon de la registaro. Jan Assmann atentigas pri tio, ke la tronaj nomoj "tradicie enhavis elparolon pri la suna dio Reo, kaj prezentis tiel ion kiel principon, kiun la reĝo estis tenonta kaj kiu devis dum la periodo de lia regado certigi benon kaj piecon de la suna dio".[4]

Ŝanĝo de iu el la nomoj de unu kaj la sama reĝo en la paso de lia regado aŭ aliaj ŝanĝetoj de la reganta titolaro tial ĉiam montras al signifa ŝanĝo de la politikaj aŭ ideologiaj imagoj. Pruvas tion ekzemple titolaro de reganto Peribsen: devene li uzis la nomon de Horuso Seĥemib, sed por enskribo de la nova nomo en sereĥo li uzis kiel titolo nomon ne de dio Horuso, sed de dio Suteĥ, aŭ titolaro de reganto Ĥaseĥemuej (en traduko "Ambaŭ potencoj aperas en brilo"), kiu post ŝanĝo de la nomo el Ĥaseĥem (en traduko "Potenco aperas en brilo") por enskribaĵo de la nova en sereĥo uzis kiel titolo la nomon de ambaŭ dioj.

Plua ekzemplo de la uzo de tiu ĉi principo povas esti titolaro de reganto Tutanĥamono: la maldekstra kartuŝo enhavas la kvinan reĝan nomon (t.e. la nomon filo de Reo) kutime indikata kiel "Tutanĥamon", kiu en konekso kun dekliniĝo de kortego de religia reformo de Aĥnatono anstatauix la antaŭa "Tutanĥamon". Laŭvorte eblas ĝin legi kiel "Viva aspekto de Amono, la reganto de suda Iuno (= Veseto)", dum kio la kromnomon "reganto de Iuno" eblas kompreni kiel reskriban markigon de la suna dio Reo, kun kiu Amono tiel estus identigita. Tiuj ĉi signifemaj ŝovoj, kiuj okazas dum la tradukoj de la malnovegiptaj tekstoj kaj kiuj ne estiĝadis al malnovepokaj egiptoj, memkompreneble malplifaciligas nian komprenon de la signifo de l' reĝaj nomoj de la unuopaj regantoj.

Oficiala titolaro[redakti | redakti fonton]

Sume la reganto uzis kvin formalajn titolojn indikataj per apartenantaj privilegiaj hieroglifaj signoj (laŭ vico):

- Nomo de Horuso en sereĥo, per kiu li estis identigata kun dio Horuso,

- nomo Ambaŭ sinjorinoj, kiu kunigis lin kun ŝirmaj diinoj de Supra kaj Malsupra Egiptoj en aspekto de vulturino Nebĥet kaj kobro Vaĝet,

- nomo Ora Horuso, kies signifo ne estas dume klara,

- la t.n. trona nomo, do nisut-bitej (laŭvorte „apartenanta al fragmito kaj al abelo“) indikata en la unua kartuŝo, kiu eble krom pli supre menciita signifo ricevis sekundare ankaŭ politikan signifon reflektita de la greka ekzemplo "reĝo de Supra kaj Malsupra Egiptioj". Povis atestigi tion la fakto, ke malantaŭ la signoj notanta tiun ĉi nomon estis precipe en la tempo de Nova imperio, sed ankaŭ pli frue, alligata (iam ili estis per ĝi eĉ anstataŭigataj) reskribo "sinjoro de Ambaŭ landoj",

- kaj fine nomo Filo de Reo indikata en la dua kartuŝo, kiu aperas en tempo de la 4-a dinastio dum reganto Raĥef kaj ĝi kunigas la reganton kun la suna dio Reo. Temis pri persona nomo de la reganto, kiun li havis ekde sia naskiĝo kiel privata persono. Ŝajnas, ke en pli posta tempo tiu ĉi nomo esprimas karakteron de ia nomo familia, tipa por certa reĝa dinastio aŭ ties parto. En la 11-a dinastio tio estis nomo Mentuhotep, en la 12-a dinastio nomoj Amenemhet kaj Senusret, en la 13-a nomo Sobekhotep, en la 18-a nomoj Amenhotep kaj Tutmoso kaj en la 20-a dinastio nomo Ramseso (ekzemple Ramseso la 3-a). Precipe en la tempo de malfrua Nova imperio ĝi estis kunigata kun titolo "sinjoro de (sunaj) horizontoj" (vidu pli suben).

Ekzemplo de la baza parto de la reĝa titolaro povas esti la nomo de Tutmoso la 3-a. En la hieroglifa skribo: |

G5
E1 D44
N28
m R19 t
O49
Srxtail2.svg
G16 V29 M23 t i i N5
Z1
W19 m p t
N1
S42
G8
F9
F9
D44
N28
Z3
M23
X1
L2
X1
<
N5 Y5 L1
>

G39 N5
<
G26 F31 S29 nfr L1
>
O10 V30
t
Aa15
I9
D28
t
O49
O49
O49
U6 M17 M17

En traduko: "Horuso ´Potenca virbovo eliranta en brilo de Veseto´, Ambaŭ sinjorinoj ´Daŭra reĝa regado kie Reo sur firmamento´, Ora Horuso ´Potencaj fortoj kaj sanktaj diademoj´, Apartenanta al fragmito kaj al abelo ´Daŭra estas tio, kio leviĝis el Reo (=Menĥeperre)´, Filo de Reo ´Naskita de Thovt (= Tutmoso) - Belaj aspektoj´, Ŝatanto de Hathora, Sinjorino de turkiso"[5]

Pseŭdotitoloj kaj pluaj partoj[redakti | redakti fonton]

Apud la oficialaj titoloj ekzistis vico de pluaj formalaj markigoj (la t.n. pseŭdotitoloj), kiuj ja ne kreis regulan parton de la plena reĝa titolaro, sed ĝi povis plenigi ĝin, eventuale anstataŭi kelkajn ĝiajn partojn. Apud la jam menciitaj titoloj "bona dio" kaj "sinjoro de Ambaŭ landoj" tio povis esti markigo tradukata kiel "sinjoro de (sunaj) horizintoj""sinjoro de (reĝaj) diademoj" (laŭvorte "sinjoro de aperado"). Ne eblas diri, laŭ kiu regulo egiptoj decidis unufoje pri la uzo de la tradicia skribo de la nomo kaj alifoje pri la uzo de skribo ŝanĝita, sed estas verŝajne, ke la pseŭdotitoloj akiris iom post iom oficialan karakteron. Ekzemple en la tempo de Aĥnaton, kiu estas en siaj sekvoj por vido de egiptoj al la rilato de reĝo kaj dioj konsiderata kiel rompa, estis post la signoj de la reĝa nomo nisut-bitej kiel plenigo kutime indikata titolo "sinjoro de Ambaŭ landoj", post ĝi por tiu ĉi tempo specifa markigo "vivanta per vero" kaj nur poste la unua kartuŝo. En kripto de Tutanĥamon eblas trovi en la maniero de skribmaniero de la nomo de reganto kun la pseŭdonomoj nenian regulecon: dum unusola skribo de ambaŭ kartuŝoj senpere antaŭas ilin la tradiciaj signoj, sed la memstara skribo de la unua kartuŝo kun nomo Nebĥeprure (la dua kun nomo Tutanĥamon sur surskribaĵoj, diference de kelkaj el la antaŭaj reĝaj kriptoj, estas nenie skribita memstare) estas variabila. La longeco de la skribaĵoj povis esti limigita pro la grandeco de skribo limigita al ĝi apud la bildigo, plej ofte per elektitaj titoloj antaŭantaj la reĝan nomon estas markigoj "bona dio" kaj "sinjoro de Ambaŭ landoj" en kombino kun aliaj. Unufoje estas uzita la titolo "reĝo kaj sinjoro de Ambaŭ landoj" kaj ankaŭ komplika markigo:


R8 nfr V30
N16
N16
V30
N28
Z2
<
ra xpr Z2
V30
> X8 S34 I10
X1
N17
V28 N5 V28


en traduko: "Bona dio, sinjoro de Ambaŭ landoj, sinjoro de horizontoj ´Reo estas sinjoro de formoj, kiuj leviĝis´ (=Nebĥeprure)" kun sekvanta deziro de longa vivo. Diversaj kombinoj de la titoloj estas ankaŭ sur objektoj el la kripto de Tutanĥamon. Tial por tiu ĉi tempo ne eblas prijuĝi el la uzo de unuopaj pseŭdotitoloj pri unusignifaj reguloj. Surskribaĵoj en la reĝaj kriptoj de la 20-a dinastio, malgraŭe ke ili enhavas ankaŭ la tradiciajn manierojn de enskribo, sed jam preferas laŭ ĉio fiksitan uzadon de la titolo "sinjoro de horizonto" kiel anstataŭo de signoj por la nomo Filo de Reo kaj la titolo "sinjoro de Ambaŭ landoj" signoj por la nomo nisut-bitej.

Krom la pseŭdotitoloj memkompreneble ekzistis ankaŭ pluaj neformalaj markigojn uzataj en pli ordinaraj aŭ privataj dokumentoj, kiuj estas malkovrataj ankaŭ sen indiko de nomo de la reĝo: ekz.: "reĝo", "moŝto" kaj pluaj.

Malantaŭ la reĝa tirolaro povis esti alligata vico da postskriboj rilatantaj al aprta kunigo de la reĝo kun kelkaj dioj (ekz.: "amata de Amono", "amata de Hathor") kaj enhavanta dezirojn al sukcesoj de la reganto, ekzemple deziroj kutime tradukataj kiel "li estu viva, sana kaj freŝa" aŭ kromnomo "pridonacita per eterna vivo".

En pli kutima malplilongigita skribaĵo la reganto estis indikata per la lastaj du nomoj enskribataj en du kartuŝojn (eventuale sole per la kvara nomo en unu kartuŝo). Krom tio enkutimiĝis la tuta vico de manieroj, per kiuj la reganto estis markata. Tiuj ĉi markigoj (ekz.: "ŝatato de dioj", "potenca virbovo") hodiaŭ sonas eksplicite reskribe, tamen por la antikvaj egiptoj ili havis religian kaj mitologian kuntekston, kiu nepre ne estis sole metaforo.

Reganto kaj la politika administrado[redakti | redakti fonton]

Pepi la 2-a sur la genuoj de sia patrino, la 6-a dinastio

La antikva Egiptio estas konekse kun pli supre skribita komprenado de la reganto en literaturo karakterizata kiel duondia reĝlando, kies aŭtoritateco kiel instituto restis dum pli ol tri miljaroj fakte nesendubigita.[6] Lia baza ideologia tezo estis formala rilato inter Egiptio (kaj do la egiptia ŝtato, certiganta en la persono de la reganto religian kulton) kaj liaj dioj. La dioj pere de sia kreigo de la mondo (pli prrecize de Egiptio kiel personigo de la tuta mondo) enpresis al ĉiu ekzistanta ordon maat, kies retenado kiel unusola garantio de la daŭro kaj nerompita ekzistado de la kreita mondo estis centra tasko de la reĝa potenco. La reganto faris tiel precipe tra ritualigo de sia religia rolo en templa kultu, kies li formale estis unusola rajtigita faranto (la unuopaj pastroj en ĉiuj temploj prezentiĝis kiel liaj reprezentantoj). Tial estis al la reĝo donita la plej alta politika aŭtoritato. En la ideologio kaj dum plimulto de la periodo de la antikva Egiptio ankaŭ en la praktiko tial la regantoj prezentiĝas kiel unusola fonto de ĉiu politika aktiveco akceptebla de la socio.

Ilustraĵo de tiu ĉi principo estas statuo de Pepi la 2-a: malgraŭ tio ke li fariĝis reganto kiel tre malgranda infano kaj li estas kaptita sur la genuoj de sia patrino, li estas bildigita kiel miniaturigo de plenkreska reĝo kun koncernaj atributoj. Kvankam estas sendube, ke vico da reĝoj surtroniĝis en la tempo de sia infanaĝo, eĉ ne per signo la eventoj de ilia frua regado estas alskribataj al aliaj personoj, ekz.: al iliaj regentoj. Nemultaj esceptoj el tiu ĉi stato, ekzemple proklamo de altrangulo Baj el la tempo de reganto Siptah, ke "li surtronigis reĝon sur la tronon de lia patro" (kio estas sciigo, kiu estis dum normalaj cirkonstancoj enmetata en la buŝojn al la dioj)[7] prefere konfirmas ĝin ol kontraŭdiras.

Malgraŭ tio ke ni ne konas la regulojn de la egiptia sekvantula sistemo, estas certe, ke la bazo de la ĝusta funkciado de administrado estis sekvanteco de juna reĝo (en la tempo ne neplenkreskeco reprezentanta plej ofte fare de virino el la reĝa familio), kiu en la unua periodo de la regado per sia persona aktiveco kaj moviĝemo, kunigita kun la moviĝemo de la reĝa kortego kiel la centrejo de administrado, donis direkton al la tuta loka kaj la centra administradoj. La regantoj kaj ilia persona kapablo de iniciativa solvado de problemoj do grandamplekse influis la funkciadon de la socio. Modela ekzemplo povas esti Aĥnatono, kontraŭ lia reformo evidente estiĝis nenia efika politika opozicio, aŭ la periodo de malfruaj Ramesidoj - pli aĝaj reĝoj, kies regado signifis falon de niveloj de administrado kaj regado. Al tio aŭtoroj de Cambridge History of Africa I tre trafe notas, ke "altruista plenumo de devoj (fare de reganto) estis identa kun lia proipra intereso...", ĉar "malforteco, nekapablo aŭ neefiko surflanke de la reĝo povis kulmini per malbona administrado de Egiptio".[8]

Sed en aliaj flanko necesas diri, ke la egiptia reĝo estis per sia ekskluziva ligo al la dioj ankaŭ limigata: la ordeno maat, kiu estis derivata de agado de la kreo de mondo, kreis por la socio objektivan standardon, kies plenumado estis komprenata en rekta rilato al grandeco de la dia aprobo, kiun la konkreta reganto ĝojis. La reĝo transprenis sian potencon de la dioj kaj li devis en sia traktado observi ilian volon ("fari maat-on"), do li povis esti perceptata kiel ilia ia instrumento, per kies perado ili mem administras Egiption. En tiu ĉi konekso pli supre menciitaj aŭtoroj aspektigas tekston de Demotika kroniko el la ptolemea epoko, kiu "alskribas falon de kelkaj regantoj de Malfrua tempo de ilia malfunkciado dum kontentigado de la dioj",kaj por pli malnova periodo de "neniigado de memorigaĵoj, kiuj estis kreitaj fare de certa regantoj, kies faroj estis konsiderataj kiel ofendemaj al maat."[9]

La reĝa potenco havis do ne nur sanktan, sed en la fina sekvo precipe pure politikan karakteron, kiun egiptoj tre bone konsciis. La pli supre menciitaj aŭtoroj emfazas, ke "rilato de homa kaj dia karakteroj de la reganto estis unu el (iliaj) ĉefaj filozofiaj problemoj".[10] Precipe en tekstoj (ekzemple en kelkaj el la tiel nomata instrukcioj adresitaj al la regantoj) el la tempo de Meza imperio kaj el periodo senpere antaŭanta ĝin eblas dokumenti praktikan racionalan vidon al la registaro, liberigita grandmezure de la religia kunteksto. Aperas en ili komprenado de la reĝa oficejo kiel ia "metio" alproprumebla pere de konservo de ĝustaj konsiloj, la konscio de respondeco, kiun la reĝo (ofte markata kiel "pastro de homaro") portas, sed ankaŭ la konvinko pri neceseco de certa mezuro de cinikismo, per kiu estas necese esti ekipita por la konservo de potenco, kaj ankaŭ pri soleco kaj perfidemo, al kiuj la reganto estas ekspoziciata.

Ĉiuj ĉi imagoj ĉeestis en la egiptia pensado samtempe, do la unuopaj periodoj povis emfazigi diversajn konceptojn de la reĝa potenco kaj per tio ankaŭ manierojn de validigado de la politika administrado. Ĝenerale eblas ekde fino de Nova imperio spuri iompostioman "homigadon" de la reĝo ne nur kiel persono, sed ankaŭ kiel instituto, do fine ankaŭ privataj personoj povas aperi sur bildigoj en koneksoj, kiuj antaŭe estis dediĉitaj eksplicite al la regantoj (ekz.: servo al dioj, mezurigado de fundamentoj de templo kaj simile). Sed la reĝa potenco malgraŭe en antikva Egiptio ĝis veno de novaj ideaj fluoj (kunigitaj kun romia periodo kaj fine precipe kun kristanismo havis privilegian karakteron kaj iliaj portantoj restadis la plej potencaj farantoj en la administrado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MÁLEK Jaromír: Malnova imperio, en: SHAW Ian: "Historio de antikva Egiptio" (Dějiny starověkého Egypta), ĉap. 5, BB/art, Prago 2003, 523 p., ISBN 80-7257-975-4, p. 115
  2. RAY John D.: "En ombro de la piramidoj: la vera vivo en la antikva Egiptio" (Ve stínu pyramid: skutečný život ve starém Egyptě), eldonejo Albatros, Prago 2003, 181 paĝoj, ISBN 80-00-01228-6, p. 6
  3. SHAW Ian: citita verko, p. 25
  4. ASSMANN Jan: Egiptio: teologio kaj pieco de la frua civilizo, origine germane Ägypten: Theologie und Frömmigkeit einer frühen Hochkultur, en ĉeĥa traduko (Egypt: theologie a zbožnost rané civilizace) eldonejo Oikuméné, Prago 2002, 328 p., ISBN 80-7298-052-1, p. 81
  5. podle VERNER M., BAREŠ L., VACHALA B.: Ilustrita enciklopedio de antikva Egiptio, Karolinum, Praha 1997, 487 p., ISBN 80-7184-446-2, p. 242
  6. HORNUNG Erik: Faraonoj, En: DONADONI Sergio: Egiptia homo kaj lia mondo, ĉap. X, Vyšehrad, Prago 2006, 313 p., ISBN 80-7021-813-4, p. 251
  7. DIJK Jacobus van: aĥemenida periodo kaj la fino de la Nova imperio, en: SHAW Ian: cit. verko, ĉap. 10, p. 319
  8. TRIGGER Bruce G. kaj aliaj: Antikva Egiptio: historio de la socio, Volvox Globator, Prago 2005, 447 p., ISBN 80-7207-535-7, p. 183
  9. TRIGGER Bruce G. kaj aliaj: citita verko, p. 183
  10. TRIGGER Bruce G. kaj aliaj: citita verko, p. 73

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.