Greka lingvo
| Greka lingvo | ||
| Parolata en | Grekio (99,8% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp | |
| Parolantoj | 12 milionoj | |
| Skribo | greka alfabeto | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
| hindeŭropa |
||
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | el | |
| ISO 639-2 | ||
| Bibliografia | gre | |
| Terminologia | ell | |
| Specimeno | ||
|
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: 'Ολοι οι άνθρωποι γεννιούνται ελεύθεροι και ίσοι στην αξιοπρέπεια και τα δικαιώματα. Είναι προικισμένοι με λογική και συνείδηση, και οφείλουν να συμπεριφέρονται μεταξύ τους με πνεύμα αδελφοσύνης.
|
||
| Vikipedio | ||
La greka lingvo estas memstara lingvo el la hindeŭropaj lingvoj. Ĝi havas la jenajn lingvaj kodojn: ISO kodo: gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova .
Enhavo |
[redakti] Historio
La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.
La greka de la Nova testamento kaj de influa traduko de la Malnova testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke «komuna [dialekto]»). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis insulo de greka lingvo en kamparo latina.
Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka kaj el la slavidaj lingvoj eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo.
La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotiko aŭ «popola» formo kaj la katarevuso aŭ «pura» formo. Katarevuso iasence estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.
[redakti] Skribo
Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto.
Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte.
Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.
[redakti] Formoj de la lingvo
[redakti] Klasikaj (helenaj) formoj
- la iona lingvo – Homero, Herodoto
- la atika lingvo – Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- la kojnea lingvo – la greka Septuaginto, Nova testamento, Josephus, Sankta Paŭlo
Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.
[redakti] Modernaj formoj
Novgreka lingvo estas la teĥnika termino por la tutaĵo de la lingvaj evoluŝtupoj de la greka idiomo post la otomanaj konkeradoj, kies kulmino atinĝis en 1453 per la falo de Konstantinopolo. Antaŭe oni ĝin nomu pli bone greka bizanca. Sed ankaŭ dum la tempo de la turka jugo la greka funkciis kontinue kiel diplomata kaj klereca lingvo.
Jarcentojn, ĝis la fina venko ne antaŭ la jaro 1975, kuŝis malsama kaj lingvistike nociva abismo inter la nature evoluiĝinta parolata lingvo, la demotiko (greke δημοτική dimotikí, «la popola [lingvo]») kaj la skribata kaj en lernejoj instruata, la katarevuso (greke καθαρεύουσα katharévusa, «la purigita [lingvo]»). La laste nomita prenis sklave kaj blinde la antikvan helenan lingvon kiel la imitindan ekzemplon, kiun biglosian fenomenon oni konis kaj signis jam ekde la malfruhelenisma epoko per la vorto atikismo.
En diferenco de la klasika lingvo en Ateno dum la regno de Periklo la 5an jarcenton a.K., la novgreka karakteriziĝas per senseble faciligita gramatiko kaj treege modifita prononco. Riĉiĝis ĝia vorttrezoro per multaj turkaj, latinidaj, albanaj kaj slavaj vortoj. Superlativo kuŝas en la fakto ke – de la Micena epoko ĝis hodiaŭ - la greka lingvo devancas eĉ la ĉinan kiel la lingvo la plej longe dokumentita kaj samtempe ankoraŭ nun uzata.
[redakti] Influo en Esperanto
La greka lingvo estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo, ekzemple: analizo, mito, poezio, logiko, muziko, politiko, teorio, strategio, geometrio, matematiko, fenomeno, -logio kaj multmultaj aliaj vortoj. Helenaĵoj ankaŭ estas kaj, nun, pri, pugo kaj la pluralo per -j.